Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

En la lando de la kuloj — Kronikoj de IJS 2013

Dum mia dua jaro kiel estrarano de IEJ (Itala Esperantista Junularo) mi finfine decidis partopreni eksterlandan aranĝon. La elekto estis eĉ tro facila, ĉar mia Esperanto multe ŝuldas al Hungario (kies loĝantoj fakte estis la unuaj eksterlandanoj kiujn mi ekkonis dum mia unua aranĝo kaj kiuj emigis min eklerni la lingvon). Post IJF 2013 en Italio, kiu malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj estis sukcesa aranĝo, mi aliĝis al IJS per la interŝanĝprogramo inter IEJ kaj HEJ.

Ĵus fininte mian laboron kiel organizanto, malkovri la alian flankon ĝuante festivalon kiel normala partoprenanto estis interesa sperto. Fakte, kiu organizas aranĝon kaj klopodas bone fari sian laboron, atentegas pri tio, ke li/ ŝi ne lasu ion por la hazardo. Tuj poste oni ellernas la lecionon: kion oni ne lasas por la hazardo, tion la hazardo prenas.

Se tio okazis dum IJS, tio certe ne estis facile rimarkebla. La programo estis bona, lasis sufiĉe da libereco por trankvile ĝui la lagon, la organiza teamo eĉ pretis alfronti eblan malbonan veteron (kiu bonŝance ne okazis) per alternativa programo! Sed mi ordigu kronologie...

La akceptado okazis subĉiele, boteloj da akvo abundis (kaj estis nekredeble bonvenaj, post sufiĉe longa promenado kun valizoj), la vespermanĝo preskaŭ jam pretis (je 18:30). La bona etoso jam spireblis, igante la transiron inter vojaĝo kaj festivalo tute ne traŭmata, eĉ por la novuloj kiuj ne vere kapablis sin esprimi Esperante (jes, mi konvinkis amikojn partopreni, sed ilia Esperanta nivelo ege maltrankviligis min antaŭ nia alveno!).

La interkonaj ludoj certe rompis la glacion, eĉ se la vojaĝa laceco iom malhelpis ĝui la unuan vesperon. Verdire, ankaŭ la ĉiutaga laceco ĉiam senteblis post la vespermanĝo, do foje oni preferis simple ĝui malvarman malmultkostan bieron kaj spekti la kuraĝulojn (unualoke inter ili la organizan teamon) strebi por animi la vesperojn. Sed mi denove deflankiĝas.

Eĉ implikante la lokajn instituciojn, HEJ organizis la solenan malfermon ĉe la “konkerita” urbodomo La estraranoj hisis la verdan flagon flanke de la hungara, certe multe da esperantistoj aprecis. Sekvis la urba ludo, kiun partoprenis kvin teamoj. Mi fiere anoncas ke mi estis en la sesa, la “teamo” kiu preferis kafumi trankvile. Bedaŭrinde la taga varmo ne ĉiam emigis homojn vigle partopreni la ludojn, vespere kulpis la kuloj.

La kuloj estis fidelaj kamaradoj de ĉiuj partoprenantoj dum la tuta aranĝo. Fakte ne eblis senti sin solaj, kaj ĉiuvespere oni improvizis “dancojn” kun ili. Multaj el ili mortis pro la troa pasio, sed multaj plu alvenis. Bedaŭrinde la samo ne funkcias kun homoj, tiel per danco oni povus allogi milionojn da novaj esperantistoj!

Ne mankis la kursoj de Esperanto kaj de la hungara, interesaj prelegoj, malstreĉaj aktivaĵoj, kaj sporto. Certe, la matena kurado estis iom troiga (dum E-aranĝoj la plejparto de la partoprenantoj ne kredas je la antaŭtagmezo), kaj la kapoeraj lecionoj je la 15a kun kvardek gradoj malkuraĝigis multajn homojn, aŭ eble la kialo estis la instruisto, kiu bezonis iom pli da vorttrezoro kaj gramatiko (mi estis la instruisto). Ĉiuj programeroj ekis kaj finiĝis akurate, kaj havis bonan sukceson. Kiam laceco aŭ malkuraĝo retenis la homojn, la organizantoj pretis disdoni “likvan kuraĝon” al ĉiuj, revigligante la animojn.

La pluraj ebloj por ekskursi permesis al la partoprenantoj elekti kiel pasigi la tempon laŭinkline: por la plej aventuremaj estis kanuumado (puŝi kanuon tra la akvoj de la lago Tisza, admirante la pejzaĝojn). Estis simple mirinde kaj amuzege: la aventura parko, por la plej trankvilemaj estis la ekologia centro kaj la ekskurso al Eger, post kiu oni eĉ povis elekti inter vingustumado aŭ ripozado ĉe varmega parko.

Resume, estis belega sperto, bonhumoriga kaj neforgesebla. Spekti la sindevigon de la organizantoj, la amuziĝon de la partoprenantoj, senti la intensan etoson, vere montras kiel la junuloj havas kapablojn, havas la povon organizi eventojn kaj entreni homojn. Se la Esperanta movado rajtas paradi per sukcesaj renkontiĝoj, la kialo estas en la entuziasmo de ĝiaj subtenantoj. Kaj certe la entuziasmo ne mankis al HEJ dum la semajno, tiom forta ke la sekva PRS (PostRenkontiĝa Sindromo) estis la plej terura de mia vivo. :) Dankon!

Lobo