Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de leganto

Al Miguel Fernández

Antaŭ nelonge, tute hazarde mi trovis en interreto la retpaĝon de la aŭstralia 3ZZZ-Radio en Esperanto, kiu elsendas novan radian programon ĉiun semajnon. Surprize mi rimarkis, ke de tempo al tempo, unu el la tieaj kunlaborantoj, Matt, laŭtlegas artikolon de La blaga blogo. Kompreneble mi ŝatas tion, sed samtempe la afero pensigis min: ĉu artikolo verkita por esti legata, funkcias por esti aŭskultata? Ĉu ekde nun mi skribu tiujn blogaĵojn iom malsamstile, pensante ne nur pri la leganto, sed ankaŭ pri la eventuala aŭskultanto de la melburna retradio?

Fakte, mi mem ĉiam laŭtlegas la tekstojn antaŭ ol sendi ilin al la redaktoro de Kontakto. Eĉ tre ofte mi registras mian legadon kaj aŭskultas ĝin por kontroli, ĉu la afero glatas, polurante la tekston ĝis la sono bonas.

Antaŭ la invento de la skribo, kiel bele diras la hispana filozofo Emilio Lledó, “la aŭskultantaj oreloj kaj la kantanta voĉo nepre kunfluiĝis en la sama tempo kaj renkontiĝis en la sama loko. Sed kiel la spuroj en la stranda sablo, la fluso kaj malfluso de la horoj forviŝis en la aeron la eĥon de ĉiu voĉo. Restis nur la leĝera marko de la memoro kun la neevitebla eluziĝo kaj paleco de la elvokataj bildoj”. Bele dirite, ĉu ne? Por eviti la forgeson la tiutempaj homoj kreis verse belajn voĉajn epopeojn, kiel la Iliado kaj Odiseado de Homero aŭ la finna Kalevala, ĉar la muziko de la ritmo kaj rimoj helpis enkapigi la rakonton kaj deklami aŭ kanti ĝin ĉie.

Poste, pro la alveno de la skribo, Lledó aldonas: “la skribo estis la granda malkovro por venki tiun kapitulacon antaŭ la tempo. La signoj, kiuj longdaŭris sur ŝtonoj kaj paperoj, komencis alian ekzistan formon kaj inventis novan tempan formon”. Tamen, alia filozofo, la granda Platono, trafe obĵetis pri tio: “la skribitaj vortoj aperas antaŭ ni kvazaŭ ili vivus, sed se oni demandas ilin pri io ajn, ili respondas per aroganta silento”. La greka majstro pravis, ĉar oni devas veki tiujn dormantajn signojn kaj revivigi ilin per nia voĉo, same kiel muzikisto revivigas la notojn de sia partituro.

Do, kara leganto, aŭ kara aŭskultanto: legante, ĉiam laŭtlegu, kaj se tio ne eblas, legu silente, sed malrapide kvazaŭ aŭskultante vian deklamadon en via kapo por atingi la celatan signifon de la verkisto, ĉar eble li diris ion vere gravan, kiu dormis inter tiuj signoj, ĝis vi vekis ilin el ilia “aroganta silento”. Tamen, la plej granda plezuro de leganto okazas, kiam oni konas la voĉon de verkisto, kiu samtempe elstaras kiel deklamanto, ekzemple Miguel Fernández, kaj oni kapablas aŭskulti lian “kantantan voĉon” dum legado de verko liapluma.