Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kastelo de Prelongo

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO TRIA

Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis.

Ludoviko Linŝardo, la familia unuanaskito, fariĝis bela fraŭlo, la plej bela certe en la tuta lando. Vizaĝe viva portreto de sia patro, li pli ankoraŭ lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, ĉar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda daŭrigi la Linŝardan rason.

Post lia naskiĝo, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; ĉar ŝin instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de ĉiuj personoj ĉeestantaj ĉe ŝia akuŝo.

Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksiĝis kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj eĉ lia voĉsonorado al ŝi memorigis la viron kun kiu ŝi edziniĝis, ŝia amego unue varmetiĝis, kaj iom post iom preskaŭ malaperis, anstataŭita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino ĉiam sentas al infano, kiun ŝi gravediĝis, naskis kaj mamnutris. Li ne estis ŝia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de ŝia edzo, kiun ŝi estis naskinta.

Kia diferenco por Viktoro, ŝia dua filo! La naskiĝo de ĉi tiu multe ŝin suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi, Heleno devis ĉerpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje ŝi lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos ŝian idon sed ke ŝi tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeliĉa Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekuraĝigaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke ŝi malesperu.

Dum dekok monatoj, la vivado de l’ infano fluis tra senĉesaj malkvietaĵoj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, altiĝis ĝis la frenezeco. Ŝi lin gratulis, ĉar li bonvolis vivi; ŝi estis dankema, ĉar li permesis, ke ne estu senutilaj ŝiaj kortuŝecoj kaj maltrankvilecoj.

Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia kaŭzo daŭrigis la agon komencitan de la malsano.

Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla.

Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj.

Kiam ŝi lin atente rigardis, ŝi sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli antaŭtempa: al ŝi ŝajnis, ke troviĝas antaŭ ŝiaj okuloj ŝia onklo Pietro. Ŝi rekonis tiun saman dubeolivan vizaĝkoloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li troviĝis. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sovaĝecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de ĉiuj najbaraj infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj.

Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj ŝin lasis en tiu loko malgraŭ ŝiaj kriadoj kaj ŝiaj larmoj. Kiam ŝiaj gepatroj maltrankvilaj ĉar ili ne vidis ŝin revenintan, ŝin petis al ĉiuj eĥoj, Viktoro direktis mem la serĉadojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontraŭa: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, ŝin malligas, ŝin rekondukas al la farmodomo kaj al ŝi malpermesas la rakonton de l’ historio, ŝin minacante de fraparo, se ŝi lin malobeos. La malfeliĉa infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de ŝia persekutanto, sen responde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin serĉiginte dum la tuta tago.

Alian tagon, alvenis en vilaĝon trupo de ĵonglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmiĝis antaŭ la falseco de ĉaraj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ruĝaj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l’ eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distraĵoj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj.

En ĝi oni ludis specon de mirteatraĵo, en kiu vidiĝis malgranda reĝo. Dum Ludoviko treege amuziĝis, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo ĵetis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monarĥo ĵaluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta interŝanĝi lian situacion kontraŭ tiu de la vaganta ĵonglisto, li estus entuziasme tion akceptinta.

Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: — Nu, knaboj, ĉu vi multe amuziĝis?

— Ho! jes, paĉjo, respondis Ludoviko, ridetante ankoraŭ pro la memoro de aferoj viditaj.

— Kaj vi, Viktoro?

— Ne.

— Kial?

— Mi volas esti reĝo: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeliĉa.

Kaj li ekploregis.

— Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos reĝo iam, ekkriis sinjorino Linŝardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli.

— Heleno, diris Andreo kun malkolera riproĉo, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldolĉigi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio.

— Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj realiĝas.

— Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, aŭskultu min, la ripetadon de tia absurdaĵo antaŭ niaj filoj.

Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo.

Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro ŝajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron.

Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Linŝardo timis, ke rajta ĵaluzeco ekrompos la bonan amikecon, kiu ĝis nun ĉiam estadis inter la du fratoj: pro tio, kvankam tia ago estis por li tre ĉagreniga, li decidis ke la du knaboj estos metitaj en lernejon, dum la proksima rekomenco de klasoj. Cetere li tre ŝatis la instruadon; kaj li grande bedaŭris sian nefaron de gravaj studadoj. Sed tio ne estis miriga; ĉar en lia junaĝo ne ekzistis tiaj kutimoj de lernigo.

Kiam li anoncis al sia edzino la decidon de li ekprenitan, sinjorino Linŝardo ekkoleris, certigante ke neniam ŝi konsentos sin senigi da siaj infanoj.

Sed la sintenado de Andreo estis tiel firma, lia parolo tiel energia kaj plena da volado tiel ne ŝancelebla, ke Heleno komprenis la senutilecon de ĉiu kontraŭbatalo. Pli amante cedi tuj, ol esti devigata sin konfesi venkita, ŝi plorante submetiĝis.

Dum la Oktobra monato, Ludoviko kaj Viktoro eniris en kolegion. De la unuaj tagoj la diferenco inter iliaj naturecoj klare montriĝis. La unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn; sed ĉio, kio devigas imagan penadon, lin trovis malobeanta. La pasia natureco de la dua kontraŭe renkontis en la studado de literaturaĵoj la nutraĵon, kiun ĝi bezonas; kaj lia vivega karaktero signis liajn lecionojn de fortika kaj propra sigelo, kiu mirigis liajn profesorojn.

Fine Andreo rajte povis esti kontenta pri la rezultatoj. Ĉe la disdono de premioj, ĉiujn kronojn ricevis liaj du filoj: kaj Heleno fiere ilin montris al la Prelongaj loĝantoj kun rigardo kiu ŝajnis diri:

— Kiu el vi estus kapabla naski tiajn idojn? Dum la libertempo, Linŝardo kredis, ke liaj antaŭvidoj pri Viktoro estis realigitaj, kaj ke la fera mano de l’ universitata aŭtoritato fine plifleksebligis la rigidecojn de tiu perforta natureco. Ja la junulo ne havis plu tiujn sovaĝajn kolerojn, kiuj lin similigis al frenezulo, kiam li ĉion ekrompis ĉirkaŭ si. Li ŝajnis saĝiĝinta, kaj prezentis kun ŝia patrino spiritan similecon nur tre malproksiman.

Cetere pri iaj punktoj li tute diferencis el Heleno. Tiun ĉi tute ekokupis la influo de unua sento; kaj poste ŝi antaŭeniradis, ne prizorgante pri sekvoj kaj eblecoj de sukceso. Viktoro kontraŭe, kun la sama vivegeco de deziro, sciis atendi kaj kaŝi sian avidecon por agi nur certece. Antaŭ masko tiel lerte almetita, viro pli sagaca al la bona Andreo certe estus estinta tre senkulpigebla, sin lasante erarigi. Sed observanto pli atentema sen malfacilo estus rekoninta la heredecon de la maljuna Linŝardo, ĉe kiu la ruzo ne malhelpis la sentimecon; kaj li estus kompreninta, ke en tiu malsimpla animo la malhumileco de la patrino trovis kiel batalilon la singardemon de l’ avo.

