Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de la amiko

Foje ŝajnas ke la tempo flugas, okaze ĝi helike rampas, sed ĉiam antaŭenirante – se vi permesas al mi miksi tempon kaj spacon. Tamen oni spertas momentojn, kiam la tempo ŝajnas paŭzi permesante ekzameni nian lastan vivan trairadon. Kutime, tiuj momentoj estas gravaj vivopunktoj: diplomiĝo, geedziĝo, naskiĝo aŭ morto. Mi havas specialan tian momenton, sed temas pri tute neĉarma okazaĵo: la renovigo de mia stir-licenco. Mialande oni devas fari tion ĉiun jardekon kaj tio permesas atente observi mian vivon, kvazaŭ mi troviĝus sur privilegia ŝtupo.

Bonŝance mi ne faras tion sola. Mi kunlernis la stiradon kun amikino, kiun mi tre ŝatis. Fakte, miaflanke temis pri iom pli ol amikeco. Sed, bedaŭrinde, ŝi jam havis koramikon. Se diri marĝene, temis pri idioto, kiu utilis por nenio, se oni rajtas paroli malferme.

Post dek jaroj sen vidi ŝin, ni hazarde renkontiĝis surstrate, kaj ŝi memorigis min pri la renovigado de la licenco kaj ni decidis fari tion kune. Dum la atendado en la oficejo ni rakontadis niajn lastajn jarojn unu al la alia. Ĉiam estas pli agrable atendi kun konatulo, precipe, se temas pri tiu speciala amikino, kiu tamen tiutempe havis edzon - la jam menciitan idioton - kaj infanojn. Mi daŭre restis sola, ĉar neniu junulino estis komparebla kun ŝi.

La sekvan dekan jaron ni jam rendevuis laŭplane por solvi tiun burokrataĵon. Dum la atendado ni interparolis ĉefe pri ŝiaj gefiloj, ĉar prizorgi adoleskantojn neniam estis facila tasko. Kiel kutime, mi havis preskaŭ nenion novan por rakonti al ŝi, ĉar mi trovis “neniun inon” kiel ŝin.

En la sekva okazo, kiam ni estis preskaŭ kvindekjaruloj gravaj ŝanĝoj estis okazintaj: ŝia edzo ĵus forlasis ŝin. Tiu idioto komencis novan vivon “kun iu stulta mamulino”, laŭ ŝiaj propraj vortoj. Ankaŭ mi komencis kunvivadon kun virino, malgraŭ ke mi konsciis, ke ŝi ne estas kiel mia amikino nun forlasita kaj sola.

Dum la sekvaj dek jaroj, ĉiutage mi pensis pri ŝi. Mi planadis forlasi mian kunulinon por proponi kunloĝadon al mia amikino, ĉar mi ne povis elteni ŝian suferadon. Fine, estis mia kunulino, kiu lacigita pro mia malemo, forlasis min. Iamaniere mi sentis min feliĉa, ĉar la renoviga dato jam estis sufiĉe proksima. Mi iris tien kun la sento, ke unuafoje, io granda povus vere okazi al mi. Kiam mi alvenis en la kutiman rendevuejon, ŝi jam atendis min salutanta per promesplena rideto. Ŝiaj okuloj brilis junece kaj ŝi aspektis splende. “Ĉu vi scias, kio okazis?” ŝi tuj demandis al mi. Kaj sen doni tempon por respondi, ŝi aldonis “Mia edzo revenis hejmen, ni estas feliĉaj!” Nu, finfine montriĝis, ke la idioto estas nur mi.