Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kim J. Henriksen - Amplifiki denove kune!

Rogener PAVINSKI & Nicola RUGGIERO

Kiam oni parolas pri muziko en Esperanto, Amplifiki estis nomo, kiu ofte aperas en nia medio, malgraŭ ke ili ne plu ekzistas jam de 20 jaroj. Eble tio okazas, ĉar Amplifiki estis la unua rokgrupo, kiu lanĉis kasedojn kaj koncertis kun relativa sukceso en Esperanto. La grupo markis la ekon de la moderna junula E-muzika kulturo.

Ĉio komenciĝis en 1982 dum la IJK en Leuven, Belgio, kie dum la internacia vespero, ili senzorge kunludis la muzikon Kafo aŭ te’. En 1986 ili lanĉis la unuan kasedon “Tute ne gravas” en kiu partoprenis Kim (klavaro kaj kanto), Martin (gitaro), Bertilo (basgitaro), Majko [Micke] (gitaro), Tomas (drumo), Alina [Aline] kaj Isabela [Isabelle] (kanto). Poste, aliaj kasedoj lanĉiĝis kaj anoj venis kaj foriris: Bertilo kaj Martin formis apartan bandon: Persone, kaj Kimo estigis la grupon Esperanto Desperado.

Nun, post 30 jaroj de la unua renkontiĝo de la pra-Amplifiki, la grupo rekuniĝos por fari unu koncerton – almenaŭ tio estas la promeso de la organizantoj de la IJF (Internacia Junulara Festivalo), kiu okazos aprile en Castelsardo en Italio. Kim J. Henriksen, unu el la fondinto de la grupo, rakontas al ni pri tiu rekuniĝo, pri malnovaj historioj de la grupo kaj ke li eĉ planas lanĉi libron pri Amplifiki.

Historioj ja ne mankas – kiel atestas tio, kion vi povas legi sekve, en tiu ĉi intervjuo. Kaj tiuj,kiuj ĉeestos tiun koncerton, krom senti sin “certe ne sola, sola, soooolaaa...”, ankaŭ helpos plenigi plian ĉapitron de nia esperantista kulturo.

Kio okazis por ke 30 jarojn post la unua koncerto Amplifiki rekuniĝos?

Grandparte danke al Facebook ni lasttempe retrovis unu la aliajn kaj iom post iom venis diversaj eldiroj ke estus amuze renkontiĝi kaj koncerti. Tiam IJF ja venis kun oferto. Ni ĉiuj ŝatus viziti IJF-n kaj ni aŭdis ke Sardio (Castelsardo) estas vizitinda loko! Fine ni ne povas imagi pli bonan lokon por revidi nin kaj rekuniĝi. Ni ja ludis dum IJF plurfoje – bona, bela kaj brila aranĝo!

Kiu estos la repertuaro de la koncerto?

Do ni ne finplanis ĉion, kion ni ludos, sed ni parolis ke estus amuze ludi la tutan albumon Tute Ne Gravas, ekde la unua kanto sinsekve ĝis la lasta. Ni fakte neniam faris tion dum iu koncerto. Cetere, ni fakte parolis pri tio ludi plurajn kantojn, kiujn ni ludis tiam sed neniam registris.

Laŭplane vi faros nur unu koncerton, sed ĉu laŭ vi eblos io plia? Ĉu vi ŝatus ekz. fari pliajn koncertojn aŭ verki novajn kantojn kun la originala Amplifiki?

Do unue estas grave diri ke ne nur Amplifiki koncertos dum la IJF. Martin ludos propran koncerton kun siaj kantoj de la tempo post Amplifiki, do oni povus imagi ke ekz. Bertilo gastos en lia koncerto. Same mi prezentos koncerton de la tempo kiam mi ludis kun Esperanto Desperado kaj Hotel Desperado, kaj certe iujn de mia nuna projekto kun Helle Eble Cleary, kiuj estas ritmaj kantoj por infanoj.

Fine mi ankaŭ povas imagi ke Aline kaj Isabelle, kune kun Micke, ludos kantojn de la tempo post kiam Bertilo, Martin kaj mi ne plu estis en la bando. Do la tuta IJF estos sub Sardia suno kun kantoj de Amplifiki kaj la bando/kantoj kiuj venis el rekta linio de Amplifiki. Oni preskaŭ povas diri ke IJF ĉi-jare estos “Festivalo de la komenco de la originala rokmuziko en Esperanto”!

