Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BICIKLO

Antaŭ 200 jaroj biciklo estis inventita

Dum krizo-periodo, germano konstruis modelon antaŭan al la modernaj bicikloj, kiel ŝparan alternativon al ĉevaloj. La projekto ekhavis pedalojn kaj pneŭojn nur post jardekoj. Nuntempe ĝi estas simbolo de daŭripova veturado.

La 12-an de junio 1817, la ŝtata funkciulo kaj inventisto Karl von Drais eksidis sur la selo de sia kur-maŝino kaj foriris. La prov-veturo sukcesis: naskiĝis la praversio de la modernaj bicikloj.

La momento ne povus esti pli bona: klimata katastrofo trafis la regionon, kiel sekvo de grandega nubo el cindroj disigita de vulkana erupcio en Indonezio sur la tutan mondon. La rezulto: malvarmo, trosekeco, planteja detruiĝo, malsatego. La situacio viktimigis ankaŭ multajn ĉevalojn – kiujn oni tuj buĉis kaj kuiris.

Drais jam de iom da tempo pensadis pri konvena alternativo al ĉevaloj – kaj jen li inventis la t.n. Draisaĵon*. Probable je la unua provo li ne pensis, ke per ĝi la historio de la homa veturado ŝanĝiĝos por ĉiam. Fakte per ĝi li volis nur gajni monon.

La inaŭgura veturo ekis en la urbo Manhejmo kaj daŭris ĉirkaŭ 14 mil metrojn suden, cele al Schwetzingen. La gazetaro ĉie en Eŭropo komentis la inventon el Germanio. La ekonomia aspekto estis la plej laŭdita: unu draisaĵo kostis 20 pundojn, dum unu ĉevalo kostis 1 900 pundojn. Oni ankaŭ konsideris sen-egala la fakton, ke la aparato ne postulis aldonajn kostojn – ja ne necesas doni al ĝi manĝaĵon.

Tamen, bedaŭrinde por Drais, la nova veturilo ne entuziasmigis ĉiujn. Ne plaĉis al ĉiuj moviĝi sen neceso. Ordinaraj kamparaj homoj emis resti la tutan vivon tie, kie ili naskiĝis, kaj trovis stranga la ideon propravole iri for de sia hejmo. Tiu maŝino do fariĝis plia ludilo por iuj riĉaj sportistoj.

Sed la inventaĵo ne restis sen atento de aliaj inventistoj. Drais registris patenton de sia maŝino, sed tiu patento estis valida nur en lia regiono, Badeno. Trans ĝiaj limoj, lia veturilo estis kopiita kaj plibonigita.

Ĝis la apero de biciklo en ĝia nuntempa formo, multaj jardekoj pasis. Inventistoj en Francio kaj Anglio daŭre plibonigis la du-radan projekton, de la unua velocipedo, kun pedaloj, al la modelo kun granda antaŭa rado, danĝera por la veturantoj. Sekve, fine de la 19a jarcento, aperis la klasika biciklo, kun la elementoj konataj ĝis hodiaŭ: du samgrandaj radoj, du pneŭoj kaj unu ĉeno inter la pedaloj kaj la posta rado.

La teknologio de biciklo fariĝis, cetere, oportune uzata en aŭto-fabrikado – pneŭoj, ekzemple. Multaj formoj estis kreitaj en 200 jaroj – kaj multo ŝanĝiĝis ĝis tio, ke la veturilo fariĝis konvena rimedo por ĉiuj. Biciklo estis mokata, taksata neadekvata de konservismaj inaj asocioj, kaj poste konsiderata ludilo ekskluziva por riĉuloj. Sekve venis motorciklo kaj aŭto kiel konkurantoj.

Nuntempe biciklo estas objekto de konsumado kaj kultado, rimedo por sporto kaj amuziĝo, uzata de miliardoj da homoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi fariĝis simbolo de daŭripova veturado. Homo, kiu lasas sian aŭton hejme kaj biciklas al sia laborejo, faras ion bonan ne nur al la vivmedio, sed ankaŭ al si mem, ĉar kiu multe pedalas, tiu restas sana pli longe.

*El la germana: Draisine

Aŭtoro: Silke Wünsch. Tradukis Raoni Souza el Brazilo.