Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 3a Soren — ĉi-foje ĉemare (Nepo Nguyen)

SOREN (mallongigo de Somera Renkontiĝo) estas ĉiujara aranĝo organizita fare de la vjetnama junularo. Ĉi-jare okazis la 2an kaj 3an de majo en Do Son plaĝo — Hajfongo-urbo, kie troviĝas belaj pejzaĝoj kaj bongustaj marfruktoj, kun la ĉeftemo “Al Maro”.

Ĉar en la pasintaj jaroj la aranĝo okazis en montaraj regionoj, ĝi donis al la ĉeestantoj malsamajn sentojn kaj etoson. SOREN-3 ankoraŭ ne sukcesis allogi multajn esperantistojn enlandajn kaj eksterlandajn kiel antaŭe (nur 14 ĉeestantoj el 3 landoj, t.e Japanio, Francio kaj Vjetnamio) pro la vjetnama longa feriado, sed ĝi sukcese iĝis bela kaj interesa memoraĵo por ĉiuj ĉeestantoj.

La 2-an de majo je la 7-a horo, ni ĉiuj kolektiĝis ĉe Vjetnama Nacia Universitato por ekvojaĝi al la renkontiĝejo per aŭtobuso. Ni povis ludi ĉiujn gajajn ludojn kiuj mallongigis la cent-okdek-kilometran vojon.

En la posttagmezo, ni vizitis la ripozejon Hon Daŭ kaj ĝuis naĝadon ĉe la plaĝo Do Son. Se Hanojo estis tiom varma kaj veturilplena, Do Son montris sin malvarmeta kaj trankvila. Naĝado ĉiam estas la plej bona kaj komforta metodo helpanta al ni forgesi la someran varmecon. La ludemeco de junaj geesperantistoj ŝajne ĝojigas kaj beligas la plaĝon.

Kiel ofte, la vespera programo estis la plej interesa kaj grava en Soren. Ni kunkantis, kundancis, kunludis, kunridetis, kunmanĝis, kun trinkis kaj kun-nedormis. Ĝi estis tiel neforgesebla momento, ke ni ege sopiras unu la alian kaj ĉi tiun momenton vidante la fotojn.

La dua tago de Soren estis plenigita de biciklado kaj naĝado. Post vizito al la vilao de la reĝo Bao Dai kiu estis la lasta feŭdestro de Vjetnamio, ni ĉirkaŭbiciklis laŭ la maro kaj ĝuis naĝadon antaŭ ol adiaŭi tiun ĉi belan kaj trankvilan urbon.

Ĉiuj belaj momentoj finfine havas adiaŭo-momenton kaj ni ĉiuj devas reveni al la normala mondo, kie ni denove okupatas pro laboro, studo ktp., ĝisante Esperantujon — la mondon kie troviĝas nur juneco kaj ridetoj.

Ĝis la venonta Soren!