Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Blogo de mezuranto

Eble vi ne rimarkis, ke la jaro 2016 havis plian sekundon. Ĉiuj komputiloj, konektitaj horloĝoj, kaj ĝenerale — gravaj iloj de unuarangaj institucioj regantaj la mondon aldonis tiun kroman momenteton al la lasta tago de la pasinta jaro. Ŝajne, la tera rotacio iom malrapidiĝas pro iu bremsa efiko de la luno, kaj foje necesas korekti tiun malfruon pere de tiu kompletiga tempunuo.

Tamen, la afero ne estas klara, ĉar origine tago dividiĝis en 24 horojn, horo dividiĝis en 60 minutojn, kaj minuto dividiĝis en 60 sekundojn. Do, unu sekundo estis unu 84000ono de tago. Estis, ĉar tio validis, ĝis, danke al pli precizaj novaj tempmezuriloj, oni rimarkis, ke la terrotacio ne estas stabila. De 1967 la difino de sekundo ŝanĝiĝis al tiu strangaĵo havanta nenian rilaton kun la tero, la suno kaj la luno:

“La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado, kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.”

Ni analizu tion: unue la homaro baziĝas sur la naturo mem. Poste, oni kreas tre precizajn ilojn, kaj per ili ni, arogante, pretendas korekti la naturan bazon de la afero kulpigante la teron pro pigreco aŭ la lunon pro ĝia malbona influo.

La mezurunuoj taŭgas, kiam ili venas de la aĵo mezurata mem. Leonardo da Vinci en sia fama desegnaĵo Vitruvia homo sekvas la proporciojn de la romia arkitekto Vitruvio: “La distanco de la mentono ĝis la nazotruoj estas triono de la homa vizaĝo”. Ankaŭ la ora proporcio estas bona ekzemplo trovebla en la naturo kaj arto: “divido de difinita distanco je du partoj, per kiu la rilato de la malgranda parto al la granda estas la sama kiel la rilato de la granda al la tuto”.

Eĉ muzikon oni ne mezuras per sekundoj, sed per pulsoj organizataj laŭ taktoj. Kiom daŭras pulso? Malrapidaj pecoj esprimas malrapidajn pulsojn kaj, inverse, rapidaj muzikaĵoj pulsas rapide. Do, oni mezuras muzikpecon pere de la tempunuoj esprimitaj de la sama mezurata muzikpeco. Bele, ĉu ne?

Alia afero estas ammezurado. Homaj sentoj devas mezuri tion, sed, kiu mezuras mian amon al vi? Ĉu mi? Ĉu vi? La problemo estas, ke la luno ne nur efikas sur la terrotacion, ĝi ankaŭ ŝanĝas nian konduton kaj sintenon, sed, bedaŭrinde, ne ĉiam samtempe kaj samgrade. Pro tio la mezurado de mia amo al vi dependas de la mezuranto kaj, pro tio, la rezultoj povas esti sufiĉe malsimilaj. Tiel malsimilaj, ke tiu diferenco tute ne solveblas per artifika rimedo kiel la aldono de tiu artefarita supersekundo.