Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Blaga Blogo Viktoro SOLÉ - Katalunio

Blogo de naĝisto

Kiel mi jam klarigis antaŭe, mi havas kelkajn memorproblemetojn.

Mi, du- aŭ tri-foje semajne, iras al la naĝejo. Mi tre ŝatas naĝi, kaj dum la naĝado estas tempo por “paroli” kun mi mem kaj kun mia propra korpo. Senti sensaciojn, aŭskulti ĝin, aŭ simple pensi pri kelkaj ne gravaj temoj. Sed la temo (mi ne volas perdi la fadenon) estas ke mi, fojfoje forgesas aferetojn. Do, la pasintan semajnon, ekzemple, mi forgesis la okulvitrojn. Kompreneble, estas permesite naĝi sen okulvitroj, sed krom la problemo de malbona vidpovo (pro la fakto de mi ne bone komprenata de la luma refrakto) estas la problemo de la troa klorado de la naĝeja akvo. Ni ĉiuj deziras, ke la akvo ne nur estu pura, sed, ke ankaŭ ĝi, cezaredzine, ŝajnu pura, do, se la zorganto dubas, li aŭ ŝi certe verŝas iomete pli da kloro iom pli. Mi ne plendas pri tio, nur klopodas kompreni, kial miaj okuloj estis tute ruĝaj post la naĝado.

Alian tagon mi forgesis la gumo-sandalojn. Unue, mi pensis, ke tio ne multe gravas, finfine oni naĝas senŝue, ĉu ne? Sed baldaŭ la respondeculino diris al mi, ke pro sankialoj, la gumo-sandaloj estas devigaj. Estas ŝimoj, kiuj atakas la naĝistajn piedojn (ŝajne ili vivas per la akvo sed nur for de la akvo!). Bone, mi ne devas kompreni la tutan mondon kaj ĝian grandegan komplikecon.

Trian tagon mi forgesis la banĉapon. Denove, la respondeculino admonis min kaj ŝi donis al mi, kiel recidivulo, broŝureton kun la normoj de la naĝejo.

La sekvan tagon, post legado de la normaro, mi reiris al la klubo, kaj zorge metis en mian dorsosakon kaj la gumo-sandalojn kaj la banĉapon. Mi eĉ ne forgesis la okulvitrojn. “Tuto en ordo!”, mi diris, kaj ekkomencis la naĝadon. Mi multe ĝuis ĝin, sed, kiam mi eliris, mi klare vidis, kion tiam mi forgesis: la bantukon. Kompreneble, ne estas leĝo, kiu malpermesas forgesi la bantukon, do la regularo, kiun mi pacience trastudis, nenion diris pri tio. Nu, mi ne estis deliktulo, sed ja malfeliĉa malsekulo. Per iomete da pacienco kaj strangaj pozoj, mi sukcesis sekigi min sub la elektra mansekigilo. Bone, afero senprobleme solvita.

Sed hieraŭ okazis alia forgesaĵo. La lasta. Antaŭ ol eliri hejmen, mi kontrolis, ĉu ĉio estas en la dorsosako. Mi alvenis naĝejen, kaj komencis naĝadon. Baldaŭ, mi havis strangan sensacion, fakte, nekutimajn sensaciojn. La unua temis pri pli da libereco, mi sentis min tre komforta dum la naĝado. La dua sensacio estis soleco. Mi sentis, ke mi naĝas sole. Sed ne temis pri sento, estis realaĵo. La kunnaĝintoj estis for el la akvo, ili formis grupon kaj severe rigardadis al mi. Baldaŭ alvenis la respondeculino, kiu devigis min foriri el la akvo kaj kovri min per la bantuko. Mi, momente, ne komprenis, kial ŝi emfazis tiujn vortojn “bonvolu kovri vin per la bantuko”.

Oni ne permesas min reiri tien. La mondo estas plenplena je maltoleremaj homoj.