Se, kiel en tagoj de sia infanaĝo, Viktoro ne deziris plu esti reĝo, la soifo fariĝi famulo, esti kaj ŝajni altrangulo, lin ĉiam sekigis. La prudento, alvenante kun la viraĝo, nur aliformigis lian unuan deziron, sed la fundamento ne ŝanĝiĝis; kaj la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano. Sed oni devas diri, ke lia patrino penadis per ŝiaj tutaj fortoj por lin kuraĝigi en tiun vojon. Anstataŭ kvietigi tiun manĝeman febron, ŝi estis feliĉa nur kiam ŝi trovis la rimedon, kiu batigas la malhumilan koron de ŝia filo agorde kun la ŝia.

Ilia kutima promenado estis la pentrinda monteto, sur kiu staras la kastelo. Ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni antaŭ la kradego, tra kiu subite senvualiĝis la frontego de la vasta palaco.

— Viktoro, diris iam sinjorino Linŝardo, vi vidas tiun luksegan domegon. Ĝi devus esti via, se via avo ne estus farinta la nekompreneblan frenezaĵon, mi eĉ dirus la krimon, vin senigi da ĝi. Ĵuru ke vi faros ĉion eblan por en ĝin iam reeniri.

— Certe mi tutkore konsentas. Sed kion fari? Se oni atakus la donkontrakton?

— Malbona rimedo. La papero estas tute regula: iam mi sukcesis ĝin legi ĉe la notario. Tio naskus proceson, kiun certe ni malgajnus kaj kiu nin kovrus de ridindeco. Plie ĝi nin senripareble malamikigus kun Prelongoj; kaj tio estus neriparebla malprudentaĵo. Kontraŭe estas necese ke pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon. Vi ne suspektas la revon, kiun mi faris?

— Ne; sed ĝin konigu.

— Mi dezirus ke vi edziĝu kun Matildo. Kvankam Viktoro tre ĉefis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton, aŭdante tiun pripenson ŝajne tiel malsaĝan.

— Edziĝi kun Matildo, kara panjo mia; ĉu vere vi tion pripensis? Certe la rimedo estus bonega, mi tion konfesas, sed bedaŭrinde tute ne efektivigebla. Ĉu, eĉ momente, estas konjekteble, ke la markizo konsentos akcepti kiel bofilon viron ne titolitan, filon de kamparano, nepon de sia iama subregisto. Vane vi imagos la plej favorajn cirkonstancojn, la plej neverŝajnajn koincidojn, neniam vi sukcesos trairi tian baregon.

— Ĝin trairi, ne; sed ĝin ĉirkaŭiri. Kaj dum Viktoro ŝajnis zorganta pri la faro de cigaredo, kiun liaj fingroj tremantaj ne sukcesis ruli, Heleno daŭrigis:

— Matildo estas ankoraŭ nur infanino: ŝi bezonas tempon por kreski. Vi, dum tiu tempo, laboru multe, fariĝu abituriento, eniru en Saint-Cyr*. Kiam vi estos oficiro, petu, ke oni vin sendu en Alĝerion. Kondutu kiel kuraĝa soldato, kiel inteligenta ĉefo: unuvorte montriĝu pli supera ol ĉiuj viaj kolegoj. Kiam vi revenos kun kapitanaj epoletoj, kun kruco de la honora legio, la knabino estos fariĝinta fraŭlino: kaj vi tuŝos la finan sukceson. Cetere mi intencas peti de la markizo, ke li bonvolu doni al vi sian protekton. Jam en alia cirkonstanco, li nin helpis. Se mia edzo estis nomita departementa konsilanto, al sinjoro de Prelongo li tion ŝuldas: kaj mi estas certa, ke li ne rifuzos fari por la filo tion, kion li faris por la patro. Realigu liajn esperojn; montru al li, ke lia servemo, ke lia konfido ne estis semitaj en malbonan teraĵon; kaj vi vidos ... vi vidos ... Ĉiam oni amas tiujn, kiujn oni protektis.

* Militista lernejo, apud Parizo, en kiu lernantoj studas por fariĝi oficiroj

Viktoro daŭrigis silenti. Kiam ĝia cigaredo estis rulita, li ĝin ekbruligis, aŭskultante la flamantajn parolojn de sia patrino, kaj subpesante ĉiujn vortojn.

— Ni, atendante, zorge preparu la vojon. Mi volas ke la markizo trovu mian peton tre akceptebla kaj ne ŝanceligu ĝin efektivigi. Sekve, mia kara infano, necese estas ke vi dresu vian malafablan naturecon, por ke, kiam oni parolos pri vi, oni samtempe estu devigata proklami viajn laŭdojn. Pripensu ke ĉe la celo troviĝas la sukceso. En tiu momento, vi staras sur disduiĝo de du vojoj. La unua vin kondukos, flanke de via frato, al la hejma feliĉeco, en intimeco de kamparana filino, kiu al vi donos multajn infanojn, kaj kies idealo estos nur zorgi mem pri la bona konservado de ŝiaj staloj: la alia kontraŭe vin forportos en la paradizon de viaj revoj, al la gloro, la riĉeco, la nobeleco kaj la potenco. Elektu.

Heleno silentis: Viktoro pripensis. Kaj kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta.

Kontenta, ĉar ŝi konvertis sian filon al siaj ideoj, sinjorino Linŝardo estis devigita al si konfesi, ke la plej malfacila baro ne estis ankoraŭ transirita. Ŝi devis ricevi la konsenton de sia edzo: kaj, en tiu flanko, ŝi antaŭvidis batalon des pli furiozan, ke Andreo havis aliajn projektojn. Certe Heleno al li farigis proksimume ĉion, kion ŝi deziris en komunaj aferoj de l’ ekzistado; sed ŝi bone konis tiun karakteron malfortan kaj senenergian. Ŝi sciis, ke kiam ia ideo radikiĝis sub lia iom dika kranio, neniu potenco en la mondo estis kapabla ĝin eltiregi: kaj jam en multaj cirkonstancoj ŝi estis haltigita de tiu nevenkebla obstineco, formo kiun vestas la voleco ĉe homoj senigitaj da volemo.

Ĉe la alia flanko de la sola strato, kiu formas la Prelongan vilaĝon, preskaŭ kontraŭe, troviĝis la farmodomo de lia kuzo Brantino. Tiu lasta havis du idojn, Josefinon jam junuletinon, kaj duan filinon ankoraŭ infanaĝan, la malgrandan Ernestinon. Josefino estis tiu malfeliĉa knabineto, kiun Viktoro plezure turmentis en sia infanaĝo, kaj al kiu li inspiris ĉiumomentan teruron. Kiam ŝi ekkreskis, tiu timo aliformiĝis, ĉe la junulino, en senton strangan, kiun ŝi estus estinta tre embarasita difini mem. Unue ŝi ekdediĉis al sia kuzo sovaĝan malamon, faritan el memorsentoj amasigitaj: sed kiam alvenis tiu momento de la vivo. kiam la koro ekparolas, ŝi malgraŭ si rimarkis, ke Viktoro estas viro terure forta, kaj ke la virino, kiu havos la feliĉecon edziniĝi kun li, trovos en li edzon kapablan ŝin suprenirigi ĝis la plej altaj gradoj de la sociala skaldo.

