Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Amir Hadžiahmetović – Bosni(internaci)umas

Rogener PAVINSKI

Mi supozas ke la nomo de Amir Hadžiahmetović ne estas tiom konata de la ĝenerala esperantista publiko. Ne ĉar lia familia nomo estas malfacile prononcebla, sed ĉar, malgraŭ la talento kaj amo al muziko, li estas homo simple diskreta.

Tamen de 20 jaroj Amir grave rolas en la E-muzika mondo. Kiel unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado, en Kopenhago en la jaro 1996, li lanĉis du albumojn en la 2000-aj jaroj. Post la disiĝo de la grupo, Amir fondis la grupon Espo Despo, en kiu li estas komponisto, kantisto kaj gitaristo. La unua albumo de Espo Despo, Esperante, aperis en 2009.

Jam kun novaj membroj, la triopo firmiĝis kun Birte Knutzen ĉe la drumo kaj Karl Maybach ĉe la basgitaro, krom la konstanta gasto Dino Pehilj, kiu estas konsiderata duon-membro. La grupo decidis do reviziti la balkanan muzikon, familiaran de Amir, kiu, kvankam loĝante en Danio de 1993, naskiĝis en Bosnio kaj Hercegovino, tiama parto de Jugoslavio sud-orienta Eŭropo.

Reveni al la originoj estis la ĉefa defio sed ne la sola de Bosniumas, albumo aperinta fine de 2016. La pacienca laboro kaj la surpriza internacia kunlaborado de multaj muzikistoj donis al la centjaraj kantoj freŝajn kaj modernajn aranĝojn. Defioj sukcese venkitaj.

Kial vi decidis prepari muzikan albumon dediĉitan al tradicia muziko de Bosnio? Ĉu tradicia muziko en Esperanto jam ne fariĝis bagatelaĵo laŭ vi?

Pasis 23 jaroj de kiam mi forlasis Bosnion. Mi sentis ke pro la tempopaso, mi pli kaj pli perdas mian kulturan heredaĵon kaj muzikajn radikojn. La sevdah-muziko aŭ sevdalinkoj estas la tradicia popolmuzikstilo de Bosnio kaj per “Bosnio” mi ĉiam pensas pri la tuta lando Bosnio kaj Hercegovino. Ekde la komenco ĝi estis grava parto de mia muzika fundamento. En Bosnio oni konscie aŭ malkonscie maturiĝas aŭskultante sevdah. Post jaroj da alieniĝo en Danio, mi sentis ke estas tempo reveni al la radikoj, kaj prezentis kelkajn tradiciajn kantojn por Birte kaj Karl, la membroj de Espo Despo. Ili (germanino kaj usonano) certe neniam antaŭe aŭskultis sevdah, sed ilia kapablo kunludi kaj aldoni freŝan kvaliton al la muziko estis tiom granda ke mi tute ne dubis ke ni povas fari interesan fuzion kaj KD-projekton. Jam en la frua fazo, por eĉ pli malfermi la muzikon al monda interpretado ni decidis engaĝi nombron da internaciaj muzikistoj, tial ni havis multajn gastojn, kiuj kantis kaj ludis en la nova albumo. Nia celo estis malfermi la muzikstilon por la mondmuzika aŭskultantaro kaj samtempe repopularigi Esperanton en Bosnio. Ni vidos ĉu ni sukcesas. Mi ne kredas ke tradicia muziko en Esperanto fariĝas bagatelaĵo. La kvalito de la muziko estas demando de sindediĉo, kaj nur per supraĵa aliro, sen granda sindediĉo oni povas bagateligi iun specon de muziko.

Kio laŭ vi karakterizas la tradician muzikon el Bosnio kaj Hercegovino?

La sevdah-muziko estas la plej populara speco de tradicia muziko el Bosnio kaj Hercegovino (BkH). Multaj sevdalinkoj aĝas plurajn jarcentojn, kaj pro tio iliaj verkistoj plej ofte estas nekonataj. El 12 kantoj de nia nova albumo Bosniumas, oni konas la verkiston nur de unu. Temas pri la germana poeto Heinrich Heine, kiu verkis tekston por la kanto Fontano. La ĉefa temo de preskaŭ ĉiuj tekstoj estas amo kaj sufero pro ĝia manko. Ritme, BkH kune kun Turkio kaj la najbaraj landoj de Balkano apartiĝas pro la uzo de neregulaj ritmoj kiel 7/8, 9/8, 11/8 ktp. Du kantoj en Bosniumas: Fenestro kaj Neĝo Falis estas faritaj en sep-okonoj. En la melodioj de sevdah-muziko, oni povas senti diversajn influojn. Bosnio troviĝas ĉe la vojkruciĝo de diversspecaj kulturoj, kiuj influis la melodiojn de sevdalinkoj. Pro historiaj kialoj, ĝiaj politiko, kulturo kaj ankaŭ muzikstilo ĉiam troviĝis meze inter la orienta kaj okcidenta kulturo, inter la aŭstro-germana kaj perso-turka influoj, inter la mediteranea-greko-latina kaj hungare-avara sonoj, inter la afrik-araba kaj slav-rusa muzikstiloj miksita kun klezmer-hebrestilaj ornamaĵoj. Vi bone komprenis ke temas pri kunfandiĝo de proksimaj kulturoj, sed pro la longa aparteno al diversaj imperioj enmiksiĝis ankaŭ muzikelementoj de malproksimaj landoj.