Ĉu okazos pliaj koncertoj, mi ne povas malkaŝi nun. Sed mi povas diri ke estas homoj kiuj turnis sin al ni kun proponoj! Sed novaj kantoj... hm... mi dubas, kaj samtempe kun Amplifiki vi nenion povas antaŭdiri. Ni ja estas rokenrola bando, kaj tiujn oni ja ne povas kontroli!

Kiel estiĝis la bando Amplifiki?

Ni komencis kun tri grandaj knaboj, baldaŭ ni estis kvar kaj iel la du inoj ĉiam estis parto de la bando. Kiam ni surbendigis la unuan kasedon de Amplifiki, ni estis ses. Tio okazis en la periodo de 1982 ĝis la eldono de Tute ne gravas en la novjaro de 1986/87. Tuj post tiu eldono, ni denove estis kvar personoj: du knaboj kaj du knabinoj, kaj iuj pensis ke bone, ĉar tiam ni similis al ABBA! Tiel ni do koncertis dum 1987.

La bando ĉiam ŝanĝiĝis. Estas do longa historio pri kiu oni espereble iam povos legi en libro, kiun mi planas/ŝatus ke ni en Amplifiki eldonu. Ĉar laŭ mi, en la skriba Esperanto-kulturo vere mankas iom da rokenrolo kaj kial ne komenci per libro pri la unua rokbando, kiu kantis kaj verkis originale en Esperanto?

Kiuj estis la muzikistoj kiuj plej influis sur la stilo de Amplifiki?

Ho! En la komenco estis certe homoj kiel Little Richard, Simon & Garfunkel ktp. – ni ja venis de diversaj partoj de la roka, bluza kaj iuj ajn pli folklorecaj ritmaj tradicioj.

En tiuj tempoj, kiel vi provludis kaj komponis? Kie vi ludis? Ĉu vi turneis?

En 1982 ni ja nur hazarde ludis kune sur la scenejo dum la internacia vespero dum la IJK en Belgio. Kaj tio estis kanto de Bertilo, kaj homoj tuj ŝatis tion. Jaron poste. mi kaj Micke iomete marmeladis [ludis malserioze] kaj verkis kelkajn kantojn, kiuj tuj iĝis popularaj dum la junulara kongreso en Debrecen en Hungario, kiel ekz. la kanto Aline kaj meze en la semajno, ni kune kun la inoj verkis la kanton Tute ne Gravas, kiu fakte iĝis aparta eldiro dum tiu kongreso kun pli ol 500 homoj.

La lastan vesperon ni kreis la kanton Sola, kaj ja... tiun oni eĉ hodiaŭ 30 jarojn poste daŭre kantas. Do sufiĉe bona komenco, ĉu ne? En nia unua prezentaĵo dum la IS (Internacia Seminario) en 83/84 ni havis ses kantojn kaj finfine trovis nian nomon. Kelkajn monatojn poste, dum la pasko en 1985, ni ekiigs nian unuan tri-semajnan turneon, komence kantante la ses kantojn dum la IJF en Rimini. Kiam ni finis en Torino, ni jam havis 16 kantojn, kiujn ni kantis por apenaŭ esperantista publiko.

Ni daŭre havas grandan dankon al Dario Besseghini, kiu aranĝis la turneon. Mi ne certas ĉu la bando estus tiom cementita kunludante kaj kantriĉa, sen tiu turneo. Tiam ne estis tiom da aranĝoj kiel KEF (Kultura Esperanto-Festivalo), FESTO... do ni ĉefe koncertis dum IJK, IS, IJF kaj unu fojon en UK – la 100-jara jubilea, granda, 7000 partoprenantoj en Varsovio – sed ne sur la ĉefa scenejo...

La kantaĵo Sola estas eble la plej ofte kantata post La Espero, kaj samkiel ĉi-lasta ankaŭ parodiata. Kial ĝi estis tiel sukcesa kanto?

Hm... se mi mem devas veni kun ia klarigo pri tio, mi pensas ke temas pri du kialoj. Unue, la refreno ja estas tre simpla kaj samtempe sufiĉe orelfrapa, kaj ofte se vi aŭdas famajn kantojn ili ĝuste havas tion. Ĉiuj, eĉ ne Esperanto-parolantoj, kaptas la vorton kaj la melodion.