Pro tio, ŝia unua malamo iom post iom aliformiĝis en timeton unue respekteman: poste la timo malaperis kaj estis anstataŭita de estimo kaj de admiro. Fine, ian tagon, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi ekvidis meze de la vojo la junulon, kiu estre korektis per senĉesa batado altkreskan fraŭlon, dufoje pli fortikan ol si, por lin puni, ĉar ĉiam li incitetis la malfortajn infanojn. Antaŭ tia vidaĵo, io interne de ŝi eksaltegis. Ŝi subite komprenis, ke nun nenio restas el la iama malamo: kaj la amo eniris en ŝian koron, amo vivega, pasia, kapabla de ĉiuj sindonoj kaj eĉ de ĉiuj krimoj por ricevi la favorojn de l’ amegito. Siaflanke Viktoro, kiu rimarkis ke la knabino aliformiĝis en belan junulinon, montriĝis al ŝi plena da afableco kaj da ĝentileco: dum la du patroj, Linŝardo kaj Brantino, observis plezure la amikaĵojn de geamantoj. Ĉar la junulo estis por sia kuzino tre ŝatinda edziĝonto; kaj tiu lasta, kvankam malpli riĉa ol li, staris tamen inter la junulinoj, kiujn la patrinoj, havantaj edzigeblajn filojn, pli deziris havi kiel bofilinon.

La aferoj estis en tiu stato: oni konsideris tiun edzigon kvazaŭ neevitebla en la estonteco, kiam la fratoj Linŝardoj ambaŭ sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj. De la kvara klaso Ludoviko disduiĝis por studi la kursojn de specialaj matematikoj, kaj li preparis la diplomon de scienca abituriento; dum Viktoro, finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo. Ambaŭ fratoj brile respondis ĉiujn demandojn, kaj estis akceptitaj de ĉiuj ekzamenantoj kun la noto: tre bone.

Kiam ili revenis Prelongon, post la unuaj gratuloj kaj reciprokaj kisadoj, Andreo ilin demandis:

— Nun, junuloj, kion vi intencas fari? Nu, Ludoviko, vi kiu estas unuanaskito, parolu unue.

— Mi opinias, ke la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio, por perfektigi la nunajn procedojn kaj, ĉu estus bezone, krei novajn. Mi dezirus montri al la mondo, predikante per ekzemplo, ke ĉie troviĝas la hejmo de la scienco, kaj ke ekzistas neniu profesio, kiun ĝi ne estas kapabla nobeligi.

— Tiu parolo estas ora, ekkriis Linŝardo entuziasmigita.

— Antaŭnelonge oni fondis terkulturan lernejon. Mi partoprenos ĝiajn kursojn: kaj kiam mi sentos min sufiĉe klera por pasi el la teorio al la praktikado, mi revenos Prelongon vin anstataŭi, kaj ebligi vian ripozon.

— Tre bone, filo mia; vi certe marŝas sur la bona vojo. Kaj vi, Viktoro, kiaj estas viaj intencoj?

— Mi dezirus esti militisto.

— Kio?

— Mi volus eniri en Saint-Cyr, kaj fari mian profesion en la armeo.

— Stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn. Fine ĉiuj gustoj estas en la naturo. Mi promesis, ke neniam mi kontraŭbatalos ian inklinon. Ja tiu situacio estas tre honorinda; kaj kontraŭ ĝi mi povas kontraŭmeti opiniojn nur proprajn. Fariĝu soldato, infano mia, kaj penu alporti iom da gloro en viaj galonkovritaj vestoj. Tio ne multe pezas: sed tio valoras pli ankoraŭ al nenio.

Post tiuj vortoj, la Linŝarda familio disiĝis: kaj ĉiu zorgis pri siaj propraj okupoj.

Viktoro ne forgesis la rekomendojn al li faritajn de sia patrino, antaŭ la Prelonga kastelo: pro tio, subita kaj plena aliformiĝo okazis en liaj sintenadoj kaj liaj agoj. Bona, humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj anoj tiel grande kiel li iam estis sin malamiginta de ili. Sed tiuj senvaloraj faktoj ne estis sufiĉe potencaj por laŭdigi lian nomon per ĉiuj buŝoj. Li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon, kaj devigus liajn samlandanojn kantadi por lia honoro koncerton de laŭdoj, kies eĥo devige alvenus ĝis la oreloj de kastelaninoj. La ŝanco lin favoris; kaj antaŭ kiam li revenos Parizon por sin prepari al Saint-Cyr, la fariĝo tiel dezirita fine okazis.

Unu el servistoj de la Brantina farmodomo, juste kulpigita revendi parton da greneroj, kiujn al li oni donis por ensemi, estis hontinde forpermesita. Tiu lasta, kolerega, ĉar lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava, ĵuris ke li sin venĝos. Dum ok tagoj, oni nenion aŭdis pri li. Sed, ian nokton, Linŝardoj estis subite vekitaj de ruĝa lumeto, kiu lumigis al la ĉambro per dancantaj rebriloj. Kraketadoj similaj al pafado surdigis iliajn orelojn, dum fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn, kiuj rekte supreniris al la sennuba ĉielo.

Ekbruligite de mano krima sed lerta, la fajro naskita en kvin malsamaj lokoj ĉiam plivastiĝis: kaj tiuj kvin apartaj bruladoj, fluantaj al la renkonto unu de l’ alia, minacis kunfluiĝi post tre mallonga tempo en vastegan brulegon. Estis la Brantina farmodomo, kiu brulis.

Sin rapide vestinte, Andreo, Ludoviko kaj Viktoro ekkuregis kiel eble plej rapidege; sed, alveninte sur la lokon de la katastrofo, ili komprenis. ke ĉiu klopodo provita por haltigi la ruinigon estos senutila. La ĉevaloj en ĉevalejoj, la brutoj en staloj, freneziĝintaj kaj blekegantaj, penis rompegi la pordojn per kornaj kaj hufaj frapegoj. Tiuj batoj ripetitaj, miksitaj kun bovinaj kriadoj, plendoj ŝafinaj, ronkadoj de la flamado, sonorigis la atmosferon de surdiganta kaj funebra bruego, kiu glaciigis pro teruro la animojn de ĉeestantoj.

— Brantino, lia edzino, liaj infaninoj, kie ili estas? ekkriis Andreo.

