Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Grupo de Duolinganoj en Bonaero (Adrián Alejandro)

En Bonaero, Argentino, la 20-an de majo okazis rekontiĝo de Duolinganoj kaj Esperanto-lernantoj el aliaj retejoj.

Antaŭ la aranĝo, la bonaeraj esperantistoj Jorge Cabrera kaj Pablo León zorgis pri la varbado. Ili unue kreis malferman grupon en Facebook por proponi al la komencantoj interkonatiĝon inter si kaj kun spertaj esperantistoj. Due, Jorge kaj Pablo sendis ĝeneralan diskonigon en Duolingo kaj Amikumu. Post ĉirkaŭ monato, ili kreis eventon en Facebook por promocii kaj diskonigi la renkontiĝon, prezentante la ideon de ateliero por lerniga apogo al la homoj, kiuj lernas Esperanton per interretaj rimedoj.

Rezulte de la varbado, la 20-an de majo renkontiĝis 12 homoj, inter kiuj 2 el Venezuelo kaj 1 el Japanujo. Kelkaj el la partoprenantoj povis paroli Esperanton unuafoje. Estis ĝenerala sinprezento de la ĉeestantoj kaj diskuto pri la aktivaĵoj de la estontaj renkontiĝoj kiel helplecionoj, ludoj, kunlegado de libroj ktp.

La 3-an de junio oni denove renkontiĝis, ĉi-foje en la hejmo de Silvia Rottenberg kaj la nombro de la partoprenantoj estis la sama, kvankam mankis iu el la ĉeestintoj de la antaŭa renkontiĝo. Interalie, oni profitis de Amikumu por kapti plian esperantiston por la renkontiĝo. Adrián Alejandro instruis landonomojn en Esperanto kaj poste oni ludis Kranion* en Esperanto.

La tria renkontiĝo okazis la 17-an de junio en manĝejo. Partoprenis 10 homoj. Unue ni kune legis en du grupoj la unuan ĉapitron de “La Verda Koro” de Julio Baghy kaj poste Adrián donis alian helpan lecionon pri la akuzativo. Dum la leciono, iu preterpasanto demandis al Silvia, pri kio temas, kaj ŝi profitis por informi lin pri Esperanto kaj pri Duolingo. Post la leciono ĉiu solvis la ekzercojn pri la akuzativo.

Bela grupo formiĝis. En ĝi estas esperantistoj kaj interesiĝantoj pri la lingvo, homoj de diversaj aĝoj kunligitaj pro Esperanto. Espereble la grupo daŭros kaj helpos siajn membrojn (kaj ankaŭ la estontajn) pli enmovadiĝi kaj plivastigi siajn konojn de la verda lingvo.

*Kranio estas ludo, kiu permesas praktiki diversajn lertojn (modladon, marietumadon, respondadon de demandoj, desegnadon, kantadon ktp.). Oni ludas en teamoj, kaj la celo estas alveni kiel unua al la fino de la tabulo. Por atingi tiun celon, ĉiu teamo devas solvi defiojn por moviĝi antaŭen sur la tabulo.

La ludo estas elŝutebla ĉi tie: http://esperanto-es.weebly.com/kranio.html