Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

[FORIGITA!: 6%20Niaj%20artaj%20konfrontoj%20(Karolina%20Rzeszuto)﹍html﹍34598caa4e7434db.jpg]

Niaj artaj konfrontoj (Karolina Rzeszuto)

Inter la 23-a kaj 25-a de septembro 2016 en la urbo Poznań okazis treege interesa la tridek-dua festivalo - ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES). ARKONES estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo, granda manifestacio de Esperanto-kulturo.

La ĉi-jara programo estas kiel kutime tre riĉa. La organizantoj pretigis koncertojn, prelegojn, prezentadojn, spektaklojn kaj aliajn eventojn. Partoprenis ĉirkaŭ 200 personoj el diversaj landoj.

La aranĝo komenciĝis per prelego de Halina Komar kaj Andrzej Sochacki pri multkultura vilaĝo ĉe Woodstock 2016. Ni povis ankaŭ admiri ekspozicion de fotaĵoj de tiu ĉi evento en koridoro de la arkonesejo.

La oficiala malfermo okazis vespere. Je la komenco estis prezentitaj studentoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. Poste ni aŭskultis tri koncertojn: Joachim Kołpanowicz, Mikaelo Bronŝtejn kaj Tomio Frejarö. Joachim Kołpanowicz estas juna krakova muzikisto, devenanta de esperantista familio. Joachim prezentis komponaĵojn de Ludwig van Beethoven, Franz Schubert, Alban Berg kaj Fryderyk Chopin, poste estis rusiaj bardoj de la 20-a jarcento de Mikaelo Bronŝtejn kaj ĉe la fino ludis kaj kantis Tomio Frejarö, kiu estas konata kiel ano de La Perdita Generacio.

Sabate metene estis kunveno de Pola Esperanto-Junularo (PEJ). La junuloj diskutis pri eventoj, taskoj, planoj kaj strategio de agado.

Dum Arkones estis ankaŭ filmprezentoj: “Sunleviĝo kaj sunsubiro” de Jan Skonieczka. Lian filmon konsistigas poemoj elektitaj el la poemaro Teneraj rigardoj de Helena Skonieczka. La poetino revas, ke la homoj ne perdu el sia vido belecon, bonecon en la nuna civiliza epoko, en kiu pleje gravas kibernetiko. Sekva filmprezento: Vojaĝanto tra kosmo kaj jarcentoj de Saŝa Pilipoviĉ kaj dimanĉe Esperanto-urbo kaj... de Roman Dobrzyński.

Dum la aranĝo Przemysław Wierzbowski prezentis Esperanto-eldonejojn, elsendojn kaj librojn. Okaze de la nova Esperanta eldono de Quo Vadis Przemysław gvidis la publikon tra la manĝa kulturo de la Roma Imperio. La tradukinto — Tomasz Chmielik prezentis la romanon La Pupo de Bolesław Prus. La Pupo estas la plej elstara pola romano, kiu daŭre vekas fortajn emociojn ĉe la novaj generacioj da legantoj. Por esperantistoj ĝi povas esti aparte interesa, ĉar ĝi prezentas la buntan panoramon de Varsovio kaj la vivon, kiam Ludviko Zamenhof estis laboranta pri La Unua Libro. Suso Moinhos prezentis Memoraĵojn de kampara knabo kaj la poemaron Laminarioj. Ni povis aĉeti la librojn en la libroservo.

Tre interesa laŭ mi estis la prelego de Danuta Leyk pri Amo de la vidpunkto de psikologio. Ni eksciis kion fari por ke amrilatoj daŭru. La prelegistino rimarkigis al ni, ke amo ne estas sekreto. Ŝi ankaŭ montris la teorion de amo, priskribis la fazojn de amrilato kaj kvin lingvojn de amo kaj potencan “ilon”, kiu helpas flegi niajn rilatojn kun aliaj homoj.

Posttagmeze okazis la spektaklo La kredito de teatro “Verda Banano”. La kredito estas inteligenta teatraĵo kun viglaj dialogoj, kaj turnopunktoj aperas de la komenco ĝis la lasta sceno.

La esperantisto de la jaro 2015, Chuck Smith, rakontis pri Amikumu, nova revolucia apo por kontakti proksimajn esperantistojn.

Vespere ni gustumis medon en la tradicia mielvespero, en kiu koncertis la arkonesa koruso sub la gvido de Dieter Rooke, Zuzanna Kornicka, Klezmorim Sennomaj kaj duopo Slezak. Zuzanna prezentis kanzonojn esperantigitajn de ŝia patro Zbigniew Kornicki kaj Zbigniew Galor. Ni ĝuis la koncerton kaj ni festis kune. Pli frue pri mielo kaj abeloj entuziasme rakontis Elżbieta Malik. El Berlino venis Klezmorim Sennomaj, kiuj ludas ĉefe klezmerajn melodiojn. Je la fino de la vespero koncertis la duopo Slezak el Hungario. La duopo ludas ĉefe bluson, bugion, funkon kaj ĵazon kun multe da improvizado. Ilia muziko estis tre spontanea kaj leĝera kun multe da energio.

En dimanĉo ni ĉeestis en kurso pri unua helpo, kiun gvidis Frank Lappe. Ni lernis pri teorio kaj poste ni ekzercis nin je manekeno. Irek Bobrzak resumis 10 jarojn de Varsovia Vento-Elsendoj. Li parolis pri faktoj, realeco kaj futuro de Esperanta radio. Katalin Kováts kun Sylvain Lelarge montris al ni novan projekton de Edukado.net - Ekparolu!

La aranĝo estis neforgesebla. Mi denove ekkonis multe da novaj, atentindaj homoj.