Tiam li alproksimiĝis grupon, kaj rekonis sian kuzon kuŝantan sur pajla fasko, kun ripoj rompitaj. Rapidante por helpi sian edzinon kaj sian duan infaninon, la malfeliĉulo estis frapita en bruston de trabo falanta. Flanke de li, preskaŭ senvestita, Josefino genufleksante ploregis.

— Kie nun estas la inoj? demandis Andreo.

— Restitaj en la domo, sendube malvivaj. La trabo falanta min ĵetegis en la korton.

— Kiel, ekkriis Andreo al la scivoluloj, vi scias ke virino kaj infanino troviĝas en mortiga danĝero. kaj vi tie restas, kiel malkuraĝuloj, ne farante eĉ unu paŝon! Murmuroj ekaŭdiĝis:

— Iru mem.

— Oni vidos ĉu vi estos pli lerta ol la aliaj.

— Estus frenezulo tiu, kiu riskus sian vivon en tia brulego.

— Tien mi iros, diris simple Viktoro. Nu, lokon; kaj min helpu, vi aliaj. Kvar fortikajn virojn por teni ŝtupetaron je duonmetro el la muro, por ke ĝi ne ekflamiĝu, kaj ke mi revenante povu ĝin retrovi.

Parolante li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi.

En momento, liaj ordonoj estis plenumitaj, kaj la ŝtupetaro almetita sub fenestron, el kiu la flamoj ne ankoraŭ eliris. Kaj ne sen premo de koro Linŝardo vidis sian filon eksaltantan sur ŝtupetojn kaj malaperantan mezen de la fumo.

Viktoro konis la Brantinan domon tiel bone kiel la sian.

Li ne bezonis klare vidi por senerare sin direkti. Alveninte en la dormoĉambron, li ekvidis dank’ al la lumeto de la brulado sinjorinon Brantinon genufleksantan sur la planko, palegan, kun frenezaj okuloj, ŝajnantan nenion kompreni; dum la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo prezentis siajn malfortajn manetojn al sia savonto.

Viktoro rapide ŝin prenis en siajn brakojn, kaj diris al la patrino:

— Sekvu min.

— Kial? Neutile. Ni estas pereontaj.

— Nu, mi ne havas tempon diskuti: sekvu min.

— Ne eliru; restu kun mi; mi ne volas morti sola; mi tro timas.

Ŝi krampiĝis al la vestoj de la junulo. Ĉi tiu tuj komprenis la situacion. Se li prokrastas, babilante kun tiu malfeliĉulino, kiun la teruro frenezigis, ĉiuj tri estos perditaj. Rapide li returneniris, ŝin maldelikate ekkaptis al la talio, ĵetis sur siajn ŝultrojn tiun korpon senmovan, svenigitan de la perforto de l’ frapo; kaj, en la alia mano svingante per ŝiaj vestoj la malgrandan Ernestinon, kiun paralizis la teruro, li rapidis al la fenestro.

— Nu, la fraŭloj; rapide, la ŝtupetaron! Sed la fraŭloj malaperis. Nur surdiganta bruego al li respondas. La fenestroj de la teretaĝo pecete disflugas; kaj flama kurteno, suprenirante el la kelo ĝis dekmetra alteco, stariĝas subite, kiel baro netransirebla, inter la filo Linŝardo kaj la mondo de vivantoj.

Viktoro sin sentis pereonta.

— Nu, li diris, laŭ la volo de Dio! Fermante la okulojn, streĉante la poplitojn, li eksaltegis kiel besto sovaĝa tra la brulado, kaj el alteco de unua etaĝo sin ĵetis en la korton.

La sterkaĵo sur kiun li feliĉe falis malplifortigis la frapon.

Post li la fajro daŭrigis siajn ruinigojn. La farmodomo tuta brulis kiel grandega torĉo. La vento kvietiĝis; kaj la flama kolono ununura, vastega, altece tridekmetra, rekte supreniris al la ĉielo, kiun ĝi mallumigis per sia nigra fumado.

Poste subita krakado teruranta ekaŭdiĝis. La tegmento disfalis meze de supermezura garbo de fajreroj: kaj ĉio finis. La Brantina farmodomo estis malaperinta.

Kiam, post sveno, kiu daŭris kelkajn horojn, Viktoro sin retrovis en sia lito, lia unua parolo estis pri la inoj, kies vivon li savis, riskante la sian.

Oni diris al li, ke sinjorino Brantino estis malviva. Ĉar la kuracisto konstatis neniun ostrompon, oni konkludis, ke ŝin pereigis cerba sangalfluo, kaŭzita de la teruro. Pri Brantino, lia stato ne estis pli enviebla: kredeble antaŭ la vespero li estos mortinta.

La malgranda Ernestino prezentis danĝerajn brulvundojn; ĉar ŝia fluganta ĉemizo el maldika tolaĵo flamiĝis dum ŝia trairo tra la fajro. Sola Josefino troviĝis senvunda: sed ŝia malespero ĉiun kortuŝis.

— Infano, diris Heleno al sia filo, lin fervorege kisante, vi do ne pripensis al via patrino, antaŭ kiam vi kontraŭstariĝis kontraŭ tia danĝero?

— Jes, jes; kontraŭe mi al vi pripensis. Ĉu vi ne rekomendis, ke mi paroligu pri mi laŭde? Se, en la kastelo, oni ne admiras mian kuraĝon, mi ne scias kion fari plie.

— Sed neniam mi al vi instigis, ke vi risku vian vivon.

— Kiu volas la finon volas la rimedojn, ofte diris mia avo. Mi sukcesos, mi tion ĵuras, aŭ mi pereos.

Vidante tiajn elmontrojn de sovaĝa energio, sinjorino Linŝardo silentis. Ŝi tro admiris sian filon, por kuraĝi riproĉon. Eĉ, ĉar neniu danĝero jam estis nun timinda, ŝi malgraŭ si mallaŭte murmuris:

— Tiu heroaĵo treege faciligos la klopodon, kiun mi intencas provi apud la markizo de Prelongo.

Vespere, laŭ la antaŭvidoj de la kuracisto, la patro Brantino mortis. Post du tagoj, la malgranda Ernestino, kies tuta korpo aliformiĝis en unu solan vundon, siavice pereis meze de teruraj suferegoj. Josefino restis sola en la mondo.

Ĉar ŝi estis neplenaĝa, oni nomis familian konsilantaron, kaj oni komisiis Andreon pri la administrado de bienoj de la junulino, kies li fariĝis zorganto. Sed kiam li de proksime studis tiun riĉecon, kiun oni kredis tre grava, Linŝardo ekvidis terure ke Brantino estis riĉa nur ŝajne.

