Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Vivi kune: ŝanĝi disdividitan pasintecon en komunan estontecon

-

Konferenco de UNITED en Makedonio (Klara Ertl)

Fine de oktobro mi vojaĝis al Makedonio por reprezenti TEJOn ĉe la aŭtuna konferenco de UNITED (la nomo angle signifas “unuiĝintaj”). UNITED estas Eŭropa reto kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kiu ankaŭ subtenas rifuĝintojn. Ĝi estas grandega, kun pli ol 550 partneraj organizoj en 48 landoj, kaj havas du oficejojn, en Amsterdamo kaj Budapeŝto. Inter la agadoj de UNITED estas ĉiujaraj kampanjoj – semajno kontraŭ rasismo, tago de la rifuĝinto, tago kontraŭ faŝismo kaj antisemitismo – vaste privarbitaj, al kiuj ĉiu organizo aŭ homo povas iniciati partoprenon; konstante ĝisdatigata listo de homoj, kiuj mortis pro la enmigrinto-politikoj de la “fortikaĵo Eŭropo”, ekde la 90aj jaroj; kaj dufoje jare, konferencoj al kiuj partoprenas kelkaj de ĝiaj partneraj organizoj. TEJO jam de pluraj jaroj sendas delegitojn al tiaj konferencoj; kiel nova komisiito pri UNITED, ĉi-jare mi havis la bonŝancon, partopreni unuafoje. La konferenco okazis dum kvin tagoj en suda Makedonio, en hotelo en Struga, urbeto apud la belega lago Ohrid, kaj proksime al la pli fama samnoma urbo.

Partoprenis okdeko da homoj el diversaj landoj (inkluzive de Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj eĉ Kirgizio), plejparte junuloj. Kvankam la kunvenigo de junaj aktivistoj kun komunaj celoj el disegaj landoj de Eŭropo estas jam bona celo en si mem, ĉiu konferenco ankaŭ havas temon, pri kiu la partoprenantoj diskutas kaj fine preparas rekomendojn. La temo ĉi-foje estis, laŭ sia bela nomo, “Vivi kune: ŝanĝi disdividitan pasintecon en komunan estontecon” – en klara lingvo, temis pri kiel solvi konfliktojn (etnajn, religiajn, kulturajn) kiuj pluekzistas post la fino de milito en iu komunumo. Tial pluraj partoprenantoj reprezentis organizojn kiuj iel okupiĝis pri konfliktsolvado; sed ankaŭ kiuj helpis rifuĝintojn, multkulture kaj pace aktivadis kaj edukadis, aŭ faris alispecan junularan agadon, kiel TEJO. Ni plejparte parolis angle, krom kiam formiĝis etaj grupoj de samlingvanoj.

Ni pasigis ĉiun tagon kun diversaj labor- kaj diskutgrupoj, prezentadoj kaj plenaj sesioj. Ĉi-lastaj estis kunvenoj de ĉiuj partoprenantoj, dum kiuj oni prezentis la tagan programon aŭ pridiskutis ĝiajn rezultojn, klarigis pri gravaj agadoj de UNITED kaj diversaj organizoj, aŭ instigis al individuaj kontribuoj. Sed estis ankaŭ libera tempo kaj amuziĝo: ni ekskursis al Ohrid, vizitis tradician restoracion, kaj diversaj programeroj memorigis min ege pri Esperantaj junularaj aranĝoj. Ekzemple, dum la unua vespero estis interkonaj ludoj, kaj dum la lasta estis malferma scenejo; vespere ni kelkfoje dancadis, kun muziko sufiĉe multkultura laŭ la petoj de la partoprenantaro; simile al movada foiro, kulturlingva festivalo aŭ trinkomanĝa nokto, la unuan tagon ni povis fari prezentan budon por niaj organizoj, kaj tablo estis riĉe kovrita per ĉieaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, akompanataj de siaj flagoj. (Ĉar mi ne reprezentis landon, sed Esperantujo ankaŭ ne havas propran manĝaĵon, mi devis kombini Esperantan flagon kun nederlandaj manĝaĵoj...) En la adiaŭa vespero, ni povis skribi personajn mesaĝojn sur koloraj paperoj algluitaj al ĉies dorso: kutimo kiun mi antaŭe renkontis en IJS. La sola afero kiu mankis, estis la Bambo! Oni jam diris al mi antaŭe, ke UNITED-konferencoj ege similas al Esperanto-aranĝoj, kaj ke la sinteno de la homoj similas al tiu de Esperantistoj; mia sperto nur konfirmis tion. Estas grave ke TEJO reprezentiĝu ĉe UNITED, ĉar la celoj kaj idealoj de tiuj junuloj ege similas al la niaj, ili nur plejparte scias nenion pri Esperanto. Mi ĝojis ke mi povas ŝanĝi tion per mia ĉeesto.

