Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO/UEA aktive reprezentita ĉe la Junulara Forumo de UNESKO

De la 17a ĝis la 20a de oktobro okazis la Junulara Forumo de UNESKO, kies celo estis verki raporton kun rekomendoj de la monda junularo al la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu okazis tuj poste, de la 25a de oktobro ĝis la 10a de novembro. Du junaj esperantistoj deflanke de TEJO reprezentis UEAn ĉee tiu evento, Veronika POÓR kaj Nico HUURMAN. Unue vi povos legi la laŭtempajn okazaĵojn kaj poste la ĝeneralajn observojn.

La unuan tagon la observantoj ne rajtis ĉeesti, nur la landaj delegitoj, tial nia priskribo komenciĝos per la okazaĵoj de la dua tago, la 18a de oktobro. La 18an de oktobro dum la mateno kaj posttagmezo oni spektis solenan malfermon, dum kiu multaj gravuloj kaj sukcesuloj parolis pri tio, ke la ideoj de la junuloj gravas por ŝanĝi la mondon. Post tio okazis laŭ la oficiala programo nur vespermanĝo kun spektaklo. Tamen, tute ne anoncite okazis ankaŭ kunvenoj de la landaj delegitoj de du el la kvin mondaj regionoj. Tiuj kunvenoj ne nur estis surprizaj por ni observantoj, sed ankaŭ por la delegitoj, ĉar ne estis tempo kaj loko organizita de UNESKO por havi okazon babili kun sia regiona reprezentanto kiuj kvinope verkos la malneton de la akceptota raporto.

La 19an de oktobro matene komenciĝis la vera laboro, kiam la landaj delegitoj povis elekti inter 6 samtempaj sed malsamtemaj laborgrupoj. La observantoj de TEJO/UEA partoprenis laborgrupojn pri edukado kaj kulturo. En ambaŭ laborgrupoj evidentiĝis, ke estas subteno por nia ideoj rilate al lingva diverseco kaj diskriminacio, sed la laborantoj de UNESKO ial timis ĝin kaj provis subpremi ĝin. En la kultura laborgrupo ili sukcesis silentigi la delegitojn, sed en la edukada laborgrupo ne, kaj la frazo “providing youth with language skills to enable effective and non-discriminatory global communication without privileging any specific language group” (provizi la junularon per lingvaj konoj por ebligi efikan nediskriminacian tutmondan komunikadon sen privilegii ajnan lingvogrupon) eniris la rekomendon por verki la malnetan dokumenton. Post tio ni estis sufiĉe optimismaj, ĉar ne estis aliaj veraj debatoj dum la Junulara Forumo, do estus logike, ke la rekomendo enirus la malneton de la dokumento. Tamen, tio ne okazis kaj la reprezentantoj de la kvin mondaj regionoj ne atentis detale al la rekomendoj de la laborgrupoj, ili provis paroli pri tio, kion iliaj landaj delegitoj diris al ili - kio tamen estis iom hazarda.

La 20an de oktobro la landaj delegitoj grupiĝs laŭ la kvin mondaj regionoj por priparoli kiel ili emus ŝanĝi la malneton de la dokumento. Ili havis du horojn por tion fari, ĉar je la 10a komenciĝis la ĝenerala akceptado de la dokumento. Laŭ la originaj planoj estintus 3 horoj por tio, sed fine ĝi daŭris dum 7 horoj. Tamen eĉ tiel ne estis sufiĉe da spaco por argumenti, kaj tial Svedio kaj Norvegio volis ŝanĝi la dokumenton, kaj aldoni, ke ĝi ne estas demokrate akceptita.

Ili vortumis la sentojn de multaj landaj delegitoj kaj observantoj. La tempo por debatoj estis tre mallonga, specife pro la parolemo de la laborantoj de UNESKO, kiuj forte provis - kaj ofte sukcesis - influi la procezojn. Tamen, espereble en la estonteco eblos pli bona reprezentado de la valoroj de Esperanto ne nur pro la nunaj spertoj, sed ankaŭ pro la ŝanĝpetoj rilate al la organizado de la Junulara Forumo. Se estos pli da spaco por debatoj kaj la internaciaj ne-registaraj organizoj iĝos pli grave engaĝitaj en ili, estos certe pli facile prezenti la valorojn de Esperanto. Aldone, ni planas flegi la bonajn kontaktojn kun la landaj delegitoj, kiuj estis favoraj al nia ideo, tiel pretigante jam favoran sintenon de kelkaj landaj delegitoj post du jaroj. Laŭ nia sperto ŝajnis ke latin-amerikaj landoj kaj la arabaj landoj estas la plej favoraj al la ideo, kaj aldone kelkaj landoj el Azio kaj - ĉefe franclingvaj — afrikaj landoj.

Komparo

Ankaŭ antaŭ kvar jaroj, reprezentantoj de TEJO partoprenis en la Junulara Forumo de Unesko, aperis raporto pri ĝi en TT 6-2007. Kompare kun ĝi, ni povas konkludi ke en ambaŭ kazoj, la ĉefaj atingoj estas personaj kontaktoj kaj la pozitivaj reagoj de multaj homoj kun kiuj ni babilis. En du laborsesioj ni povis partopreni aktive en la diskuto kaj en unu ni enigis rekomendon en provizoran tekston, sed ĝi ne pluiris al la fina dokumento. Same kiel antaŭ 4 jaroj, regis granda ĥaoso dum la fina sesio, kvankam ĉifoje ĝi eble malpli fontis el lingvaj problemoj. Ni esperas ke post 2 jaroj ni denove povos havi informbudon, kiun ni havis antaŭ 4 jaroj, sed ne ĉifoje. Espereble kelkaj el la proponoj de delegitoj por ŝanĝi la strukturon de la forumo povos realiĝi kaj donos pli da tempo kaj eblo al NRO-j vere partopreni en la debato. Do, ni kun optimismo atendas la partoprenon de TEJO/UEA en la Junulara Forumo de UNESKO en 2013!

Nico HUURMAN