Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EL ĈINIO

70-jara konfido

ZHANG JIANQUN (Ĉinio)

En la jaro 1943, Carl Anger, juda lernejestro rifuĝinta en Ŝanhajo, konfidis siajn pli ol du mil gravajn librojn al sia bona amiko Lin Daozhi antaŭ sia reveno al la hejmlando kun la promeso ke li revenos por preni la librojn. Post tio, neniu lia informo venis. En la pasintaj 70 jaroj la posteuloj de Lin Daozhi atendas kaj serĉas, tamen estas ankoraŭ neniu informo pri li. Antaŭ nelonge ili petis helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rifuĝintoj por plenumi la deziron de ilia patro trovi la judan lernejestron aŭ liajn parencojn por redoni al ili la librojn.

La 16-an de oktobro 2013, s-ino Pan Lu, bofilino de Lin Daozhi, transdonis al la muzeo la librojn el ses librobretoj kaj samtempe ŝi diskonigis anoncon kun la deziro, ke oni liveru al ŝi informojn pri la juda lernejestro.

Konfido antaŭ 70 jaroj

Dum la dua mondmilito, Carl Anger estis direktoro de hebrea lernejo en Ŝanhajo, instalita de la aŭtoritato dum la okupado de la japanoj. La lernejo akceptis multajn infanojn de malriĉaj familioj, inkluzive tiujn de judaj rifuĝintoj — Ŝanhajo akceptis ĉirkaŭ 25 000 judajn rifuĝintojn ekde 1930.

Konsiderante, ke s-ro Lin estas fidinda homo, Carl konfidis al li gravajn librojn en la angla, germana kaj hebrea lingvoj, inkluzive de valoraj religiaj libroj, antaŭ sia reiro al Germanio, petante lin konservi ilin por li. Antaŭ sia foriro, Carl diris ke portempe li lasos la librojn kaj certe revenos. Sed post tio, li neniam revenis kaj liaj du mil libroj kuŝas en la domo de Lin jam de 70 jaroj. Malgraŭ ke dum tiu tempo okazis multaj aferoj, la libroj restas sendifektaj ĝis hodiaŭ.

Nur antaŭnelonge, Pan Lu trovis inter la aĵoj de sia bopatro, leteron el Germanio datitan en septembro 1947, en kiu la juda lernejestro skribis al s-ro Lin por informi sian bonfarton kaj esprimi sian sopiron kaj bondeziron. “Nun mi ĝoje informas vin, ke ni sukcese atingis nian hejmon kun ĉiuj niaj valizoj kaj estis bonvenigataj de niaj parencoj kaj amikoj. Ni havas tre bonan ĉambron en la domo luprenita de miaj bogepatroj, nia domo restas sama kiel antaŭe, preskaŭ nedetruita. Mi ĝojas, ke mi povas vivi kun miaj familianoj kaj amikoj. De la 1-a de oktobro, mi eklaboros kiel ŝtata oficisto, kaj pro tio mi ege ĝojas!”

Li en sia letero fine diris: “Mi arde atendas vian respondon, se vi havas poŝtmarkojn, bonvolu sendi al mi.”

Du miloj da libroj feliĉe konservitaj

S-ro Lin estis zorgema homo. Por plenumi la konfidon li tenis sian promeson kaj zorgeme konservis la librojn en tre bonaj kondiĉoj. Apud lia domo estis japana municiejo siatempe. Pro sekureco, li kaj liaj familianoj revenis al sia origina hejmloko — Huangyan en Zhejiang-provinco, transportante tien ankaŭ la librojn per dek dungitaj portistoj. Nelonge poste, la domo de Lin en Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis, tamen pro la antaŭaranĝo, liaj familianoj kaj la libroj povis sekure travivi la tempon. Post la venko de la kontraŭjapana rezistmilito s-ro Lin reportis tiujn librojn al Ŝanhajo.

Iufoje en la 1960, dum la periodo de la Kultura Revolucio, la ruĝaj gvardianoj trovis la librojn kaj portis ilin sur placon por bruligi ilin. Ĉe tio abrupte falis pluvego, kiu fiaskigis ilian fiagon kaj la libroj feliĉe travivis la pereon.

S-ino Pan diris, ke por trovi la posedanton de la libroj ŝi kaj la familio foje petis helpon de du germanaj studentoj en Ĉinio, ke ili skribu germane al la adreso, el kiu la juda lernejestro sendis la trovitan leteron el 1947, tamen post longtempa atendo la letero fine estis resendita. Pri tio ŝi supozis: “Eble ili jam translokiĝis, ĉar jam pasis kelkdek jaroj.”

Tri generacioj tenas la promeson

En 1981 s-ro Lin forpasis, liaj posteuloj samkiel li zorgeme konservis la librojn kaj tenis la promeson. Ili opiniis, ke nepre oni persistu en la promeso kaj ili povos trankviliĝi nur, kiam ili trovos la libroposedanton.

S-ino Pan loĝas en malgranda apartamento, la libroj okupas grandan parton de la ĉambro, kie krom la libroj restas malgranda loko nur por meti etan tablon. Pro tio, ŝia filo tranoktis en la sama ĉambro kun la gepatroj, ĝis li estis 16-jara. Post granda strebo, ŝi sukcesis meti ilin sur ses librobretojn en ĉambro kun areo de malpli ol 10 kvadrataj metroj, kaj faris ĉion eblan por gardi ilin kontraŭ humideco kaj ronĝo de ratoj.

Pro la rekonstruo de la malnova kvartalo de Hongkou, kie s-ino Pan loĝas, ŝia familio devis translokiĝi al alia loko. Por trovi bonan lokon por konservi la librojn kaj plenumi la lastan volon de s-ro Lin, liaj posteuloj petis helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rifuĝintoj.

Laŭ sciigo, nun la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rifuĝintoj post interkonsiliĝo kun s-ino Pan Lu kaj s-ro Sun Lide (nepo de s-ro Lin Daozhi) petas helpon de la germana konsulejo en Ŝanhajo por serĉi la familion de la libroposedanto.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji