Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Raporto post la 34-a Komuna Seminario

Nghia Tran [Totono]

Kiam: de la 26-a ĝis la 29-a de decembro 2015.

Kie: Haeundea, Busano, Korea Respubliko.

Partoprenantoj: 71 (47 koreoj, 9 ĉinoj, 8 japanoj, 4 vjetnamoj, 1 nepalano, 1 tajo, kaj 1 usonano)

La 15-an de decembro, mi ricevis peton helpi pri la organizado de la 34-a Komuna Seminario (KS), kies temo estis “ESPERANTO TRA KULTURA ONDO”. Dank’al la ĝustatempaj komunikoj, eblis prepari sukcesan aranĝon.

Mi veturis al Seulo la 25-an de decembro kun vjetnama esperantistino. Nin bonvenigis Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj ni povis viziti ĝian asocian oficejon. Ili bone aranĝis por la renkontiĝo, la tranoktejo, kaj transportado. Malgraŭ tio, ke ili estis tre okupitaj por prepari la 102-an Universalan Kongreson en Seulo, ni povis senti ilian varman helpon.

Dum la LS partoprenis ĉirkaŭ 40 homoj. Multaj plenaĝuloj aliĝis por subteni la movadon en Koreio kaj dankon al ili, 10 junuloj el aliaj Aziaj landoj ricevis la monon por partopreni. Ĉi-jare, partoprenis la prezidantoj de la korea, japana, vjetnama kaj ĉina junularoj kaj estis eblo interŝanĝi multajn valorajn spertojn. Pradip el Nepalo kaj Warut el Tajlando bone prezentis sian kulturon. S-ro Steve el Usono laborantan en Mjanmao jam alian fojon partoprenis en KS (la 33-a) kaj li estas tre aktiva en Azio. Malgraŭ siaj streboj li ankoraŭ ne sukcesis starigi Esperanto-movadon en Mjanmao ĉar la homoj interesiĝas ĉefe pri tio, kio povas helpi ilin trovi laboron.

En la antaŭa KS, la programeroj estis laŭ la ĉefa temo. Ĉiuj kulturoj (de 6 landoj) estis prezentitaj. Koreaj samideanoj ankoraŭ efike prezentis siajn kulturerojn kiel manĝaĵoj (gimbab-o), alfabeto (Hangul), tradicia grua danco, kaj tiel plu. Tre interesa estis la “Ne-Pintkunveno”, gvidata de Kim Younglong. Oni diskutis pri “Kulturaj Diferencoj” kaj “Internacia Amo”. Tiu programo allogis la partoprenantojn kaj ĉiuj havis ŝancojn praktiki Esperanton.

Dum la plej grava kunsido, oni diskutis pri la problemoj rilate al la organizado de la Komuna Seminario, ĉar mankas gvidanto kaj necesus starigi allogajn programerojn pri informado, financo kaj spertoj de la antaŭuloj. Ĉiuj problemoj estis vaste diskutitaj de junuloj kaj de plenaĝuloj (ĉeestis ankaŭ OSUI el Japanio, kiu partoprenis en 6 antaŭaj KS-oj. Tamen, la tempo ne estis multa kaj ni rete daŭrigos la laborojn.

La Loka Komitata Kunveno konsistis el 8 homoj kaj ĝia plej juna ano estas 20-jaraĝa. Esperanton kvin el ok LKK-anoj povas bone paroli kaj kompreni.