Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Konsiloj de Esperanto-retagado (Arturo Crespo)

En la epoko de informadiko kaj de la interreto de aĵoj, utilas ĝisdatigi niajn principojn de komunikado kaj varbado, post la analizo de la loka medio kaj de la konceptoj de la tutmonda komunikado. Por atingi la maksimuman efikecon kaj utilon dum la uzado de la ciferecaj amaskomunikiloj, vi pensu pri tiuj ĉi bazaj principoj:

  1. Observu la nuntempan lingvon de komunikado kaj ĝiaj iloj. Konstante aperas novaj konceptoj, kiuj devas esti analizataj kaj uzataj por la plua progreso de la esperantista movado. Tiu ĉi laboro estas ĉiam inda kaj neprokrastebla, por ke Esperanto kaj ĝia komunumo restu io aktuala en la menso de la homoj.
  2. Serĉu la komunumojn, kiuj rilatas viajn sciojn kaj viajn kapablojn.
  3. Ne taŭgas krei alternativan komunumon, kiam estas iuj jam aktivaj. Tio donas senton de malbona organizado, kiu tute malutilas al la Esperanto-movado. Reprenu la historion de la movado en via medio; subtenu vian lokan grupon. Se estis neniu antaŭ ol vi, estu pioniro.
  4. Estu videbla, sed ne troigu. Reala aktivismo postulas agojn sed vi estu ĉiam nek ĝena nek trudema; ĉar tio povas igi, ke oni rigardos la esperantismon kiel religion kaj ne kiel rimedon por la komunikado kaj por la paco inter la homoj. Plue, ne inundu la reton per informojn kunhavigitaj de ĉiuj. Kreu vian propran enhavon.
  5. Mezuru viajn rezultojn. Por fari tion ĝuste, uzu indikilojn kiel la procentojn de resalto kaj de respondo. Tio helpos vin kompreni la komunikadajn afinecojn de la homoj de la medio kaj ĝustigi vian strategion. Ne sufiĉas nur ĵeti botelon, esperante ke iun tagon iu legos la mesaĝon en ĝi.
  6. Respektu kaj postulu respekton. Dum la “cifereca” agado vi renkontos homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel vi. Ni mem celas la homan interkomprenon kaj krii/plilaŭtigi la voĉon ne igos nin pli pravaj. Tio, male, pliigos la barojn. Vi devas havi (aŭ trovi) la paciencon kompreni kaj respondi plejeble neŭtrale. Kiel Esperanto.
  7. Uzu humuron. Tio estas tre potenca ilo por atingi ankaŭ junulojn kaj adoleskantojn. Bona ŝerco ĉiam heligas nian tagon.