Manĝegite de ambicio, volante tro rapide sukcesi, la patro de Josefino prunteprenis: kelkaj malbonaj rikoltoj malhelpis la pagon de lia ŝuldo: por ĝin efektivigi, li estis devigita pruntepreni denove; kaj iom post iom la profundegaĵo kaviĝis. Nun ĝi troviĝis tute senfunda; ĉar la brutaro, la kulturiloj, la garbejoj, unuvorte la tuta ekspluata ilaro, estis detruitaj de la fajro: nur restis la terbienoj, kies valoro malsuperis la ŝuldon. Do Josefino troviĝis samtempe orfina kaj tute ruinigita.

— Malfeliĉa infanino! kia ŝi nun fariĝos? diris Andreo ekĝemante.

— Ŝin ni konservu ĉe nia hejmo, se tion vi bonvolas, respondis Heleno.

— Vi estas bona, mia kara edzino: kaj mi estas feliĉa, vidante ke vi havas tian intencon; ĉar mi same tion deziris.

— Kion vi volas, amiko mia? Ni ne povas lasi sur la pavimo tiun malfeliĉan knabinon, kiu estas nia parencino. Nur ŝajnas al mi, ke, ŝin akceptinte hejme, ni faras ĉion, kion ordonas la devo. Neniu povas peti plion de ni.

— Kion vi volas diri?

— Tion; nun via edziga projekto estas forlasota. Nia Viktoro rajte povas trovi edzinon pli ŝatindan ol orfinon kompate akceptitan.

— Sendube: sed se li ŝin amas.

— Verdire, mi ne kredas, ke li sentas al Josefino profundan amegon. Li ŝin trovas beleta, tio estas nediskutebla; cetere ĉiu sammaniere opinius. Sed post tia konstato haltas lia pasio. Se ni havus pli dezirindan fianĉinon proponi al li, mi estas certa, ke li ne ŝanceliĝus.

— Ĉu vi pripensas al iu junulino?

— Jes.

— Al kiu do?

— Divenu.

Linŝardo nomis sinsekve kelkajn najbarajn fraŭlinojn. Per skuoj de kapo ĉiam Heleno malkonsentis. Fine ŝi diris!

— Estas ankoraŭ unu, kiun vi forgesas.

— Kiu?

— Fraŭlino de Prelongo.

— La filino de la markizo! Sed vi estas freneza, mia plendinda edzino. Cetere, li aldonis kun malafabla rigardo, kiam eĉ sinjoro Raŭlo konsentus, kaj tio estas tute neebla, estas mi, kiu malkonsentus tian edzigon.

— Vi! kial do?

— Sed, ekkriis Andreo eksplodante, vi do nenion komprenas! vi do memoras nenion! Tiu posedaĵo, kiu estas la mia, devenas de mono ŝtelita. Mi silentis, mi ankoraŭ silentas, ĉar mi ne volas, ke la kulpo de l’ avo ŝprucadu sur la senkulpan nepon. Sed min mordetas la konsciencriproĉo, kaj mi suferas kiel inferano. Kaj vi volus ke mi miavice partoprenu tiun malgloran artifikadon, ke, por inde kroni la malluman agon komencitan de mia patro, mi ekĵetu en brakojn de junulino la nepon de tiu, kiu ŝin rabadis, rabinte ŝian prapatron, neniam, aŭdu min, Heleno, neniam.

— Sed, aŭskultu do ...

— Ne, kriegis Linŝardo, ne rimarkinte la interrompon, por malhelpi tian monstrecon, mi estus kapabla ĉion fari, eĉ konfesi la veron al la markizo, kaj poste pafi kuglon en mian cerbon.

— Nu, amiko mia, vi tute malsaĝiĝas. Mi eĉ miras, vidante, ke viro tiel inteligenta kaj tiel praktika kiel vi, ne ankoraŭ divenis, ke mia propono havas nur unu celon: malaperigi viajn konsciencriproĉojn. Dank’ al tiu edzigo, vi povus redoni al la markizo la monon ŝtelitan de via patro: kaj por tion plenumi, vi ne estus devigata suferi la honton de ia konfeso, nek antaŭ li, nek antaŭ iu ajn.

— Mi ne vin komprenas.

— Nu, mi tre bone tion ekvidas. Cetere vi diris: neniam. Kaj mi scias, ke estas neeble vin revenigi el viaj decidoj. Pro tio mi silentas.

— Parolu tamen. Mi obstinas nur kiam mi kredas min prava: kiam oni montras sendiskuteble, ke mi eraris, mi ĉiam cedas.

— Tiam lasu min klarigi mian planon.

— Iru; mi vin aŭskultas.

— Per via klera administrado, ĉu la riĉaĵoj lasitaj de via patro ne estas duobliĝintaj?

— Vi eĉ povus diri: triobliĝintaj.

— Tre bone. Sekve la duono de via tuta posedaĵo superas tiun, kiun vi heredis.

— Certe: poste?

— La mono, kiun vi posedas hodiaŭ, ne estas tute mono ŝtelita. La restaĵo al vi rajte apartenas: ĝi estas frukto de via laboro.

— La temo estas diskutebla. Sed fine, kien vi volas alveni?

— Al tio. Ĉar ĉiu el niaj filoj heredos post nia morto la duonon de niaj bienoj, la propra parto de unu kaj de l’ alia superos nian unuan riĉecon. Edziĝante kun Matildo, Viktoro redonas do al la markizo aŭ al lia filino, kaj tio estas sama afero, tiun monon, kies memoro maltrankviligas vian ekzistadon. La restaĵo, kiun vi konservas, al vi apartenas rajte: ĉar ĝi estis gajnita per la ŝvito de via frunto.

— Sed, por ke tio estu efektivigebla, necese estus, ke ni mortu ambaŭ.

— Kio vin malhelpas al li doni tuj lian parton, sub formo de antaŭtempa heredaĵo.

— Tio estas tre bela parole. Sed ni vendas la felon de l’ urso, kaj ni ankoraŭ ne ĝin mortigis. Vi bone komprenas, ke neniam la markizo konsentos.

Heleno ne povis deteni geston de triumfo. Nenion suspektinte, ŝia edzo vidigis, ke li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan. Ŝi respondis:

— Mi tion konfesas. Mi ne diras, ke tiu revo ne estas ĥimera: tion mi ne scias, ĉar al neniu apartenas la estonteco. Nur mi estas feliĉa, trovinte rimedon por kvietigi viajn maltrankvilecojn: kaj mi petas vin, se okaze tiu edzigo fariĝus ebla, ke vi ne ĝin kontraŭbatalu. Jen estas mia nura deziro.

Tiu projekto ŝajnis al Andreo tiel iluzia, ke li ne kredis multon konsenti, promesante tion, kion deziris Heleno. Sed la paroloj de lia edzino lin profunde kortuŝis, multe pli ol li volis tion konfesi. La ebleco redoni al la markizo la riĉaĵojn iam ŝtelitajn de lia patro lin ĝojigis malgraŭvole. Pro tio, li sin surprizis deziranta tiun edzigon, kiu devos silentigi la kriadojn de lia konscienco: kaj ne sen bedaŭro li antaŭvidis ĝian neeblecon.