Due, mi ja faris tiun tekston el la sentoj, kiujn mi ricevis pro la postkongresa sindromo, kiu ja ofte plenigis mian korpon, kaj mi pensas ke multaj povas rilatigi sin al tio. Io, kio estas grava en mia vivo, estas la komuneco. Ne nur en la socio kie mi loĝas, sed ankaŭ estas io, kion mi renkontas specife en la junulaj renkontiĝoj. Do eble mi devintus kanti: kune, kune, kuuune... sed ne sonas sambone... eĉ ke la vorto ja estas multe pli agrabla kaj bona.

Kiu estas la plej memorinda okazaĵo de tiuj tempoj por vi?

Multaj, sed ludi por preskaŭ 1000 junuloj en Krakovo dum IJK, en la jubilea 100ª jaro de Esperanto, estis granda afero.

Kiel vi priskribus la stilon de Amplifiki?

Ritma kaj populara ;-)

Kial la grupo disiĝis? Ĉu tamen okazis kunlaboradoj?

Ĉu ni disiĝis? Mi kredis ke nur pro la longaj distancoj inter ni kaj diversaj aliaj projektoj, kiel ekz. la bando Persone, kiu faris ke la vizaĝo de Amplifiki de tempo al tempo ŝanĝiĝu. Do kelkfoje ni estis tre internaciaj, kelkfoje preskaŭ tre franca, en la fino ĝi estis tre sveda... La bando ekis en 1982 kaj la lastan kanton oni povis aŭdi sur la Vinilkosmo-kompilaĵo en 1996 (Ndlr: 1995 fakte: Banala travivaĵo de juna knabo, en la kompilaĵo de 1995 estis kontribuo de Micke Englund). Tiam, mi mem ekz. jam fondis novan bandon en Kopenhago kie mi loĝas, nome Brokantaĵo/Esperanto Desperado.

Kion vi mem opinias pri la nuntempa muzika panoramo de Esperantujo? Kiu estas laŭ vi la kontribuo kaj heredaĵo, kiun Amplifiki lasis al la E-kulturo?

Interesa demando - mi iomete dubas ke multaj de la nunaj muzikgrupo, ludistoj kaj kantistoj vere konas la kantaron de Amplifiki... do escepte de Sola, kaj eble ili kelkfoje kredas ke estas Esperanto Desperado, kiu kreis ĝin. Samtempe ja estas amuzaj versioj de tiu kanto de Duncan kaj JoMo.

Dum multaj jaroj ne estis multaj personoj, kiuj verkis/kantis ritme en Esperanto. Kiam Flo (Floréal Martorell) aperis kaj fondis Eŭrokka kaj Vinilkosmo, kaj specifike kiam li lanĉis la Projekton 2000, oni tiam povis paroli ke nia muzika panoramo komencis speguli la ceteran mondon. Hodiaŭ, vi povas trovi preskaŭ kiun ajn stilon, kiun vi ŝatas: skao, punko, rokmuziko, regeo, hiphopo... Nun eĉ mia filo enkondukis la buŝritmon al la Esperanta muzika mondo. Samtempe, tio ne venas el nenio, necesas ankaŭ ke estu iuj, kiuj aĉetas la muzikon.

Sed mi pensas ke unu el la ĉefaj aferoj, kiujn Amplifiki donis al la E-kulturo, estas ke devas esti koncertoj de artistoj, kiuj kantas en Esperanto dum ĉiu E-aranĝo. Antaŭ Amplifiki, oni ofte povis ĉeesti aranĝojn sen koncerto. Post Amplifiki, neniu respektinda aranĝo okazas sen koncertoj. Nun tio estas parto de la E-kulturo.

Helpis Flo Martorell

Fanpaĝo de Amplifiki ĉe Facebook:

www.facebook.com/Amplifiki

Retejo de IJF:

http://iej.esperanto.it/ijf

Ni ja estas rokenrola bando, kaj tiujn oni ja ne povas kontroli!”

Post Amplifiki, neniu respektinda aranĝo okazas sen koncertoj”

Originalaj kasedoj estas raraĵoj

La originalaj kasedoj de Amplifiki estas tiuj raraj objektoj, kiuj nuntempe restas ekster la akirpovo de la plejmulto de la ŝatantoj de la E-muziko. Ili entute elĉerpiĝis kaj krome, kiu havas funkciantan kasedludilon nuntempe por povi ilin aŭskulti? Sendube taŭga solvo estus ciferecigi kaj lanĉi ilin sur KD-oj, samkiel oni faris pri la kasedo 62 minutoj de Persone.