Krom vi, el kiuj konsistas nuntempe Espo Despo? Ĉu ili havas la saman muzikan devenon kiel vi?

Espo Despo estas triopo, aŭ pli precize estas 3 membroj kaj unu duon-membro. Ĉe la drumoj estas juna germanino, Birte Jona Røskvar Knutzen, kiu estas kapabla preni pasiigajn kaj defiajn ritmojn al pli alta nivelo, uzante grandegan dozon de pasio, dinamiko kaj kreemo miksitajn kun tuŝo de ŝia ĵazeca mond-muzika stilo. Uson’-devena, Karl Maybach ludas bason en la bando. Li kapablas kontribui ankaŭ per trombono, klavaroj, ĉapmangitaro (angle: chapman stick) aŭ diĝeriduo. Karl havas ankaŭ la plej grandan influon sur la grafika materialo, la muzikaj aranĝoj kaj sur la sono de la bando. La duon-membro estas la bosnie-devena Dino Pehilj, majstro de klasika kaj ĵaz-gitaro, kiu lasis gravan influon sur la sono de ĉiuj albumoj de Espo Despo kaj de Esperanto Desperado.

Ĉu la kanzonoj en la albumo estis jam konataj de vi? Kiel vi prilaboris, kaj kiuj estis la defioj por prepari la aranĝojn?

Ĉiuj kantoj de nia nova albumo apartenas al la popol-tradicia muzikĝenro, kiun ĉiu, kiu kreskas en Bosnio kaj Hercegovino bone konas. Pro la fakto ke Dino kaj mi kreskis tie, al ni du la kantoj jam estis konataj. Sed tute male, Birte kaj Karl neniam aŭskultis la tradiciajn versiojn de la kantoj. Ili du, samkiel multaj gastoj, sen preparado tute intuicie kaj liberigitaj de la konataj aranĝoj saltis al la interpretado kaj la aranĝado. Tiel, la plej multaj kantoj ricevis tute “novajn robojn” la aranĝoj sonis nekutime originale, freŝe kaj inventeme. Signifan parton de la “kulpo” ankaŭ havas la multaj gastoj. Nia eldonisto, Flo de Vinilkosmo, skribas en sia recenzo interalie, ke la aranĝoj en nia nova albumo estis faritaj de aro da muzikistoj el malsamaj landoj kaj muzikhorizontoj. Argentinano Alejandro Cossavella; Flávio Fonseca el Brazilo; parizano Gijom Armide; Patrik Austin el Finnlando. Ili kundividas la ĉefkantadon en Esperanto, kaj kune kun ankoraŭ aliaj gastoj kapablis elkovi la entuziasmon necesan por realigi ĉi tiun projekton, malgraŭ siaj ofte tre malproksimaj muzikstiloj. Nia celo estis internaciigi la bosnian tradician muzikon kaj vidi kiel ĝi estos interpretata de muzikistoj el proksimaj kaj foraj partoj de la mondo. La rezulto laŭ multaj estis pli ol interesa.

Mirindas kiel vi sukcese enplektis tiom da malsamaj kontribuoj al disko. Ĉu vi devis gvidi la partoprenon de la artistoj, por ke la rezulto estu tiu dezirata?

Eĉ se ni povus, ni ne volis gvidi ilin por ne forpreni la artistan liberecon. Tial, ni malmulte gvidis la partoprenon de la gast-artistoj, kantistoj kaj muzikistoj ili estis sufiĉe memgvidataj. Ĝenerale la kunlaboro kun la gasto-muzikistoj daŭris iom, sed iris glate. Kutime ni nur sendis al ili du-tri demo-versiojn de la kantoj kaj ili mem faris la elekton de la kanto(j) pri kiu(j) ili volas kontribui. Poste ni sendis la aktualajn senvoĉajn versiojn, kiujn la bando antaŭregistris. Sur tiuj bazaj trakoj la gast muzikistoj registris siajn voĉojn kaj/aŭ instrumentojn hejme, kaj sendis la rezulton reen pere de Interreto. Escepto estis Gijom, kiu bonŝance havis la eblon viziti nin ĉi tie, en Kopenhago, Danio kaj ni sukcesis registri liajn voĉon kaj pianadon, surloke.

