Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Aligatorejo por aligatoroj

Ekde la 16a ĝis la 20a de novembro 2011 okazis en la estonia ĉefurbo Talino la 6a Foiro pri Edukaj Iloj. Ĝin organizis SALTO Youth Network kaj en ĝi reprezentis TEJOn Manuela Ronco. Krome, ŝi organizis tie aligatorejon, kiu estis speciala – ĝi estis por veraj aligatoroj, neesperantistoj. TEJO-Tutmonde demandis ŝin pri la aranĝo kaj pri la reago de eŭropaj junuloj al la internacia lingvo.

TEJO-Tutmonde: Unue, pri kiu aranĝo temis?

Manuela Ronco: Pri la 6a Foiro pri Edukaj Iloj. En ĝi partoprenis 126 homoj, ĉefe el eŭropaj landoj, kiuj laboras diversmaniere por la junularo. Plejparte ili estis edukistoj aŭ projektmastrumantoj en junularaj organizoj aŭ oficistoj de eŭropaj instancoj, kiuj subtenas junularon, aŭ de la naciaj agentejoj de la programo “Junularo Aganta”. La ĉi-jara foiro havis kiel ĉeftemon “Kulturo”, sed miaopinie la programo ne multe substrekis tion. Ĉiukaze ĝi estis sufiĉe interesa kaj intensa: ĝi ĉefe konsistiĝis el mallongaj sesioj dum kiuj iuj el la partoprenantoj aŭ la organizantoj prezentis siajn “edukajn ilojn”. Ĝi povis esti metodo por diskuti temon, ludo, art-teĥniko, manlibro ktp. kaj oni povis aŭ “prelegi” pri ĝi, aŭ igi la partoprenantoj rekte sperti ĝin. Temis pri ambaŭflanka lernado, ĉar la partoprenantoj estis invititaj komenti la ilon, sugesti ŝanĝojn por igi ĝin pli efika aŭ por uzi ĝin en alia kunteksto. Ĉiun sesion ĉeestis ankaŭ unu spertulo kiu havis la rolon de “kritika amiko”, kun kiu la preleganto povis poste neformale diskuti. Memkompreneble ne mankis iuj pli distraj momentoj, kiel internacia vespero, koncertoj, vespera ekskurso al la urbocentro ktp, kiuj multe kontribuis bonetosigi la grupon.

TT: Ĉu la aranĝo plaĉis al vi?

MR: Ĝi estis unu el la plej bone organizitaj eventoj en kiuj mi iam ajn partoprenis. Jam en la halo de la flughaveno oni aranĝis budon por bonvenigi la alvenintojn kaj doni indikojn, kiel atingi la hotelon. Ĉio okazis ĝustatempe, la ejoj estis perfektaj, kaj estis multe da volontulaj helpantoj, kiuj havis ĉiu sian precizan kaj antaŭdifinitan taskon. La retejo estis ĉiutage ĝisdatigita kaj estis aparta skipo kiu okupiĝis pri la dokumentado de la evento, per fotoj, videoj kaj eĉ desegnoj. Ĉar ĉiam okazis samtempe kvin programeroj, oni devis registriĝi antaŭe per la retejo, kie poste aperis onia “persona agendo”, kun la tempo kaj loko de ĉiu programero. Krome, ankaŭ surloke oni trovis ĉiutage programtabulon, kun la listo de la aliĝintoj, por povi kontroli al kio oni registriĝis. Ankaŭ la prelegontoj devis antaŭanonci kion ili bezonos, kaj trovis la petitan materialon en aparta koridoro, kie deĵoris afabla volontulino. Ne perdiĝi en la kongresejo helpis grandaj sagoj. Ankaŭ la manĝoj estis bongustegaj. Ili estis prezentitaj de la studentoj de iu fama altlernejo pri hotel-mastrumado, kiuj servis nin kiel reĝojn.

TT: Fakte, kial vi decidiĝis partopreni en la foiron?

MR: Mi volis partopreni, ĉar TEJO planas plifortigon de la kultura fako kaj ĉar mi pensas, ke, ĉefe kadre de la ĵus naskiĝinta adoleska komisiono, gravas pripensi la edukan dimension de nia agado. Pli konkrete, mi esperis malkovri novajn ilojn, kiujn oni povu adapti kaj uzi por niaj celoj, kaj prezenti mem la sperton de TEJO al la aliaj. Mi volis ankaŭ profiti okazon gravan el la ekster-rilata flanko.

TT: Kion do vi prezentis dum la foiro?