Nun pli detale pri la tagordo: La unuan tagon ni aŭskultis prezentadojn pri la situacio en Bosnio kaj en Makedonio, kaj pri tio, kiel historiaj fontoj kaj lernolibroj malneŭtralas kaj misformas la realon. Poste ni diskutis en grupetoj pri la “danĝero de vortoj” – pri malamkrimoj, diskriminacio, kaj estiĝis fervora diskuto pri politika korekteco, kiu poste pludaŭris en la pleno inter la tuta partoprenantaro. Ne mankis iom da provokado kaj ofendiĝo; sed sen disputoj inter la tre diversfonaj junuloj, ĉu estintus fruktodona konferenco? Vespere, antaŭ la trinkomanĝa nokto, ni sidis en alternaj triopoj kaj havis entute 8 minutojn por prezenti nian organizon, antaŭ ol rekomenci kun nova triopo. La kialo de la ekzerco estis, ke en la vera vivo oni kutime ankaŭ havas malmulte da tempo por tio.

La duan tagon ni povis elekti inter diversaj diskutgrupoj. Mi elektis tiun, kie oni priparolis diversajn vidpunktojn de landoj pri historio, specife pri la Dua Mondmilito, kaj kiel nacia edukado prezentas al lernejanoj tiujn vidpunktojn. Estis interese, kiom diversaj estas la versioj de la realo kiujn ĉiu lernis en la lernejo, kaj ni konkludis ke ĉiu lando ŝatas prezenti sin kiel unusolan heroon aŭ viktimon, kaj ke gravas lerni pri individuaj rakontoj por kompreni la veran kaosecon kaj malsimplecon de milito. Simile, posttagmeze ni povis elekti inter laborgrupoj pri diversaj “iloj por konfliktsolvado” (organizado de eventoj, uzado de publikaj spacoj, retaj kampanjoj ktp). Mi partoprenis tiun, kie Bálint de la hungara oficejo de UNITED klarigis pri tiel nomataj “dilemo-agadoj”: Tipo de agado pli specifa ol simpla publika protesto, kiu estas tre zorge preparita tiel, ke ĝi ricevas multan atenton, kaj ke kiel ajn reagas la aŭtoritatoj, la popola opinio ĉiukaze reagos favore al via pozicio. Poste en la pleno, prezentiĝis la kampanjoj de UNITED, kaj kelkaj partoprenantoj prezentis personajn rakontojn. Temis pri spertoj de rasismo, milito, minoritata subpremado, do ĉiuj estis tre emociitaj. Vespere la partoprenantoj povis proponi “politikajn kafejojn” por pridiskuti iun temon; mi proponis kafejon pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, sed malfacilis trovi interesatojn – multaj jam estis lacaj kaj iris al sia ĉambro, aŭ devis prepari ion por la sekvonta tago. Eble mi ankaŭ malbone varbis. Feliĉe, iu tamen interesiĝis kaj mi longe diskutis kun li. Li impresite diris al mi ke li multe lernis kaj estis kiel revelacio. Iun tagon antaŭ la pleno, mi ankaŭ donis al la tuta partoprenantaro kvinminutan fulmkurson de Esperanto, laŭ rekta metodo; tion mi neniam antaŭe faris, sed mi pensas ke sukcesis.

La trian tagon ni pli konkrete diskutis en grupoj kun la celo fari rekomendojn. La temoj de la grupoj estis diversaj aspektoj de la vojo al konfliktsolvado: esplorado, ekhavi gravajn kontaktojn, edukado, konvinkado de la publiko, kaj justico. Mi elektis pridiskuti edukadon, kaj poste pli specife formalan edukadon. La diskuto strukturiĝis laŭ specifaj metodoj de la organizantoj. Ekde la posttagmezo estis malpli serioza programo – tiam ni faris belegan ekskurson al Ohrid, manĝis en restoracio, kaj vespere mi sidis kun kelkaj aliaj ĉe la fajro, ni tre malserioze diskutis kaj ridis dum horoj. Tion faciligis la tiunokta ŝanĝo al la vintra horo, kiu donis al ni ekskuzon enlitiĝi pli malfrue.

Finfine la lastan tagon ni pludiskutis kaj finskribis niajn rekomendojn – en mia kazo pri tio, kiel uzi formalan edukadon cele al konfliktsolvado. Iel restis nur du el ni por pridiskuti tion, sed ni faris kion ni povis kaj prezentis niajn ideojn sur granda papero, kiun ni vespere strukture kopiis en komputilo, ĉar la raportisto trovis nian paperon tro kaosa. Sed ankaŭ iom tro kaosa estis la metodo, laŭ kiu la grupoj dum la pleno prezentis siajn rezultojn unu al la alia.

