Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Jonny M — Voĉo de la nova generacio!

Rogener PAVINSKI

Mojosa, malaĉa, fekbona... Ĉu vi kutimas uzi tiujn vortojn? Depende de via respondo mi povas iom konkludi pri via aĝo, kara leganto. Jes, la generacioj alternas kaj same la muziko de la aktivema kaj pensanta junularo havas novan veston.

Same pri la Esperanto-muziko. Ja ne plu troviĝas bardoj kun siaj gitaroj kantantaj kien blovas la vent’, sed anstataŭe la voĉojn de la nova generacio akompanas fortaj elektronikaj batoj, dancigaj ritmoj kaj muzikvideoj. Kaj unu el tiuj voĉoj estas de Jonny M, plumnomo de la 27-jara germana esperantisto Jonas Marx.

Jonny M ekfuroris kun la ŝlagro Dankon el sia unua albumo Regestilo (2013). De tiam li koncertis en pluraj renkontiĝoj kaj komence de 2017 li aperigis la duan albumon en Esperanto nomatan Kreaktiva, kiu — kiel kutime en E-muziko — gastigas kunlabore aliajn artistojn, kiel La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO.

Pasas la tempo kaj dum “novan senton” ne akceptas la mondo, feliĉe ankoraŭ ekzistas nekonformistaj junuloj, kiuj levas sian pugnon alte kaj espere por transdoni la mesaĝon — kreaktive

Ĉu laŭ vi Kreaktiva havas ian evoluon kompare kun Regestilo aŭ ĝi estas simpla daŭrigo de via laboro?

Ho jes! Multe da evoluo. Inter miaj du Esperanto-albumoj mi kreis ankaŭ germanlingvan albumon kaj ĝi jam estis multe pli bonkvalita ol Regestilo. Sed ĝi enhavis nur dek unu kantojn — tro malmulta. Do krom plibonigita kvalito, por la nova albumo mi ankaŭ volis pli da kantoj. Krome, mi altigis la kvaliton per aldonojn de inaj fonvoĉoj.

Kiel vi difinas vian muzikon? Ĉu regeo aŭ ĉu popa regeo? Ĉu vi hazarde ekŝatis tiun stilon aŭ iu aŭskultigis ĝin al vi?

Kiam mi komencis muzikumi, mi ne sciis kiel nomi ĝin. Sed post kelkaj jaroj, mi povas nomi ĝin mikso de popa regeo kaj iom da repo. Tamen kiam mi provis klasifiki aliajn artistojn en mia propra muzikkolekto, mi rimarkis ke ne eblas klare indiki la stilon de la artistoj. Ĉiu havas, aŭ almenaŭ devus havi unikan stilon, aliokaze oni nur kopias. Kelkfoje mi nomas mian stilon per la reklama moto “Regeo 2.0”, ĉar laŭ mi ĝi ŝajnas modernigita formo de la klasika “radika regeo”.

Por respondi vian duan demandon: Mia fratino multajn jarojn antaŭe montris al mi regeon kaj mi enamiĝis al ĝi. Sed mia nuna stilo estas simple persona, mi ne provis sekvi specifan stilon aŭ kopii alian artiston. Mi eĉ ne pensis pri tio. Simple estas la rezulto de tio, kion mi ŝatas fari.

Kio igas vin fari muzikon? Kion vi celas per via muzikagado?

Mi komencis verki kantojn por amuzo. Ne estis decido, simple estis emo kanti melodion sur ritmo. Poste, plia intenco aldoniĝis: esprimi temojn, kiuj gravas al mi. Pri sociaj kaj politikaj problemoj, la agado de homoj en la ĉirkaŭaĵo, interalie.

Miaj unuaj provoj pri muziko estas el la jaro 2006. En la jaro 2009, mi legis en Vikipedio pri Esperanto kaj provis lerni ĝin. Post la unua malsukcesa provo, unu jaron poste mi reprovis kaj sukcesis ekparoli. Ekde tiam mi kantas en Esperanto.

Kiu estas viaj muzikaj influoj? (ekster kaj en E-ujo)

Ho! Malfacila demando. Mi aŭdas multajn diversajn genrojn, sed por mia artista profilo kiel Jonny M mi decidis nur fari regeon kun influetoj. Do ne-esperantistaj artistoj estas i.a. Bob Marley (Kia surprizo!), Gentleman (la plej konata eŭropa regeo-kantisto, kiu naskiĝis ne for de mia naskiĝurbo), Danakil (franca regeo-grupo) kaj mi povus senfine daŭrigi. Aldonindas la artistoj el la 1990-aj jaroj, kiuj nomiĝas unu-kanto-mirakloj, ĉar ili havis sukceson nur per unu kanto. Verŝajne de ili mi lernis krei kantojn, kiuj senĉese eĥiĝas en onia cerbo.

