Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de fotemulo

Certe vi jam rimarkis, ke ekzistas speco de neprofesia fotisto – do eble ni devus nomi lin fotanto aŭ fotemulo – kiu rigardas la vidindaĵojn de ĉiuj ekskursoj kaj vojaĝoj nur tra la vidilo de sia fotilo. Klopodante foti ĉion vidindan, mi – unu el tiaj homoj – pensas ke poste, hejme, estos tempo por trankvile observi la monumentojn, rigardi la preĝejojn kaj promenigi miajn okulojn tra la malnovaj kvartaloj.

Kompreneble mi faras grandan kvanton da fotoj, kaj se sincere diri, mi vere ne havas la necesan tempon por vidi ilin poste. Ankaŭ konfesendas, ke mi estas unu el tiaj ĝenuloj, kiuj konstante klopodas haltigi kaj grupigi la kunekskursanojn, movante la grupon du-trifoje de unu loko al alia por trovi la plej bonan lumon antaŭ ol foti ilin – kvin-sesfoje se necese. Aldone, estas tri aŭ kvar pliaj fotemuloj en ĉiu grupo, kiuj ankaŭ postulas fari siajn fotojn, kvankam nuntempe, sufiĉus ke nur unu el ili fotu kaj poste sendu la fotaĵon al ĉiuj, sed ni ne ŝatas logikon kaj raciecon, ni ŝatas fotadon.

Dum koncerto aŭ prelego mi kompreneble rajtas promeni tra la partero malhelpante la ĉeestantaron bone vidi la scenejon, sed tio tute ne gravas, ĉar mia rolo ja seriozas: tiuj fotoj fariĝos altrangaj dokumentoj de la homara historio, kiam mi finfine trovos ilin en unu el miaj pli ol tricent memorbastonetoj.

La resto de tiu homaro, tio estas la nefotemuloj, devas kompreni ke ne temas pri nura ŝatokupo, ĝi estas vera vivmaniero. Eĉ ne havante fotilon enmane (kio malofte okazas), mi agas kvazaŭ mi fotus ĉion: rigardante nur per mia dekstra okulo, mi ne vidas la realon, ekzemple pejzaĝon, sed rekte la eblajn fotojn de tiu pejzaĝo.

Kompreneble eblas rakonti multajn amuzajn anekdotojn pri fotemuloj, ĉar nevidante pli ol tion, kion ni fotas, ni ne malofte stumblas kaj falas surteren. Sed la plej amuza afero, kiun mi memoras, okazis dum la komuna fotado de la lasta kongreso de nia asocio Fotemuloj Tutmondaj (FoTu!), kiam neniu troviĝis, kie devis esti la fotota grupo, ĉar ĉiuj el ni situis, kie devis esti la fotisto. Do, post kelkaj hezitaj sekundoj ĉiuj mitrale fotis unu la alian, ĝis la baterioj de niaj iloj elĉerpiĝis. Sendube estis taŭga solena fermo por nia aranĝo.

ni ne ŝatas logikon kaj raciecon, ni ŝatas fotadon”.