En tiu spiritstato li akompanis al la publika veturilo siajn du filojn, kiuj revenis Parizon, la unua por sin prepari al Saint-Cyr, kaj la alia por eniri en la terkulturan lernejon.

Post du tagoj, Heleno demandigis al sinjoro de Prelongo, ĉu li bonvolos konsenti interparoladon.

Ŝi ne ankoraŭ sidiĝis, kaj jam al ŝi diris Raŭlo:

— Antaŭ kiam mi konos la motivon de via vizito, sinjorino, permesu, ke mi al vi konigu la grandan admiron de mi sentitan, kiam mi sciis la kuraĝan agon vere superhoman de via dua filo. Vi estas tre feliĉa; kaj rajte vi devas esti fiera.

— Neniam vi scios, via markiza Moŝto, kiel grande min kortuŝas tiuj estimaj elmontroj. Ĉar ĵus por paroli al vi pri Viktoro, mi prenis la liberecon vin malhelpi.

— Via ĉeesto tie ĉi neniel estas por mi malhelpa, sinjorino.

— Jen estas, via markiza Moŝto, la motivo de la klopodo, kiun mi provas apud vi. Mia duanaskito sin difinas por la armprofesio. Lia revo estus eniri en Saint-Cyr, el ĝi eliri kiel oficiro, kaj dediĉi lian ekzistadon al la defendo de lia patrujo. Mi do ekpetas de vi ĉu, en la diversaj baroj, kiujn li devos transiri, li povos konfidi al via helpado.

— Certe, sinjorino, li povos konfidi. Kiam viro tiel juna montras tian sentimecon, estas preskaŭ devo platigi antaŭ li la malfacilaĵojn de la komenco.

La markizo ne forgesis sian promeson. Kvankam sisteme li staris absolute for de la politiko, tamen li konservis en Parizo gravajn rilatojn kun politikuloj. Malnovaj amikoj, kiuj ne havis la samajn motivojn ol li por sin deteni el ĉiuj agemaĵoj, estis tre kontentaj pruvi al Raŭlo, ke grandan gravecon enhavis por ili lia rekomendo.

Dank’ al tiuj potencaj rekomendoj unuparte, al sia laboro kaj al sia reala merito aliparte, Viktoro estis ricevita en Saint-Cyr laŭ la numero unua. Andreo kaj Heleno naĝis en ravo: kaj sinjoro de Prelongo mem montriĝis tre kontenta pri sia protektito. Tio pruvis, ke la junuloj, pri kiuj li atentigis la registaron, estas tute indaj de tiu favoro, kies li estis iom avara.

Inter la personoj, kiuj en Prelongo vizitadis la markizon, la abato Benojto, la vilaĝa paroĥestro, havis kompreneble sian lokon markitan en la kastelo. Ĉiudimanĉe li en ĝi vespermanĝis. La Prelonga paroĥo donis al li okupojn nur tre malmultajn: kaj ĝenerale, kiam estis dirita lia meso, li troviĝis libera ĝis la morgaŭa tago.

Pro tio, ne sciante kiamaniere pasigi la tempon, li staris dum multaj horoj apud la rivero, hokfadenon en la mano. Lia granda feliĉo estis alporti vespere por la vespermanĝo boneggustan fiŝfritaĵon, kiun lia mastrino sciis kuiri tute majstre. Tre malkolerema, tre bona, tre tolerema, vidante la malbonaĵon nur kiam ĝi estis efektivigita, unuvorte iom limigita, iom malspriteta, kaj tute senigita da la sento de nuancoj, sinjoro Benojto estis, laŭ la tuta ĝusteco de la terminoj, bona homo kaj sankta pastro.

Kiam, fininte sian unuan jaron en Saint-Cyr, Viktoro revenis Prelongon, lia unua vizito estis por la markizo.

Li devis lin danki por lia alta protekto: kaj li eliris kontentega pri la akcepto al li farita de sinjoro de Prelongo. Raŭlo al li parolis per vortoj tiel flatemaj por lia memestimo, ke la sukceso ŝajnis nur afero de tempo.

Tamen la junulo tute ne konis la sentojn de la markizino pri li. Nu, ĉiu sciis en Prelongo, ke Raŭlo kaj Suzano ofte opiniis pri la sama temo laŭ manieroj diametre malaj. Sed oni sciis same, ke la markizo ĉiam cedis, unue pro amo al lia edzino, kaj due, ĉar li konfuze sentis, ke li ĝenerale vidas la aferojn laŭ vidpunkto tro alta kaj tro filozofia, por ke ili estu efektivigeblaj, kiam oni ilin faligas sur la teraĵon de la praktikado. Pro tio, malfidante sian imagon tro idealan, sinjoro de Prelongo kutimis neniam konsenti ion gravan, ne antaŭe konsiliĝinte kun Suzano.

Viktoro tion konis: kaj li opiniis, ke estas necesege havi en lia ludo iun, kiu estus kapabla efiki sur la markizinon ĉiumomentan influon. Al tio li pripensis, malsuprenirante el la kastelo, kiam li renkontiĝis kun la abato Benojto, kiu al ĝi supreniris. Estis dimanĉo; kaj la bona paroĥestro antaŭtempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan manĝaĵon, kiun li baldaŭ gustumos. Lin vidante, la juna Saint-Cyrien* sentis, ke en lia cerbo lumo subita ekbruliĝas; li komprenis, ke li ekrenkontas sur sia vojo la atuton tiel longe serĉitan: pro tio, kun atestoj de la plej granda estimego li salutis la respektindan pastron.

* Lernanto en la lernejo Saint-Cyr

Konfesprenanto de la markizino, penetrante en angulojn de ŝia animo nekonitajn eĉ de ŝia edzo, fine povante meti en sian parolon aŭtoritaton, kiun ŝia direktatino kredas inspiritan de Dio, la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo tiun premadon, kiun bezonis Viktoro. Sed, por sukcesi, necese estis, ke la inda pastro agu nesciante kaj estu en la manoj de la junulo nur pupo, kies li scius lerte manovrigi fadenojn. Necese estis, ke la pastro estu alligita al li de io potenca, ekzemple de sento de dankemo, por ke la devo mem devigu sinjoron Benojton fariĝi lia protektanto aŭ prefere lia senkonscia kunkulpanto.

Certe unuafoje, kiam okazis la brulado de la Brantina farmodomo, la hazardo lin mirinde favoris; sed Viktoro estis tro inteligenta por ne kompreni, ke tiaj ŝancoj ne dufoje renoviĝas. Li diris al si ke, kiam la fariĝo ne venas al ni, oni devas aliri al la fariĝo kaj devigi ĝian naskiĝon. Momente li revis montri subitan kaj vivegan kredon al la religiaj misteroj, kaj plenumi praktikaĵojn de fervorega pieco. Sed kelkaj minutoj da pripensado al li pruvis la malsaĝecon de tia sistemo. Ĉiuj Prelonganoj sciis, ke neniam li eniras en la preĝejon. Konvertiĝo tiel rapida, mirigante ĉiun sed erarigante neniun, nur ebligus, ke iu ajn legu en lia ludo kaj ĉion kompromitu.