Floréal Martorell, estro de la eldonejo Vinilkosmo, diras ke li provis tion sensukcese, ĉar la posedantoj de la kopirajtoj ne permesis: “Ni petis permeson nome de Vinilkosmo al LF-koop (la eldoninto de la kasedo) antaŭ pli-malpli du jaroj; tiam ni planis reeldoni ciferece la malnovajn albumojn de Amplifiki kaj de Team’ kaj disponigi ilin en nia elŝutejo, sed Georgo Silfer diris ke devas esti konsento kaj permeso de la Civito. Poste mi repetis lin plurfoje, sed li eĉ ne plu respondis...”, informas Martorell.

Estas eĉ pli komplike ol kun EMI

“Mi same petis al Bruno Cassini de Edistudio por la albumo Ĉu ne? kaj same li fine ne donis jesan respondon...” bedaŭras Flo. Sen la konsento de la eldonintoj, oni simple ne povas ion fari kaj la muzika enhavo de tiuj kasedoj riskas por ĉiam perdiĝi. Tamen ne nur la eldonintoj estas malhelpantoj, foje la artistoj mem rifuzas kunlabori: “Pri la aliaj albumoj, Esperanto ne konas landlimojn kaj Festo de Kristnask’: Micke Englund ne volis reeldoni ilin.”

“Estas eĉ pli komplike ol kun EMI” (kiu donis permeson por Mi brilu plu, versio, kiun faris la bando Kore por The show must go on de Queen), konkludas li.

RECENZO

Malgravaĵo historia

Tute ne gravas

Amplifiki - (1986)

12 kantoj

Eldonejo: LF-koop

Estas tre malfacile taksi hodiaŭ la albumon Tute ne gravas de Amplifiki. Estante la unua rokmuzika albumo en Esperanto, ĝi estas preskaŭ mitologia. Apenaŭ iu ŝatanto de Esperantomuziko ne aŭdis pri Amplifiki. La lasta kanto de la albumo – Sola – estas eble la plej disvastigita Esperanta kanzono. Frazoj kiel “Ĉu vi pretas?!” kaj “Tute ne gravas!” ekestis en ĉi kasedo kaj poste ripetiĝis de aliaj esperantistaj artistoj.

Do temas pri fundamenta albumo de la Esperanta muzikkulturo kiel ni konas ĝin hodiaŭ. Malgraŭ tio, mi devas konfesi ke ĝis antaŭ kelkaj semajnoj mi neniam estis aŭdinta la tutan albumon – mi supozas ke mi ne estas la sola pri tio. Tute ne gravas estas tre multfaceta albumo, farita de bonaj muzikistoj. Iel ĝi trairas la historion de popularmuziko dum siaj 45 minutoj. Ruĝo kaj blu’ kaj Aline memorigas min pri rekta 50-jara rokmuziko, Kafo kaj te’ kaj Mi kaj ŝi ŝajnas revuaj kupletoj de la 60-aj jaroj, Guma suito pensigas min pri la eksperimenta periodo de Beatles, Brava bardo estas preskaŭ 70-jare pra-malmolroka kaj Domo en Bonn’ sonas roke laŭ 80-jara stilo. Iom surprizas min la sola komponaĵo de Martin – Por ĉiam, kiu sonas tre moderna kaj simila al tiuj, kiujn Martin verkas nuntempe.

El teksta vidpunkto Tute ne gravas ne estas la plej interesa albumo. Linioj kiel – Ni estas knaboj! | – Ni estas knabinoj!uuh Aline | ho mi amas vin | vi estas bela, bela knabin’! sonas iom eksdatigitaj. Tamen estas esceptoj: Somera temp’ priskribas median apokalipson, Brava bardo kaj La nupto/La nokto estas altnivela poezio – ĉu la lasta kun samseksema temo? Verŝajne Mi kaj ŝi estas celita kiel ŝerco; malgraŭ tio, ĝi verŝajne estas la unua pluramema Esperantokanto.

Nu! jam pasis preskaŭ 30 jarojn. Sendube ĉi tiu albumo riĉigis kaj daŭre hodiaŭ riĉigas la E-kulturon. Ne nur per nemortigeblaj kantoj kiel Sola kaj la IS-himno, sed eĉ pli per sia movada influo, la eko de la Esperanta muzikkulturo, kiu ludas centran rolon en ĉiuj ĉefaj Esperanto-aranĝoj hodiaŭ.

Tomas (Tomio) Frejarö