En Esperantujo, influis min La Rolls de Denis Rocktamba. Mi ankaŭ amas la muzikon de aliaj Esperanto-grupoj, sed ili fakte ne influis mian stilon. Mia stilo estas tro malsimila. Mi ege ĝojas, ke tamen mi sukcesis kunlabori kun plej multaj de ili — La Perdita Generacio, JoMo, Dolchamar, Eterne Rima kaj Tone.

Kial vi decidis eldoni DVD-n kune kun la KD por la filmeto, kiun vi faris dum la kreado de Kreaktiva. Ĉu disvastigi ĝin en la reto ne ŝajnis sufiĉe?

Mi pensas, ke mi simple volis defion. Mi ne volis nur “plian albumon”. Mi volis krei novan ŝtupon por mi mem kaj altigi la limon. Tio vere estis defia kaj mi feliĉas pro la rezulto, sed samtempe ĝi pligrandigis la laboron kaj mi devis unue lerni kiel krei DVD-on kun formato, menuo, subtekstoj ktp. Samtempe mi volis montri al esperantistoj, kiel funkcias verki albumon kaj kiom da laboro ĝi estas.

Mi disvastigos ĝin iam en la reto, sed mi volis altigi la valoron por tiuj homoj, kiuj ankoraŭ ŝatas aĉeti kaj kolekti fizikajn albumojn.

Viaj tekstoj enhavas multe da idealismo. Ĉu laŭ vi muziko en Esperanto ankaŭ povas enteni “malidealismajn temojn”?

Jes, mi havas multajn idealismajn kantojn, sed ankaŭ troviĝas kantoj en miaj albumoj, kiuj ne havas multe da profundeco sed simple dancigas vin kaj facile ripeteblas kaj kunkanteblas. Ankaŭ tiuj kantoj gravas. Dum koncerto la homoj ne ekdormu aŭ nur sidu en angulo pripensante viajn tekstojn, sed ĝuu la tiaman momenton!

Do jes, tiamaniere mi diras ke ja ekzistas kaj gravas kantoj, kiuj tiklas aliajn temojn ol idealismajn.

Vi muzikumas ankaŭ en la germana lingvo. Ĉu krom la lingvo ekzistas diferenco en ambaŭ muzikaj movadoj por vi?

Fakte mi ne trovas grandan diferencon en ambaŭ movadoj! Kompreneble la germana regeomovado estas ne tiom diversa kiel la Esperanta movado, sed la stilo “regeo” mem transportas multajn similajn ideojn kiel Esperanto, almenaŭ por mi. Certe, la klasika regeo estas tro centrita al Ĵamajko. Sed post la disvastigo de regeo en ĉiuj partoj de la mondo, ĝi internaciiĝis. Ekzemple ekzistas regemuziko eĉ en la ĉina lingvo kaj en la filipinaj dialektoj! Tio estas ege freneza, sed montras ke regeo transpasis sian kernon el la karibia insulo kaj nun estas monda fenomeno same kiel Esperanto.

Pri mia germana muziko mi havas la problemon, ke ekzistas multe da germana regeo. Mi estas nur “unu plia germana regekantisto”, kaj tiel malfacilas varbi. Mia Esperanto-muziko estas eblo montri unikan parton de mi. :)

Via labormaniero estas aldoni voĉon al jam pretaj muzikbazoj. Ĉu vi rajtas proponi ŝanĝojn al la kreintoj? Kiel funkcias via metodo?

Ekzistas diversaj vojoj, kiel mi ricevas la muzikbazojn. Ofte, mi simple aĉetas la rajton uzi jam pretajn. Sed mi ankaŭ havas kelkajn produktantojn, kun kiuj mi proksime kunlaboras kaj mi rajtas proponi ŝanĝojn. Aŭ — kion mi fakte jam faris — lasi ilin verki specialan ritmon. Mi kaj La Perdita Generacio faris tion por la kanto Alte kaj Espere, ĉar la melodio jam estis kreita. Sed tio kostegas, mi kapablas fari tion nur unu fojon ĉiualbume.