Konante, kiel ĉiuj Prelonganoj, la pasion de l’ abato Benojto al la fiŝkapto, Viktoro sentis, ke kredeble tiu amuzo enhavas por li ion fruktodonan, se li scios ĝin lerte utiligi. Pro tio, de tiu tago, li komencis ŝajne indiferente spionadi la vivmanieron de la paroĥestro: kaj tio al li kostis nek multe da tempo nek multe da laboro, ĉar la ekzistado de la bonega viro estis libro malfermata, en kiu ĉiu povis legi.

La diversaj riveretoj, al kiuj alfluis la malpuraĵoj de la vilaĝo, ĉiuj verŝiĝis en la malgrandan riveron elirantan el la Prelonga parko. En loko, kie tiu alfluaĵo ĵetiĝas en Violanon, sablalmetaĵoj ofte produktiĝis. Nigra kaj malbonodora koto, farita el ĉiuj sterkaĵoj de la lando kelkafoje plilongiĝis deltoforme laŭlonge de riveraj bordoj. Por malaperigi tiun malutilon, oni faris oftajn skrapojn, difinitajn por alĵeti mezen de la fluo la bordajn sablaĵojn. Por tion plenumi, la urbestraro starigis barilon el ligna trabaĵo, kiu antaŭeniris laŭ kelkaj metroj en la kuŝujon de la rivero.

Ĝi estis la loko kutime elektita de l’ abato Benojto: kaj, ĉar Viktoro al li de tio petis la tialon:

— Tial ke, li respondis, tiuj akvoj plenaj da malpuraĵoj estas por la fiŝoj medio esence nutranta. Pro tio, la fiŝaro pli multiĝas en tiu loko ol en ĉiu ajn alia punkto de la rivero.

— Nu, sinjoro paroĥestro, ĉu vi venas ĉi tien ĉiutage? Ĉu neniam vi iras aliloken?

— Tre malofte, amiko mia; escepte kiam mi estas malhelpata de tempomanko. Tiam mi iras fiŝkapti en rodeton pli proksiman de la pastrejo.

— Kaj nun?

— Ho! En somero estas neniu religia festo. Mi pli amas fari kelkajn paŝojn plie kaj reveni kun retaĵo pli plena.

Rekuraĝigite pri tiu punkto, kaj certa ke, krom okazo ne antaŭvidita, la morgaŭan tagon la abato revenos al la sama loko, Viktoro eliris pensema. Alveninte hejmen, li demandis la kalendaron. Vidinte ke oni troviĝas en la epoko de la nova luno:

— Nu, li diris, tio min favoras. La nokto estos nigra: neniu min vidos.

Dum la vespero, li supreniris en sian ĉambron kiel kutime. Poste, kiam li estis certa, ke ĉiu dormas en la domo kaj en la vilaĝo, li senŝuiĝis, malsupreniris silentege la ŝtuparon, malfermis antaŭzorge la pordon al la strato, sidiĝis sur ŝtupon, revestis siajn ŝuojn, kaj repuŝis la pordon ĝuste kontraŭ la foston, sed ĝin ne tute ferminte: poste li sin direktis al ilejo en kiu troviĝis ĉiuj iloj, kiujn oni bezonas por urĝaj riparoj. Li prenis segilon, ĉizilon kaj fortikajn prenilojn. Tiam, provizita de tiuj iloj, li trafis la barilon, sin alproksimigante kontraŭ la domojn. La antaŭan tagon li tre bone rimarkis la lokon, kiun la abato ŝatis prefere. Ĝi estis speco de plataĵo, farita el du tabuloj, sur kiuj la piedoj de la fiŝkaptisto ripozis pli oportune ol sur traboj neregulaj kaj maldelikate senŝeligitaj. Unue Viktoro singarde eksidiĝis sur unu el traboj kiuj formis la trabaĵon, dismetis sian segilon, kaj ŝovis la ŝtalan platon sub la tabulojn, metinte supren la segildentojn. Poste, reordiginte la ilon, li eksegis de malsupre supren, laŭ saĝa malrapideco, por ke la grincado de segilo mordanta la lignon ne estu aŭdebla de malproksime, en tiu granda silento, kiu nokte ŝajnas pezi sur la kamparon. Kiam la fendo estis sufiĉe profunda por ke la restaĵo de la tabulo estu pli maldika ol rabotaĵo, Viktoro redismetis la ilon kaj elprenis la platon enmetitan en la fendon. Poste li kolektis iom da koto kaj per ĝi ŝmiris la parton de li segitan, por ke, la morgaŭan tagon, la freŝa tranĉo de la ligno ne apartiĝu blanke el aliaj supraĵoj nigrigitaj de gudro aŭ verdigitaj de la malsekeco. Zorge ekzameninte sian laboron per la pala lumeto de steloj, li revenis hejmen kontenta.

La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. Poste, kiam li estis tute certa, ke neniu povas lin vidi, li rapide ekkuregis por alveni pli frue ol la abato en la lokon, kien tiu ĉi lasta kutimis veni ĉiutage.

Kiam la junulo lin ekvidis, li ŝajnis atente serĉi ion sub la salikoj borderantaj la riveron. De tempo al tempo li rigardis al la alia flanko, metis la manon supren de siaj okuloj, kvazaŭ li volus ilin protekti kontraŭ la suna rebrilo, kaj penadis vidi ĉu la objekto tiel dezirita ne troviĝas sur alia bordo. Viktoro ŝajnis tiel okupata de siaj serĉadoj, ŝajnigante ne suspekti, ke sinjoro Benojto troviĝas apud li, ke tiu ĉi lasta mirigite metis sian manon sur lian ŝultron, ĝoje ekkriante:

— Kion do vi serĉas tiel atente, amiko mia?

— Nu, estas vi, sinjoro paroĥestro, respondis la Saint-Cyrien, eksaltante kiel viro neatendite surprizita. Ĉu vi scias kien Grosklaŭdo alligas sian boaton? Mi dezirus, pro tiu bela vetero, provi promenadon en barko. De tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias ĉu mi povos ankoraŭ dece remi. De unu horo almenaŭ mi iras laŭlonge de la rivero, kaj trovas nenion.

— Tio ne estas miriga, respondis la paroĥestro. Tiumatene, portante la bonan Dion al la patrino Triŝardo, kiu mortas pro maljuneco, mi vidis Grosklaŭdon, kiu sekvis la fluon de l’ akvo en sia boato plena ĝis la randoj. Mi opinias, ke li iris al la urbo vendi sian grenon.

