Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eĉ kiam ĉiuj divenis el diversaj landoj

Raporto pri la 35-a Komuna Seminario

SEŜIMO Masaja

Spite ke kelke de surlokaj komitatanoj por Komuna Seminario(“KS”) mankis ni atengis sukceson plu ol ni antaŭvidis kiam ni dezignis bazon de la evento. Partorenantoj nombris 34 inkluzive de moralaj aliĝintoj kaj ili estis el Japanujo, Ĉinujo, Vjetnamujo, Koreujo kaj Barato. La seminaria temo estis “kompreneti najbaran kulturon”.

Por ke realigu la temon, ni preparis abundan progremeron en rilato kun kulturo de nia lando. En la unua tago ni komencis sinprezenti kaj tial povis rakonti unu la alian bone kaptinte kiel interesaj ĉiuj ĉeestintoj estis. Ekzemple ni havis samĉambranon, kiu vizitis en Saĥaleno, Litovion aŭ sperta ludisto por pico-turnado k.t.p..

En la dua tago junaj vojaĝantoj ekveturis al Kioto, la plej historika urbo de Japanujo, por ke spertu kulturon de nia lando. Kiel animisma flanko, ili promenadis en Fuŝimi Inari la japanmanier-animisma sanktejego kaj el kadro de budismo ili trapasis enon de la templego Kijomizu rigardinte kiel japananoj preĝis tie kaj kiel ilia ĉiutaga vivo estas. Krom la klasika kaj religia loko oni povis sperti knedi tradician dolĉaĵon en kuirejo en japan-klasikforma domo kun vendejo de japanstila dolĉaĵo.

En tiu nokto abundis je muzikaj programeroj kaj partoprenantoj ĝuis manĝi manĝaĵon el Okinavo, la suda insulprefekturo aŭskultinte diversstilan muzikon: konton de Bob Dylan en Esperanto, lokan rock-grupon, kiu uzas Esperanton, la memkomponintan kanton kun esperanta teksto, kiun studentino de kolegio de muziko tradukis, la latinamerikan per klasika gitaro kaj la okinavan tradician.

En la lasta tago la tranaktintoj partoprenis en diskutado kaj kunmetado de radio. En diskutado oni priparolis ĉefe kulturon de sian naskiĝlando kaj poste E-agado en siaj landoj. En fino oni diskutis pri KS mam kaj nunaj kaj “venontaj” organizantoj lernis profunde kion KS-gastoj precipe deziris por KS. En kadro de radio-kunmetado teĥnologia studento el Kioto Universitato gvidis la programeron kaj li kreis klopode bezonitajn radio-meĥanikajn vortojn, kiuj ne troviĝas en ĝisnuna Esperanto por lernigi partoprenantojn scipovi fari radion. Pro lia klopodado la teĥnologiaj lernantetoj ĝuis lian radio-kurson.

Kvankam niaj laboristoj ne ĉeestis en KS kiel mi antaŭskribis komence kaj klarigo pri kulturaĵoj ankis dum la ekskurso, ni kredas, ke partoprenantoj sperte komprenetis diversecon de kulturo.

En ĉi-jaro oni trovis seriozigontan interkulturan kolizon, precipe en Eŭropo en rilato kun enfluo de rifuĝintoj el Sirio. Sendute tio estas ne nur kultura, sed politika kaj religia. Tamen, dume el tria okulo en Azio ŝajnas, ke homaro forgesas iom kaj iom, kio homeco estas.

kulturo ludos grandan rolon por ke rememoru kiel ni estas, kio homo estas laŭ mia kredo: tiuj, kiuj kompreneti alian kulturon povus iĝi kvazaŭ ŝipeto sur senluma maro al lumturo. Eĉ kiam ni estus en abiso, ni ne devas forigi alian pro diverseco.

Tial ni forte esperas, ke tiu KS helpos la kulturspertintojn kompari alilandon kaj sian hejmlandon el diversa vidpunkto aplikante scion kaj sperton en Japanujo, ĉar kune ni povis ridis en KS, eĉ kiam ĉiuj divenis el diversaj landoj...

[FORIGITA!: 4%20foto﹍html﹍99bbe9bc923e8f21.jpg]

[FORIGITA!: 4%20foto﹍html﹍6c7459692c756b.jpg]