Mi provis mem fari instrumentaĵojn, sed la kvalito ne kompareblas kun tiu de la profesiaj ritmo-produktantoj.

Ĉu vi jam pensis starigi veran bandon por akompani vin?

Mi jam ofte pripensis tion... Tio faciligus la indikitajn kostojn de la antaŭa demando kaj havus multajn mojosajn implikojn. Sed aliflanke, ankaŭ havas malavantaĝojn. Ekzemple mi alkutimiĝis labori memstare. Do mi devas decidi aferojn sola, sed tiel ankaŭ eblas fari kantojn ekzakte laŭ mia volo. Kun grupo, ĉiu havas sian sintenon kaj oni devas fari kompromison inter ili. Alia problemo: Se mi trovas gitariston en Svedio, tamburiston en Hispanio kaj basiston en Brazilo — kiel ni praktikumu? Tra Interreto? Malfacilas. Kiel vojaĝi al koncertoj? Kiu pagus tiom da flugoj? Multaj demandoj, al kiuj ĝis nun mi ne alproksimiĝis. Sed mi kelkfoje pripensas fari rokan albumon kun grupo, aparte de la regea Jonny M. Ĉu iu interesiĝus? ;)

Vi partoprenas en la filmo-konkurso Teo kaj Amo per interesa video. Rakontu iom pri ĝi.

Mi ege verkemas, ne nur muzikon. Mi volas krei filmojn, skribi librojn, programi videoludojn (kun Esperantaj tekstoj, kompreneble)... Ho mi bezonas plian vivon por havi tiom da tempo!

Pri la filmo: Mi vidis la afiŝon de la konkurso kaj hazarde havis ideon pri filmo. Ĝis nun, mia plej granda problemo estis havi sufiĉe da aktoroj en la sama loko por filmo. En mia ĉirkaŭaĵo ne estas multaj aktivaj esperantistoj por tia granda projekto. Do pro tio la filmo temas pri “la lasta homo”, kiu supervivis katastrofon sur la tero kaj nun sola nur kun helpanta komputilo li trapasas universon en kosmoveturilo. Tiel mi evitas havi multajn aktorojn kaj grandan scenejon.

Mi ne havis grandan sumon por la produktado, do mi intence decidis fari ĝin kiel trash (eo: rubaĵa genro) kun multe da humuro, por kaŝi la tro mezbonan kvaliton. Do mi provis kreeme uzi tiujn limojn en la skripto.

jonny-m.org

Retejo de Jonny M

“Mi ege verkemas, ne nur muzikon. Mi volas krei filmojn, skribi librojn, programi videoludojn”

“Ĉiu havas, aŭ almenaŭ devus havi unikan stilon, alikaze oni nur kopias”

**

RECENZO

Ĝi estas malaĉa!

Kreaktiva

Jonny M

14 titoloj — 49:42 mn

Produktita de Jonny M © 2017

Ĉu vi volas interesi junulon pri Esperanto? Ĉu vi zorgas pri tio, kion fari kun ĵusaj lernintoj de Esperanto-kursoj per Interreto? Ne donu ili novan lernolibron, donacu al ili Kreaktiva, la novan albumon de Jonny M. Mi garantias ke la rezulto estos pozitiva!

Jonny M reprezentas la modernan junularan muzikon en E-ujo. Kreaktiva estas danciga, gaja, pensiga aŭ simple malaĉa! Moderna regeo kun elektronika bazo. La refrenoj kaptas vin al kunkantado, kiel en Parolu; Liberec’ aŭ Bam Bam.

Engaĝitaj kaj rektaj kanzontekstoj tipe esperantistaj parolas pri unuiĝo, paco, favore al homaj rajtoj, kontraŭ kapitalismo kaj kun iom da aludoj al nia movado. Fariĝis kutimo, ke muzikistoj kunlaboru inter si — en Kreaktiva troviĝas interesaj partoprenoj de Dolchamar, jOmO kaj LPG, kiu kunkantas regeon!

La fizika kopio de Kreaktiva ne estas ordinara KD, sed duobla disko kun DVD, kiu enhavas simple faritan filmeton, en kiu Jonas provas prezenti la laboron malantaŭ la produktado de la albumo, el kiu li ĉion faris mem. Kun iom pli kruda kaj forta sono ol Regestilo, Kreaktiva vigligos vin!

Rogener Pavinski