Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nia Esperanto-budo ĉe la 25-a Ekonomia Forumo en Krynica-Zdrój

(Mariusz Hebdzyński)

Granda mondo en eta urbo

Krynica-Zdrój, malgranda sed fama apudmontara kuracurbeto sude en Pollando, ĉiujare dum tri septembraj tagoj fariĝas la loko de la granda Ekonomia Forumo, nomata ankaŭ “orienteŭropa Davos”, gastiganta multajn internaciajn eminentulojn, i. a. politikistojn, entreprenistojn kaj aktivulojn de registaraj organizoj. Se oni eniras en unu el la kongresaj konstruaĵoj, oni preterpasas diversajn grandiozajn reklamajn standojn: de la Lubuŝa Provinco (unu el la 16 provincoj de Pollando), de la firmao KGHM (la plej granda produktanto de arĝento en la mondo), de Lufthansa, de la Agentejo de Agrara Merkato, kaj fine... de Eŭropa Esperanto-Unio!

Jes, jam la dekan fojon en tia prestiĝa najbareco ni, esperantistoj, gastis en la Forumo, ĝuante specialan ŝancon prezentiĝi kiel ununura eksterregistara organizo. Tiun honoran lokon ni gajnis per bonkoraj rilatoj kun la ĉefino de la Centro de Interkultura Edukado en la apuda urbo Nowy Sącz, nia samideanino s-ino Halina Komar, kiu ĉi-jare disponis pri 10 specialaj invitoj por esperantistoj.

Mi, kiel sendito de Pola Esperanto-Junularo, aktive partoprenis en la funkciado de la stando de Eŭropa Esperanto-Unio, organizita de Peter Baláž apogata de kunlaborantoj de lia konata per- kaj poresperanta slovaka firmao E@I. La strategio estis jena: sloganoj povas forflugi de la kapo, do ni havu ilin skribitaj - surpapere aŭ sur ia peco de plasto. Kaj ni disdonegu ĉion for.

“Ĉio grava en la mondo devas iam iĝi plast’”

Tiel kantas La Perdita Generacio kaj en iliaj vortoj estas multe da vero. Ĉiuj homoj ŝategas ja ricevi ion senpage - ion koloran, amuzan, utilan – ian ajn akcesoraĵon. Pro tiu observo la stando abundis je tutaj faskoj da skribiloj, manplenoj da buntaj ŝildetoj, stakoj da glumarkoj, amasoj da sakoj... do je ĉiuj esperantaĵoj, pri kiuj vi povas revi. Jes, ni eluzis ja ankaŭ la plej malaltajn homajn instinktojn. Eĉ se oni estas estro de internacia korporacio enspezanta (espereble ne ŝtelanta) milionojn da eŭroj, oni unuavice ne bezonos aŭdi pri kvalitoj de la Lingvo Internacia, sed simple ekhavi skribilon. Se oni ĝin ne ricevos, oni ŝtelos de iu ajn foruma budo. Sed niaj skribiloj kun la surskribo “Esperanto?” estas kiel Trojaj ĉevaloj. Prenitaj hejmen, ili montriĝas portiloj de la granda ideo. Almenaŭ tiel ni esperas, ĉar ni estas esperantistoj.

Lingva politiko en Eŭropo misfunkcias

Uzante tiajn rimedojn, ni plenumas unu el niaj nuntempaj roloj – atentigi homojn, kaj ĉi-okaze precipe eŭropanojn, ke la integriĝo inter la landoj de Eŭropa Unio daŭre ne estas tia, kian ni dezirus. Ekzistas ja komunaj flago, himno, valuto kaj la sama kontinento, sur kiu ni kune loĝas. Ĉe ni en Pollando oni ofte emas fieri ankaŭ pri tio, ke ni estas eŭropuniaj civitanoj. Sed revoj pri unuiĝo de eŭropuniaj ŝtatoj en unu federacion estos vanaj, se ni ne trovos medion, kiu donos al ni senton de samrajteco kaj egaleco – nome komunan lingvon. Ni prenu bonan ekzemplon de grandaj kaj fortaj federacioj: Usono kaj Rusio. Tie estas certa la afero, ke alaskano komprenos teksasanon samkiel moskvano komprenos kamĉatkanon. Ĉu la ŝtategoj povus entute funkcii, se homoj de unua flanko de grandega teritorio ne povus vojaĝi al la dua sen maltrankviliĝi pri problemoj en komunikado, ĉar oni ĉiam troviĝas inter “niuloj”? Aŭ sen komunaj televido, gazetaro?

