Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO, YO! Fest kaj la senpagaj kuketoj (Nika Siebenreich)

La 7-an de februaro junuloj el la tuta Eŭropo renkontiĝis en Mastriĥto por memorfesti 25 jarojn ekde la subskribo de la Mastriĥta Traktato.

La Youth Opinion FESTival (YO! Fest estas ĉiujara junulara festivalo, organizita de la Eŭropa Junulara Forumo) kunigis ĉirkaŭ trimil junulojn, kiuj dumtage partoprenis en diversaj politikaj debatoj, kursoj, metiejoj, prezentoj de diversaj organizoj, ludoj, sportoj kaj aliaj aktivaĵoj kies celo estis instigi la diskuton pri la estonteco de Eŭropo.

Vasta junulara publiko ekkonis TEJO-n, ĝiajn celojn, agadojn kaj ankaŭ ĝiajn reprezentantojn. Ĉar ni ĉiuj antaŭ ol partopreni la eventon finis almenaŭ enkondukan trejnadon de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, ni sciis ke gravas lasi bonan impreson al la ekstera publiko. Tion strebis atingi grupo de 14 TEJO-membroj, kiuj parolis 13 gepatrajn lingvojn.

Pri TEJO kaj Esperanto ni konsciigis la homojn pere de kvin aktivaĵoj. Unu el ili nomiĝis Muro de la Libera Esprimo, en kiu homoj sur malplenaj paperaj skatoloj skribis, desegnis aŭ pentris kion ajn ili volis en kiu ajn lingvo. Tiamaniere ni konstruis muron, kies celo estis kunigi homojn anstataŭ dividi ilin. Dumtage ĝi iĝis sufiĉe impona muro plena je diversaj pacaj kaj ŝercaj mesaĝoj, citaĵoj kaj desegnaĵoj.

Dumtage ni disdonis flugfoliojn demandante al homoj, ĉu ili volas senpagajn kuketojn. Sur la flugfolioj estis en ses minoritataj lingvoj skribite, kie oni povas trovi ilin. Ĉar la plimulto de la homoj komprenis neniun priskribon, ili troviĝis en malkomforta situacio. La celita informo ne atingis ilin kaj ĝuste tio estis la celo de tiu ĉi agado nomita Senpagaj kuketoj. La homoj per amuza ludo spertis lingvan diskriminacion. Iliaj reagoj estis ege diversaj. Kelkaj vizitis la paĝon de Google Translate, sed senutile, ĉar la uzitaj lingvoj ne disponeblas en tiu ĉi tradukilo. Aliaj promesis serĉi homojn, kiuj tamen komprenas unu el la lingvoj. La pli scivolemaj volis ekscii pli pri Esperanto kaj pri la agado de TEJO. Sendepende de ilia reago ĉiuj estis invititaj partopreni Esperantan kurson kaj la ludon Cucumberia.

Esperantan kurson ĉeestis ĉirkaŭ 15 homoj. La unua parto enkondukis bazajn gramatikajn regulojn kaj trarigardis la avantaĝojn de internacia lingvo. La dua parto konsistis el mallongaj ekzercoj, kiuj helpas evoluigi fidon paroli en fremda lingvo pere de Esperanto. Ĉiuj partoprentantoj ricevis ankaŭ — tiam jam famajn — senpagajn kuketojn, kiujn ili certe meritis.

Alia aktivaĵo per kiu ni provis kapti la atenton de la homoj, estis Cucumberia, roludo pri lingvopolitiko. Cucumberia estas fikcia lando kun sufiĉe komplika lingva situacio. Kvin diversaj lingvokomunumoj troviĝas tie kaj ĉiu komunumo volas siajn lingvajn rajtojn. La partoprenantoj dividiĝis en kvin grupojn. Kvar el tiuj reprezentis unu el la lingvaj komunumoj de la lando, la kvina grupo reprezentis ĝian registaron. La ludantoj en grupoj diskutis kiamaniere dividi la specifan kvanton de la mono inter ĉiuj lingvokomunumoj por eduka sistemo kaj amaskomunikiloj. Ĉar la kvanto de la mono ne sufiĉis por kontentigi ĉiujn lingvokomunumojn, la registaro devis trarigardi kaj pridiskuti la proponojn de ĉiuj komunumoj kaj fini per akceptebla kompromiso. Por plene ĝui la ludon estis eble malmulte da ludantoj, sed tiuj kiuj ĉeestis, kreis mojosan etoson kaj trovis solvon akcepteblan por ĉiuj.

Populara aktivaĵo estis ankaŭ la Lingva kvizo, en kiu la partoprenantoj povis testi sian konon pri la eŭropaj lingvoj. La plej sukcesaj gajnis premion kaj certe ĉiuj lernis multe pri la lingva diverseco ene de Eŭropa Unio. Ĉar fine sufiĉe malmultaj homoj transris la limon por gajni la premion, ni elpensis premion por tiuj kiuj tamen sufiĉe bone trapasis la teston. La konsola premio estis la senpagaj kuketoj.

Krome ni konatiĝis kun junuloj el aliaj organizoj, ekkonis iliajn aktivaĵojn kaj eksciis multon pri diversaj junularaj organizoj en Eŭropo. Loka televido intervjuis la prezidanton de TEJO, Michael Boris Mandirola, kaj Saŝa Murr prezentis la kernajn punktojn pri Eŭrop-Afrika kunlaboro.

Konklude, en tempo kiam en kelkaj landoj oni pli kaj pli laŭte aŭdas kritikojn al la ideo de Eŭropa integriĝo, granda grupo de junuloj substrekis ke ekzistas ankoraŭ entuziasmo pri ĝi. Dum tiu tago ankaŭ TEJO ĉeestis per granda grupo kaj montris ke necesas atenti ankaŭ pri la lingva diskriminacio en Eŭropo kaj ĝenerale en la mondo.