Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Patriotismo x Ŝovinismo

Ramón MORALES — Venezuelo.

En Esperantujo, la vorto naciismo alportas nin al serioza grundo. Tute kompreneble, naciismo estas grava temo por esperantistoj. Bedaŭrinde, multaj nuntempaj Esperanto-parolantoj havas svagan difinon pri naciismo kaj ŝovinismo. Mi jam notis, ke se mi parolas pri mia lando aŭ skribas pri ĝi, kelkaj personoj ekasertas, ke mi estas ŝovinisma persono. Sed kio estas naciisma persono? Kiel mi estas naciisma aŭ ŝovinisma? Kion ili volas signifigi per la vorto naciismo?

naciismo*

1. Politika doktrino bazita sur la ideoj pri la rajtoj kaj valoroj de iu nacio.

Rim.: Naciismo de premanta nacio estas imperiismo, naciismo de premata nacio proksimas al patriotismo kaj kontraŭimperiismo, kvankam ĉia naciismo povas konduki al ŝovinismo kaj nacia egoismo. nacionalismo

*laŭ REVO — reta vortaro.

Do, se mia nacio estas premanta nacio, ĉu sekve mia naciismo estas imperiismo? Se mia nacio estas premata nacio, ĉu sekve mia naciismo proksimas al patriotismo kaj al kontraŭimperiismo? Tiuj rimarkoj estas ja tre utilaj, sed ili ne trudas neflekseblajn indikojn. Mi supozas, ke iu persono loĝanta en premanta nacio povas esti naciisma SEN esti imperiisma. Tio dependas de tio, kiel tiu persono realigas sian naciismon. Mi ankaŭ supozas, ke mi povas loĝi en premata nacio, esti patriotisma persono kaj samtempe NE esti naciisma. Ĉar laŭ tiuj difinoj, naciismo estas politika doktrino, dum patriotismo estas “amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi; konscio, kiun iu nacio havas pri sia historia kaj morala aparta unueco”. Kaj la signifoj de ĉi vorto naciismo dependas de relativaj konsideroj (historio, lando, interregnaj rilatoj ktp). La vortoj patriotismo kaj ŝovinismo ja estas pli specifaj kaj tre bone difinitaj, jen en Esperanto jen en la hispana lingvo. La problemo ekaperas pro tio, ke kelkaj homoj antaŭsupozas iom da patriotismo aŭ iom da ŝovinismo en ĉiu naciismo (aŭ en kelkaj naciismoj), tiom ke nun la vorto naciismo eĥas robotaŭtomate malbonajn ideojn en Esperantujo. Tio estas nek logika nek justa.

Mi konsideras, ke mia lando estas grava lando en mia subkontinento (Suda Ameriko), tamen mi ne sentas min supera rilate al aliaj samkontinentanoj. Mi estas konscia pri la historiaj kaj kulturaj efikoj de miaj samlandanoj en la cetero de la kontinento, tamen mi ne kredas, ke Venezuelo estas pli bona lando, pli valora, pli necesa aŭ pli io ajn ol la aliaj landoj. Kelkajn monatojn antaŭe, kiam nia prezidanto havis diplomatajn baraktojn kun la kolombia (nune eksa) prezidanto, tiam mi aŭdis multajn samlandanojn miajn parolantaj tre malbone pri kolombianoj, mokantaj ilin, eĉ ridigantaj ilin. Mi neniam faris tion. Tute ne gravis al mi, kiu prezidanto “pravas” en la disputo. Por mi, tio neniel tuŝas la bezonon (la devizon) respekti aliajn landanojn. Mia lando havas multajn enajn problemojn, sed ĝenerale mi sentas bone pri ĉio, kion mi estas ricevanta de la spaco, kie mi loĝas. Tio ne estas ŝovinismo. Tio estas dankemo. Mi vivas, mi manĝas, mi dormas, mi laboras, mi ludas kaj mi liberecas ĉi tie, ne en alia lando: kiel povus mi ne senti dankemon al mia lando? Jes, neniu lando estas insulo, sed kian procentaĵon da manĝaĵoj, trinkebla akvo, vestaĵoj, edukado, kulturaĵoj ktp. ricevas vi de via propra lando? Mi opinias, ke tia dankemo ne estas ŝovinismo.

ŝovinismo*

1. Fanatika troa patriotismo konfuzanta amon al patrolando kun malamo kaj atakemo al aliaj landoj.

*laŭ REVO — reta vortaro.

Alia demando: Se mia lando estas premata lando kaj mi estas patriotisma persono (amo al mia propra lando), kiu defendas sian landon kontraŭ tia premateco, ĉu mi aŭtomate ŝovinismas? Ne aŭtomate. Sed la ruzaj personoj tiel asertos pri mi, por senvalorigi mian landan defendemon, por senrajtigi min je mia patriotismo. Kaj por mi, patriotismo ne estas malbona afero. Se ne ekzistus patriotismaj homoj sur la Tero, neniu lando funkcius taŭge. La problemo ne estas patriotismo kaj naciismo. La problemo estas ŝovinismo, kaj ankaŭ antaŭsupozi ŝovinismon en ĉiuj naciismoj kaj patriotismoj.