Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

El la brazila movado

Allan Pargolo

Magia. Ŝajne tiu estas la vorto kiu plej bone reprezentas unu el la unuaj naciaj E-aranĝoj de la norda regiono de Brazilo, sine de la brazila Amazonio. Ni parolas pri la 7a Novjara Aranĝo — NOVA (15 – 20 januaro), ĉiel juna, spontanea kaj ĝuiga, en kiu partoprenis 18 homoj el 3 landoj. La turisma programo estis neimageble profitdona, eble pro tio ke la evento okazis en du urboj. En la ĉefurbo Manaŭso, la promenado per boato sur la rivero Amazono (la plej granda de la mondo) ebligis al ĉiuj naĝi kun riveraj delfenoj, viziti indiĝenan loĝantaron, sperti la lokan kuirarton kaj gapi pro la bela kaj sovaĝa amazonia naturo. Oni ankaŭ vizitis la historian urbocentron, sed la alia loko, la urbeto, Presidente Figueiredo, estis la vera mirlando. De tie oni padumis tra la arbaro, vizitis kavernojn de vespertoj kaj grotojn, baniĝis en impona akvofalo, naĝis en la rivereto kaj sportumis. Sorĉa etoso regis en la bieneto kie ĉiuj gastis, kaj la rezulto estis la plej taŭga loko kaj momento por amuziĝi, babili (kaj babilaĉi), amikiĝi, ludi, moki — unuvorte: esperantumi. Aparte menciindas la trafa muzikumado per kiu provizi nin la argentinanoj Ale Kosabela kaj Nico Aloísio. Ŝajne la ekvacio amikoj + gitaro + drinkaĵoj perfekte egalas al neforgeseblaj nunoj, kaj ankaŭ evidentiĝis la frateco inter la landoj brazila kaj argentina, ĉar muzikumado glate iĝis trilingva (Esperanta, portugala kaj hispana).

La sekvo de la 7ª NOVA estas same brila. La 51a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 36a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (22 - 26 januaro) iĝis historiaj. Malgraŭ la relativa malgrandeco (ĉ. 150 kongresanoj), ili ankaŭ sorbigis la partoprenantaron per ia magiaĵo. Denove evidentiĝis la bona rilato inter la junula kaj plenkreska movadoj (rezulto de jardeka strebo) tiel ke ĉ. duono de la programo estis pretigita de junuloj. Jam la unua programero ekzemplas: teatra ateliero, gvidita de la juna aktoro Vinícius Hpr, kiu tuj sekve prezentis la skeĉon Roka Kastelo verkitan de li mem originale en Esperanto. La kernaj programeroj estis la AMO-seminarioj, kies temo estis “Esperanto: komunikilo por daŭripova mondo”, kaj la asembleoj de BEL kaj de BEJO, kiuj elektis novajn estrarojn. BEJO aparte festenas ĉar unuafoje ĉefas du inoj: Juliana Evandro (prezidanto) kaj Sarah Monteiro (vicprezidanto). Laste sed ne balaste, elstariĝis la 4a eldono de la konkurso BEJO-ataŝeo, kiu ebligas al juna brazila esperantisto kelkmonatan internacian sperton per Esperanto, tiel ke ŝi/li iĝu ilo por kultura kaj movada interŝanĝo inter Brazilo kaj aliaj landoj. La ĉeftemo de la konkurso “Ĉu la grandeco de nia lando estas baro por nia movado?” harmoniis kun la historia kongreso, kaj laŭ ĵuria raporto la prezentadoj kompletigis unu la aliajn tiel ke la tuto iĝis pensiga leciono por la movado ĝenerale. La gajninto de la konkurso estis Lucas Barbosa, studento pri Internaciaj Rilatoj.