Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de malsaĝa demandanto

(kun komentoj)

Same kiel vojo konstruita por ke oni promenu tra arbaro ŝanĝas la arbaron mem, ofte ankaŭ ilo dezajnita por mezuri iun ajn aĵon ne estas neŭtrala. [1]

Imagu varmmezurilon, kiun oni metas en glaseton por mezuri malgrandan kvanton da likvo. Dum la ilo mezuras tiun likvon, ĝi ankaŭ varmigas aŭ malvarmigas ĝin. Pro tio, la rezulto, kiun montras la ilo, estas averaĝo inter la du varmecoj laŭ iliaj masoj.

Okazas same, kiam oni faras demandon. Kiam la varmeco kaj maso de la demando [2] estas tro malsimilaj al tiuj de la respondo, tio certe okazigos problemon. Grandan kaj varman problemon. [3]

Tiajn filozofemajn teoriojn mi ankoraŭ ne konis, kiam mi demandis al mia ĵusa koramikino, kiom da koramikoj ŝi havis antaŭ mi. [4] Fakte, estis nur naive scivolema demando, ĉar kutime ŝi komencis frazojn pere de “unu el miaj ekskoramikoj...”, aŭ “mia tiama koramiko diris, ke...”. Ĉar mi ne povis scii, ĉu la ofte menciitaj eksaj koramikoj estis ĉiam la samaj el malgranda aro, mi neniel taksis la demandon problema. Tamen, ŝi opiniis male, konsiderante ke mia demando estas tre malafabla, kaj kvazaŭ agresema tenistino[5], fulmrapide respondis per alia demando: “Ĉu vi opinias, ke mi havis tro da?”. Fakte ŝi devis ludi per du rakedoj kaj du pilketoj [6], ĉar ŝi tuj aldonis kun pli akra tono: “Ĉu vi taksas min facila knabino?”, kaj laste kaj laŭtvoĉe [7]: “Ĉu vi celas, ke mi estas ĉiesulino???”.

[8] Same kiel oni devus antaŭscii la varmecon de la mezurota likvo, kaj tiam varmigi aŭ malvarmigi la varmmezurilon je la ĝusta punkto por ne ŝanĝi la likvan varmecon dum la mezurado, antaŭ ol demandi oni devus, sakstrate, jam koni la respondon, kaj tiam, eventuale, ne nepre demandi...

[1] Atentu, kara leganto: tia teksta komenco estas nur por prezenti ion, kiu certe ne temas pri arbaroj, nek iloj, nek promenadoj.

[2] Nun temas pri komparo: demando anstataŭas mezurilon. Bonvolu relegi la artikolan titolon.

[3] Tiamaniere, ĵonglante per analogioj kaj metaforoj laboras verkistoj, oni nepre devas alkutimiĝi al tio.

[4] Finfine, ni alvenis al la vera temo, kaj montriĝas, ke ĝis nun temis pri nura preludo, do, teksta preteksto.

[5] Atentu: nova komparo.

[6] Nun mi, kiel amatora verkisto, ĝojis pro la ĵus kreita analogio inter diskutado kaj tenisludado kaj, malprudente, plilongigas ĝin.

[7] Ĉu tri rakedoj? Do, kiom da brakoj finfine? (mi jam avertis, ke estas danĝere plilongigi tiajn analogiojn).

[8] Ni revenis al la komenco kaj tiu tipa rimedo avertas nin, ke la artikolo preskaŭ finiĝis.