Min bone surprizis la alta sonkvalito, aŭdeble pli bona ol la antaŭa albumo Esperante. Ĉu tia plibonigo estis ia prioritato por vi aŭ estis tiaj bonaj hazardoj?

Dankon pro via takso. Vi mem estas muzikisto kaj bone kapablas prijuĝi la sonkvaliton. La alta sonkvalito de la albumo Bosniumas ne estis hazardo. Ĉi-foje ni decidis engaĝi profesiulojn por la miksado kaj fina sonproduktado. Por miksado kaj produktado la elekto falis sur Mustafa “Muĉe” Ĉengiĉ, sonteknikisto kaj muzikproduktisto, bosniano loĝanta en Italio, konata pro siaj kreemaj kaj ekvilibraj produktaĵoj. Li estas vera fakulo, kiu havas kaj teorian kaj praktikan sperton pri muzikproduktado. Krome li mem estas muzikisto kaj bone konas sevdah-muzikon. Lia partopreno donis mirigan dimension al la sono de la abumo. La mastrigado kaj fina sonprilaboro estas faritaj de Triboulet de Studio de la Trappe en Francio, kaj tiu kombinaĵo laŭ multaj donis tre bonkvalitan kaj precizan rezulton.

Ĉu la albumo havas ŝancon diskoniĝi en Bosnio? Ĉu laŭ vi la tiea publiko ŝatus koni tiun novan version de siaj tradiciaj kantoj?

Ni ankoraŭ ne komencis dediĉitan kampanjon por diskonigi la informon pri la ekzisto de la albumo en Bosnio. Tial ni ankoraŭ ne povas scii kia estos la reago tie. Mi povas imagi ke la reago estos ambigua. Konservativuloj certe malŝatos eksperimenton kun tradicia muziko, kaj liberalistoj ŝategos ĝin. Ni vidos.

Ĉu Espo Despo jam prezentis vive la novan materialon? Kiam la publiko povos ĝui koncerton?

Espo Despo prezentis la albumon kelkfoje vive en Kopenhago por ne-esperantistoj. La reago estis pozitiva. La plejmulto ĝuis la koncertojn, kaj ni havis bonajn recenzojn. Estus interese vidi kiel la koncerto kun tiaspeca muziko estos akceptita de Esperanta publiko. Ni antauĝojas sperti tion.

https://www.facebook.com/EspoDespo

“Nia celo estis malfermi la muzikstilon por la mondmuzika aŭskultantaro kaj samtempe repopularigi Esperanton en Bosnio”

“Multaj sevdalinkoj aĝas plurajn jarcentojn, kaj pro tio iliaj verkistoj plej ofte estas nekonataj”

RECENZO

Kun la eta helpo el miaj amikoj

Bosniumas

Espo Despo

12 trakoj – 48m.

Vinilkosmo – 2016

Ne miru pri la neoriginaleco de la titolo de la albumo. Certe JoMo nevole estigis tradicion kun siaj Slavumas kaj Okcitanas, ke intuicie la nova albumo de Espo Despo titoliĝis Bosniumas. Nu, forgesu pri tio, gravas la enhavo, ĉu ne? Temas ne simple pri albumo de Espo Despo, kiu baze estas triopo. Bosniumas estas ekzemplo de sukcesa internacia kunlaboro. Ĉio komenciĝis kiam Amir ricevis de Branko Miljko, nevidpova esperantisto el Sarajevo, tradukojn de bosniaj sevdalinkoj en Esperanton.

Espo Despo invitis al kunlaboro multajn konatajn esperantistojn (menciitajn en la intervjuo), kiuj rajtis mem kanti entute kvar kanzonojn. Krom tio, estas ankoraŭ aliaj invititoj, kiuj kompetente kontribuis instrumente. Same kiel la invititaj esperantistoj, mi ne neniam antaŭe aŭskultis svedalinkojn aŭ konis la originalojn de la versioj prezentataj en la albumo, sed la rezulto estas tre agrable surpriza.

Necesas reliefigi la kanton Fontano, laŭ mi elstara muzikpeco, kiun kantas kaj gitarludas la brazilanon Flavio Fonseca kaj la ekvilibran sonon, kiun havas la tuta disko - rezulto de la ĝusta mezuro ĉe miksado de la instrumentoj. La muzika produktado en Esperanto estas malmulta kompare kun aliaj naciaj lingvoj. Tio ne nepre signifas ke vi devas aĉeti ĉion, kio aperas en tiu eta merkato. Sed se vi estas unu el tiu, kiuj tre postulemas je la elektado de muzikaj albumoj, mi ne dubas ke Bosniumas plenumos ĉiujn viajn kriteriojn.