Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La abonklubo de Vinilkosmo

Ambaŭ el la albumoj ĉi tie recenzitaj aŭskulteblas elsendflue en la Vinilkosmo-spaco ĉe la retejo 1D touch. Ĝi estas elsendflua platformo dediĉita al sendependa mulziko kaj estas konata kiel la abonklubo de Vinilkosmo. Revuo Kontakto havis aliron al tiu servo por prezenti ĝin al niaj legantoj.

Ĉe la unua paĝo, oni estas tuj bonvenigataj en la en la Vinilkosmo-spacon kie videblas kelkaj kovriloj de muzikaj albumoj de la eldonejo. Premante la ludo-butonon, ekludiĝas muziko aŭtomate elektita el la katalogo. Ili sekviĝas kvazaŭ radio. Eblas hazardigi la listo-ordon kaj krei sian propran liston. Sed laŭ la provoj, kiujn mi faris, la kanto-listo prezentas preskaŭ la samajn artistojn ĉiufoje kaj iom malplurece, prezentas dekojn da pecoj de iu albumo/artisto dum nur unu aŭ du aŭ de aliaj.

Laŭ la informoj, la abonklubo ebligas aliron al la tuta katalogo de Vinilkosmo, kiu konsistas el pli ol 100 albumoj. Mi tuj volis vidi la tutan katalogon, sed havis la unuan malfacilaĵon, ĉar ne estas trovebla rapida ligilo al ĝi. Kiam mi sukcesis aliri la ĝustan paĝon de la eldonejo, tiam ja aperis multaj el la artistoj laŭ alfabeta ordo sed strange, nur ĝis la litero “J”. Mi devis tajpi en la serĉilo por “Persone” por trovi 3 albumojn de la bando.

Do, kvankam tre vasta, la katalogo de Vinilkosmo ne enhavas ĉiujn albumojn, kiujn vi eble esperas trovi. Ĝi tamen estas tre bona eblo, tre malmultkosta, por aŭskulti kvalitan E-muzikon. Granda parto de nia komunumo apenaŭ havas aliron al la fizikaj albumoj, do la servo estas vere grava paŝo por disvastigi nian muzikon.

La retejo funkcias en la franca kaj en la angla, sed ĝi facile uzeblas kaj ne vere oni bezonas kompreni ion ajn skribitan. La sistemo estas ankoraŭ tre nova kaj espereble ricevos plibonigojn, kiujn ebligos pli facilan kaj trafan muzikaĝuadon

R.P.