Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de nepo

Mi aŭdis jam la unuan sonorilon. Bone, tio signifas, ke mi ankoraŭ havas iom da tempo. Tempon por pensi, ĉar multaj aferoj povas solviĝi pere de cerba aktivado, ĉu ne? Nuntempe, miaj ĉefaj zorgoj rilatas al mia avo. Li suferas maljunulan malsanon. La nuntempa fazo de ĉi tiu afekcio ankoraŭ ne estas tro terura. Sed oni jam scias, ke tiaj pacientoj finas siajn tagojn sen vera komunikado kun parencoj kaj amikoj. Tamen, nun li ankoraŭ sufiĉe bone kondutas en la ĉiutaga vivo.

Lia nuna problemo estas la tempa disiĝo, kiu kaŭzas al li problemojn, kiujn ni, la normaluloj, povas taksi kuriozaj kaj samtempe strangaj. Mi klopodas klarigi al vi. Li, dum multaj jaroj, loĝis en la numero 23 de la strato Nova de nia urbo. Poste, li, kun sia familio, translokiĝis al la domo de la numero 24, ĝuste en la alia flanko de la strato. Kio okazas nun? Li kredas, ke la bela junulino loĝanta kontraŭ li estas lia tiutempa edzino. Do li havas du edzinojn: mian avinon, samaĝan kiel li, kaj tiun ĉarman virineton, samaĝan kiel mi. Tiu tempa disiĝo ne estas konstanta.

Ekzemple, en la hejmo lia konduto ŝajnas tute normala, sed kiam li eliras surstraten, la vido de la malnova domo vojaĝigas lin fulmrapide al la pasinta tempo. Se malbonŝance okazas, ke la junulino en tiu sama momento troviĝas surstrate, li insistas akompani ŝin. Li ĉiam kondutis dece kaj kavalirece, do la najbarino jam scias, ke ŝi nenion devas timi. Tamen, kompreneble, ne estas komforta situacio por ŝi. Poste, mia avo revenas hejmen kaj tute trankvile rakontas al sia vera edzino, ke li ĵus akompanis “ŝin mem” al la metrostacio. Ne kompreneblas, kiel mia avino ankoraŭ ne freneziĝis.

La fakto estas, ke mi multe ŝatas la belan najbarinon. La avo, bonŝance, nenion scias pri tio (kiel li povus reagi?). Mi ankaŭ nenion diris al ŝi, malgraŭ ke ŝi ĉiam kondutis tre afable al mi. La problemo estas, ke eble mia avo kapablas vivi paralelajn mondojn, kiujn ni, la normaluloj, ne povas percepti. Ni ne subtaksu la kapablojn de aliaj samrasanoj. Oni tro leĝere juĝas kelkajn homojn kiel frenezulojn, kiam eble ili havas nur aliajn povojn. La scienco ne kapablas ĉion klarigi, do, kiu povas vere pruvi, ke mia avo eraras? Tial, se li pravas kaj la belulino estas lia tiama edzino, kia tempa katastrofo povus okazi, se mi rilatus amore kun ŝi?

Jen la dua sonorilo. Nu, estas tempo por tagmanĝi en la komuna manĝejo kaj tuj poste, okazos la ĉiutaga vizito kun mia psikiatro. Mi pensas, ke mi jam fartas sufiĉe bone.