Violano estas ŝipirebla nur por malgrandaj boatoj. Pro tio ĝin uzis kulturigistoj nur malmulte riĉaj. Tiuj kiuj, kiel Andreo, devis transporti multajn rikoltaĵojn, pli amis ilin ŝarĝi sur grandajn veturilojn. Pro tio boato fariĝis al ili tute senutila.

— Ha! tiam mi komprenas, ekkriis Viktoro, kiu pri tiu punkto estis tiel bone sciigita kiel la pastro, ĉar li elpensis sian historion nur vidinte Grosklaŭdon suprenirantan en sian barkon. Tiam, sinjoro paroĥestro, vi ankoraŭ turmentados tiujn malfeliĉajn fiŝojn dum la tuta tago?

— Ho! infano mia, ne diru tion: ĉar mi konfesas, ke tiu penso, kiam mi haltas sur ĝin, naskas en mia konscienco veran riproĉon. Sed la homo ne esta perfekta: kaj se mi pekas, mortigante estaĵojn de Dio kreitajn, mi esperas, ke li bonvolos min pardoni.

Dirante tiujn vortojn, la abato, kiu jam ne estis juna, sin suprentiris ĝis la barilo, kaj alproksimiĝis malrapide al la loko, kiun Viktoro preparis, la antaŭan nokton. La koro de la junulo batis rompeble: li ŝajnigis ruli cigaredon, sed liaj okuloj atentege subobservis la plej malgrandajn movetojn de la maljuna pastro.

Subite li aŭdis kortuŝantan ekkrion. Nigra maso ŝanceliĝis sur sin mem, kaj la riveraj ondoj malfermiĝis, ĵetante, de la loko, en kiu estis falinta la korpo, multekoloran garbon, kiu refalis pluve. Rapida kiel fajrero, la Saint-Cyr subakviĝis kun kapo malsupre en la lokon mem, en kiu malaperis sinjoro Benojto.

Renkontante sub sia mano la korpon de la pastro, kiu, tuŝinte la fundon, resupreniris al la supraĵo, Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri. Poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo. Viktoro naĝis kiel fiŝo. Kiam li estis knabeto, li tiel ofte sin banis en Violano, ke li ĝin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj truoj. Pro tio, tiu savado estis por li vera infana ludo. Nur liaj vestoj estos malsekigitaj; sed rapide ilin sekigos la varmega aŭgusta suno. Cetere la dankemo de la paroĥestro ne estus supervalore pagita de subakviĝo. Pri la malfeliĉa abato, kies pastra vesto algluiĝinte al liaj membroj malhelpis la plej etajn movojn, lia stato ŝajnis tute plendinda. Kun vizaĝo palega, kun okuloj for de la kapo, kun korpo skuata de konvulsiaj tremadoj, li kuŝis sur la bordo, balbutante, krakigante dentojn. Viktoro povis distingi nur tiujn vortojn:

— Dio min punis ... Ho! mia savinto ... mia dankemo ... Sed tiuj balbutoj sufiĉis. Li komprenis, ke lia petolaĵo sukcesis, kaj ke li ekmetis en sian ludon atuton tute gravegan.

Tamen la mizera paroĥestro ĉiam restis kuŝanta sur herbo, sufokiĝante kiel karpo eltirita el akvo, kaj elparolante nur nekompreneblajn vortetojn. Liaj vestoj kaj tiuj de Viktoro fumis sub la suno. Tiu lasta ĵetis ĉirkaŭ si malesperajn rigardojn, kaj sin demandis de kiu ekvenos la helpado. Estis necesege, ke oni venigu veturilon por transporti la abaton nekapablan sin teni sur siaj kruroj: aliparte la junulo ne povis lasi lin sola, en la malĝoja stato en kiu li troviĝis. Subite, pro remila bruo, li turnis la kapon kaj ekvidis Grosklaŭdon, kiu rekondukis sian malplenan boaton.

— Ha! amiko mia, nin helpu, ekkriis la filo Linŝardo. Sinjoro paroĥestro preskaŭ dronis; feliĉe mi povis lin savi: sed mi bezonas veturilon. Rapide kuradu al la farmodomo kaj petu Ludovikon aŭ mian patron aŭ iun ajn, ke li venu por nin veturigi.

— Tuj mi iros, respondis Grosklaŭdo saltante sur la bordon, kiam mi estos alliginta mian barkon.

Kaj ekkurante, la kamparano sin direktis al Prelongo. Post unu kvarono da horo, Ludoviko alvenis en sia veturilo. En ĝin tre malfacile oni suprentiris sinjoron Benojton. La du fratoj lin demetis en lian hejmon, dum Gertrudo levis al la ĉielo siajn brakojn, miregigita, ĉar ŝi vidis ke ŝia mastro revenas pala kiel malvivulo kaj kovrita de kotaĵoj.

Kiam ili lin vidis en senriska loko, la filoj Linŝardoj veturis rapide al la farmodomo, kaj Viktoro tuj supreniris en sian ĉambron por anstataŭi siajn vestojn. Andreo kaj Heleno forestis. Nur dum la vespero la familio eksciis la novan savadon faritan de la junulo. Cetere tiu ĉi estis tre malbabilema pri detaloj. Li rakontis la okazintaĵon laŭ maniero tute simpla, kaj parolis pri ĝi kiel pri afero tute negrava. Eĉ al sia patrino, al kiu tamen li plene fidis, li ne volis konigi la veron.

— La virinoj, li opiniis, eĉ la plej sindonemaj estas ofte babilemaj: la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankoraŭ ĝin konfidi al neniu.

Tia simpleco kaj tia modesteco pligrandigis ankoraŭ la estimon kaj la admiron, kiun la Saint-Cyr ĝuis en la lando. Kaj kiam, la venontan dimanĉon, la abato rakontis en la kastelo la danĝeron de li evititan, li finis per tiuj vortoj:

— Rigardu, sinjorino, kiel la mano de Dio ĉie troviĝas. Li diris, en la komenco de tempoj: — Akvoj produktu dense bestojn vivantajn kaj moviĝantajn. Kaj li kreis la fiŝojn, dirante: “Kresku kaj obliĝu”. Kaj mi krimulo, ĉiutage mi detruis plezure la agon de liaj manoj, ĉiutage mi malhelpis ilian kreskadon kaj ilian obliĝon. Sekve li volis min puni pro mia krueleco kaj pro mia forgeso de lia sankta parolo. Sed se li estas la eterna justeco, li estas samtempe la eterna boneco; kaj li ne volis la morton de la pekulo. Pro tio li instigis al tiu kuraĝa junulo la ideon de promenado en barko, por ke li, por la dua fojo, povu konduti kiel heroo. Do, sinjorino, mi admiras la misterajn projektojn de la Providenco, mi min klinas, kaj mi preĝas.

Tiam Suzano ekkriis per tono kolera, kiu miregigis la bonan pastron:

— Se tio daŭras, li baldaŭ savos unu post la alia ĉiujn Prelongajn loĝantojn: ne estas homo tiu ĉi viro, sed Novtera hundo!