MR: Dum la foiro mi prezentis edukan ilon, do mi povis gvidi unu-horan sesion, kiun partoprenis 17 homoj. Mi decidis proponi cerboŝtormon pri lingvaj bariloj kaj lingva diskriminacio, petante du grupojn diskuteti pri la du temoj kaj pretigi afiŝojn. Mi poste okazigis “aligatorejon”, sed en kiu oni rajtis paroli nek sian denaskan lingvon nek la anglan. Mi pensis ke tio povus esti ekzerco por pripensi lingvajn barilojn dum internacia junulara agado, kaj ilo uzebla en internaciaj grupoj kiel interkona ludo kaj por prezenti la lingvan diversecon. Krom tio, mi montris kelkajn ekzemplerojn de Kontakto kaj de E-Elektronike, plus kelkajn aliajn informilojn kaj varbilojn.

TT: Kiujn reagojn vi ricevis?

MR: Rilate al mia programero, ĉe ĝia fino mi estis tre malkontenta. Fakte estis malmultege da tempo por enkonduki la temon kaj por diskuti, kaj mi pensas ke pro tio la plejmulto de la partoprenantoj ne kaptis la sencon de mia prezento. Ekzemple iu eĉ komentis: “Jes, la aligatorejo estis amuza ludo, sed ĝi ne helpas solvi lingvajn problemojn en internacia agado, kaj, kion mi pensis dum ĝi, estas, ke por interkompreniĝi estintus pli facile paroli angle”. Tamen, mi ankaŭ rimarkis ke, kvankam ili preskaŭ ne ricevis ajnan startigon de mi, la du diskutgrupoj ekigis interesajn diskutojn pri la lingva problemo. La partoprenantoj estis ĝenerale homoj kun multaj spertoj tiurilate, ĉar ili multe vojaĝis kaj agis internacie. Kelkaj el ili starigis debaton ankaŭ el politika kaj ekonomia vidpunktoj, kaj kvazaŭ ne volis halti... Do, verŝajne ne estis kompleta fiasko.

TT: Mi bedaŭras, ke la rezulto de via prezentado ne estis tio, kio ĝojigus nin...

MR: Post mia sesio mi havis babiladon kun la “kritika amiko”, brita spertulo pri edukado. Liaj komentoj estis sufiĉe pozitivaj. Li ĉefe donis al mi kelkajn konsilojn, kiel konduti dum publika parolo. Mi evidente ne elstaras pri tio, sed pli kaj pli pliboniĝas. Ekzemple li diris ke mi povintus pli efike “merkatadi” mian ilon, ne zorgante pri tio, ke ne estas tempo por bone klarigi, aŭ ke mi antaŭe neniam uzis ĝin ekster Esperantujo, ktp. Sed simple ŝajnigante ke mi estas montranta ion mojosan al la aliaj, kaj donante al ili nemaltrafindan okazon por lerni pri ĝi, k.s. Li ankaŭ substrekis ke en unu-hora sesio estas tre malfacile prezenti ion, ĉar oni ne havas eblon adaptiĝi al la publiko, ŝanĝi programon, k.s., sed, ke tio, kion mi traktis, estis interesa temo por trakti dum seminario aŭ dum junulara interŝanĝo, kaj li instigis min prilabori ĝin por estontaj uzoj.

TT: Ni parolis pri via prezentado kaj pri la reagoj pri ĝi. Sed kiaj estis la reagoj ĝenerale al Esperanto – ne depende de via prezentado?

MR: Mi preskaŭ ne parolis pri Esperanto, sed diversaj homoj siainiciate venis serĉi min por peti informojn. Multaj diris ke ili ĉiam simpatiis al la ideo de la lingvo internacia, sed ne multon konis. Kelkaj ŝajne ekhavis malbonan impreson de io, kaj timis trovi tre fermitan aŭ fanatikan medion. Sed aliaj nomis al mi konatulojn esperantistojn, kun kiuj ili jam plezure kunlaboris, aŭ ĉiukaze diris ke ili volonte kunlaboros kun E-organizaĵoj. Alia interesaĵo estas la “sukceso” de la revuo Kontakto, kiu multe plaĉis al ĉiuj... Iuj demandis ĉu mi ne havas version en la angla por donaci al ili, kaj aliaj petis ekzempleron, kvankam ili ne povis kompreni la artikolojn. Ŝajne ili estis altiritaj de la temoj, aktualaj kaj internaciaj, ekzemple knabo el Cisjordanio rekonis el la bildoj artikolon pri bierejo en sia lando, kaj multe miris pri tio. Mi donis al li ekzempleron: eble li eklernos la lingvon nur por kompreni kion oni diras pri lia lando!

TT: Ĉu la foiro okazos denove?

Jes, venontjare ĝi okazos en Varsovio. Miaopinie estos ege grave denove partopreni, ĉi-foje pli preparitaj kaj pli multnombraj. Do mi esperas, ke pola E-junularo notos tion en sia agendo.

TT: Do, ni kaptu la ŝancon! Manuela, dankon por la intervjuo!

MR: Dankon al vi.