La manko de bona solvo de lingvaj problemoj triste evidentiĝis dum la Forumo. Se vi apartenas al la grupo kredanta, ke en la tuta mondo homoj plej facile interkompreniĝas en la angla, venu al Krynica-Zdrój kaj vidu la malon. Verŝajne pro tio, ke Pollando estas ĉirkaŭata de aliaj ekssocialismaj landoj, la plej internacia lingvo ŝajnis esti la rusa – unu el la tri oficialaj lingvoj de la forumo. Uzante tiun lingvon ni alparolis kazaĥojn, litovojn, ukrainojn, belorusojn... (aliaj internaciaj gastoj foje pli bone komprenis la polan ol la anglan). Cetere, dum pompa malferma debato inter la geprezidentoj de Pollando, Makedonio kaj Kroatio, nur la prezidentino de Kroatio kapablis paroli la anglan, kaj eĉ dum ŝia parolado almenaŭ duono de la publiko bezonis uzi kapaŭskultilojn kun traduko. Pro manko de unu komuna lingvo, la debato fariĝis apenaŭ pli ol interŝanĝo de monologoj.

Ideo por ĉiuj

La malfacilaĵoj pri interkomunikiĝo des pli igis nin daŭrigi nian klerigan agadon. Feliĉe, al la stando venadis ankaŭ tiuj, kiuj ne pritraktis nin kiel skribil-donacantojn, sed vere volis ekscii pri la lingvo. Kelkajn ni sukcesis pozitive surprizi – ekzemple nia amiko de Luksemburgo ricevis la popularan Esperantan lernolibron de Stano Marĉek en la minoritata luksemburga lingvo. Same feliĉaj povis esti tiuj, kiuj eĉ ne havis imagon, kio estas Esperanto “ĉar ili ne estas de Pollando” – al ili estis donacitaj senpage DVD-j kun la filmo “Esperanto estas...”. Pro tio, ke la stando estis apogata de la firmao E@I, ni povis montri al homoj, ke modernaj esperantistoj okupiĝas ne nur pri la Lingvo Internacia, sed ankaŭ ĝenerale pri popularigado de lingva edukado – ĉu per la retpaĝo slovake.eu, instruanta pri la slovaka, ĉu per la retejo lingvo.info, informanta pri lingva diverseco en Eŭropo. Tiumaniere ni volis montri, ke Esperanto ne estas celo per si mem, sed ilo por strebi al plejeble egalnivela kaj facila kompreniĝo inter homoj.

Ĉi-jare pli pompe

La agado en la Forumo havas jam longan tradicion. Mi partoprenis la Forumon la unuan fojon, sed la esperantista ĉeesto festas jam sian 10-an datrevenon. Por substreki tiun etan jubileon kaj samtempe montriĝi ĉe la plej granda publiko, estis uzitaj koloro, sono kaj gusto. Dum la lasta foruma vespero en unu el la belegaj salonoj prezentiĝis la loka junulara muzikgrupo de Nowy Sącz, en Esperantujo konata kiel Junaj Voĉoj. Se vi eble memoras, ili havis ĉi-jare netakseblan okazon kanti dum la Universala Kongreso en Lille, diskonigante polajn kantojn kaj popolajn vestaĵojn. Post la plezura koncerto ĉiuj gastoj povis gustumi belegan, kompreneble verdan, 5-pecan torton kun ŝildo de la 10-a datreveno kaj verda stelo. Tiuj, kiuj venis aŭskulti Junajn Voĉojn, ne povis esti elrevigitaj.

Rikoltu, kion vi semis

Malgraŭ ke oni ne povas senpere ekscii la efikecon de nia fervora reklamado, kelkaj rezultoj de ĝi estis tuj mezureblaj. Nia organizo, Pola Esperanto-Junularo, ekhavis valoregajn kontaktojn kun junaj aktivuloj de aliaj organizoj. Ekzemple, ni ricevis inviton por unu reprezentanto de nia organizo al la konferenco TEDx en Varsovio (kurtaj, inspiraj paroloj pri transdonindaj ideoj). Mi menciu, ke simila parolo de la fama brita Esperanto-instruisto Tim Morley pri instruado de Esperanto en bazlernejoj iĝis tre fama en la interreto, kolektante ĝis nun pli ol 100 000 elvokojn kaj 1 400 ekŝatojn. Krome, dank’ al ofertoj gajnitaj dum la Forumo, ni sendos unu koleg(in)on al lingvistika konferenco en unu el la privataj altlernejoj kaj havos ŝancon okazigi ekspozicion pri Esperanto ene de la Palaco de Kulturo en Varsovio, unu el la plej rekoneblaj konstruaĵoj en Pollando (oktobre la ekspozicio okazas en Krakovo – mi donis al ĝi mian propran moneron de 3 steloj). Ĉar en la venonta jaro 2016 ĉe ni okazos ja ankaŭ la 72-a Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo, ni ne nur iomete antaŭlacas pro la laborego nin ankoraŭ atendanta, sed certe ni ankaŭ antaŭĝuas la venontan tempon. Ek al efika laboro por Esperanto!