Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de admiranto de beleco

Oni prave diras, ke beleco estas ne en la estaĵo vidata, sed en la okuloj, kiuj rigardas. Tamen, kiam la plejparto el la homoj taksas iun bela, oni jam kredas, ke tiu homo vere belas, tute sendepende de la ĉeesto de rigardantaj okuloj. Kutime oni diras, “ĉu falanta arbo meze de arbaro bruas, kiam neniu aŭskultas ĝian falon?” Same taŭgus diri pri beleco: ĉu belulino aŭ belulo meze de blinda socio daŭre estus bela? Laŭ kelkaj psikologiaj studoj, homoj traktas gebelulojn pli afable, pli bone, pli favore. Por tiaj homoj, beleco estas kvazaŭ dia donaco: ili faris nenion, la suno brilas por ili kaj la unuan trinkaĵon ili ĉiam havas pagita. Mi havas elstare belan amikinon. Belega ne nur laŭ miaj okuloj, ĉar ŝi vere turnigas la kapon de ĉiuj neblindaj viroj promenante surstrate. Ankaŭ mi sentas tiujn rigardojn, kiam, de tempo al tempo, mi akompanas ŝin. Estas stranga sperto. Kompreneble, la avidaj rigardoj celas ŝin, sed mi ja iĝas iasence la envia centro de tiuj viroj, kiuj erare pensas, ke mi estas ŝia bonŝanca koramiko. Mi havis ankaŭ tre ĉarman avinon, kiu estis belega virino. Malbonŝance, pro iu maljusta universala kialo, mi heredis ŝian grandan miopecon, sed ne ŝiajn allogajn trajtojn. La nigra-blankaj fotoj de mia avino en ŝia juneco montris eksterordinaran belecon, sufiĉe similan al tiu de mia amikino. Kaj tiu hazarda simileco vojaĝigis miajn pensojn inter la malnova tempo de mia avino kaj la nuno de mia juna amikino. Beleco pendas de tiu ĉi maldika fadeno, kiun ni nomas “tempo”, kaj kies paso ne estas agrabla sperto – mi ne volas eniri en detalojn. Tamen, ĝi kaŭzas al mi nenian gravan ŝanĝon: mi ĉiam estis, estas kaj estos nevidebla viro. Neniu iam ajn turnis la kapon pro mi. Sed mi povas imagi la perdosenton, kiun certe spertis mia avino post la nasko de dek unu infanoj kaj pro la simpla paso de la jaroj, kaj tiun, kiun certe spertos mia kara juna amikino estonte – kaj prefere, kiel eble plej malfrue. Aldone, la tempo estas pli kruela al la ina genro: kvankam ili floras rimarkinde antaŭ ni viroj – kiuj restas kvazaŭ ne tute kuiritaj mense kaj korpe dum kelkaj jaroj – la virina elstara allogeco senkompate velkas pli frue. Kruelilo estas ankaŭ la spegulo, ĉar ĝi montras al ni ne la bildon, kiun ni havas de ni mem, sed tiun realon tiel malmolan kiel la vitro mem. Tial, mi ĉiam memoros mian jam okdekjaran avinon antaŭ tiu malvarma kaj brila surfaco, kiam ŝi klopodis plibeligi sin per ŝminkado, sed post kelkaj klopodoj pli-malpli sukcesaj, ŝi ĉiam diris: “Aĥ, nenio fareblas!”, ĵetante samtempe la plibeligilojn sur la breton, kie ili devos kuŝi, ĝis la sekva klopodo okazos.