Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato lernas Esperanton

En la nova semestro de la studjaro 2013-2014 pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio lernas Esperanton kiel nedevigan lecionaron en tri E-kursoj.

S-roj SASAKI Teruhiro, Hoikso kaj Semio gvidas la kurson. La unua leciono de la kursoj okazis en la E-muzeo por doni al la studentoj sciojn kaj veki ilian intereson pri Esperanto.

Sun Minĝiao