Posttagmeze kelkaj kuraĝuloj naĝetis en la belega lago Ohrid, kiu estis tuj ekster la hotelo, kaj sekvis diskutgrupoj pri la kampanjoj de UNITED. Mi partoprenis tiun pri la tuj sekvonta kampanjo pri homrajtaj herooj, ĉar mi volis ke TEJO partoprenu en ĝi kaj do bezonis informiĝi. La finon mi maltrafis, ĉar oni vokis min por misio. Matene iu jam venis al mi por demandi, ĉu mi bonvolus kunveni al la ekspozicio pri Anne Frank, kiu ĝuste tiun tagon komenciĝis en Struga. Ĝi estas vojaĝanta ekspozicio de la Amsterdama Anne-Frank-domo. Evidente la temo rilatas al la laboro de UNITED, do estis grave ke ni montru nin tie, krome estis ĉeestanta la nederlanda ambasadoro; sed bedaŭrinde la organizantoj ne sciis antaŭe pri tiu bonŝanca samtempeco, kaj do ne kunkalkulis ĝin en la programo. Pro tio nur eta delegitaro mallonge iris tien, dum la aliaj partoprenantoj sekvis la normalan programon. Mi do kunvenis, kaj ĉe la ekspozicio ni prezentis nin al la ambasadoro, kiu tre ĝojis pri la neatendita vizito, kaj pri tio ke kelkaj el ni eĉ parolas lian lingvon. Ni afable staris ĉirkaŭen dum lokaj lernejanoj prezentadis en la makedona, albana kaj angla. Ĉeestis ankaŭ granda grupo da judaj vizitantoj el Israelo. Ekvidinte mian sakon de la ĉi-jara UK, unu el ili surprizite demandis min en la angla: “Ĉu vi ankoraŭ faras Esperanto-renkontiĝojn?” Li kortuŝe ĝojis malkovri, ke Esperanto fakte ankoraŭ ekzistas.

Kiam ni revenis al la hotelo post nia mallonga vizito, la aliaj partoprenantoj troviĝis meze de emocia individua komentado kaj dankado en pleno. Bálint devis interrompi tion por anonci, ke baldaŭ venos la nederlanda ambasadoro, kiu tiom ĝojis renkonti nin ke li spontane decidis viziti la konferencon por saluti ĉiujn. Post ĉ. 20 minutoj oni petis respektan silenton kaj li eniris la ĉambron, bonvenigate per ĉies aplaŭdo. Li faris etan inspiran paroladon pri tio kiom ĝoja li estas kaj kiom gravas ke ni estas tie kaj faras, kion ni faras, adiaŭis en neformala nederlanda maniero kaj foriris al siaj farendaĵoj.

Vespere ni havis malferman scenejon, kie ni fakte ne havis multege da kontribuoj, do feliĉe mi havis sufiĉe da tempo por prezenti kion mi preparis: Mi kantis “Undoing World”, kanton pri rifuĝintoj de la muzikgrupo The Klezmatics, kaj poste ĝian Esperantan tradukon “Disfala mond’”, kiun mia patro faris. Kaj la anglan kaj Esperantan versiojn mi distribuis surpapere, por ke homoj povu sekvi. Ne nur ili kunkantis, ili ankaŭ helpis min rememori la Esperantan tekston, kiun mi nur ĵus parkerigis kaj do mi plurfoje forgesis la tekston. Amuza kaj neatendita okazo ekzercigi ilin! Poste mi prezentis la longan, belegan, admirindegan Pasporto-poemon de Antoine Cassar en ĝia angla versio, kiun mi estas tradukanta al Esperanto. Ĝi temas, se mi devus resumi, pri absurdaĵoj kiujn devas suferi enmigrintoj, pri senlandlimeco kaj amo al la homaro. Tio estis tre bona ideo, ĉar mi ricevis staran aplaŭdon kaj pluraj homoj gratulis kaj dankis min. Laŭ mi tiu poemo ĝuste trafis la komunajn idealojn de la jam kunkreskiĝinta partoprenantaro, kaj tiel kortuŝis ĉiun unuope. Post la adiaŭa ludo kun la koloraj paperoj kaj nokta dancado, ni komencis laciĝi kaj je la dua, tria matene ni adiaŭis, ĉar kelkaj (inkluzive de mi) devis foriri jam frumatene. Unu partoprenanto faris al mi longan, emocian deklaron pri kiom inspira mi estas kaj kiom multe mojosas Esperanto. Nu, ŝi estis laca kaj verŝajne iom ebria, sed tamen kiu Esperantisto ne ŝatus aŭdi tion?

Konklude, tiu konferenco estis tre bela sperto. Por multaj ĝi estis emocia, ne nur pozitive, sed por kelkaj ankaŭ dolorige; homoj malkonsentis pri tiklaj temoj, kaj montriĝis klare la vastaj diferencoj de privilegio, kiujn ni havis en nia ĉiutaga vivo. Kelkaj neniam spertis diskriminacion, aliaj spertis ĝin ĉiutage. Evidente diskutoj ne povis iri tute glate, sed kiel iu rimarkigis, tio estis fakte tre bona okazo kiun la konferenco donis al ni. Por aktivisto pli bonas konfronti tiajn spertojn, ol eviti ilin. Mi ĝojis pri tio, ke ĉiuj reiras hejmen sciante pri TEJO kaj Esperanto, kvankam komence ili plejparte sciis nenion pri tio, kaj ke multaj eĉ impresiĝis kaj ekinteresiĝis. Estis multe da ŝatindaj homoj, kaj kun kelkaj mi esperas gardi amikan kontakton. La sekvonta konferenco okazos en printempo en Prago. Mi antaŭĝojas, kaj eble sekvontfoje mi povos enkonduki la Bambon!