Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de supervivanto

Fakte, mi ne scias kial mi skribas en tiu ĉi blogo, ĉar tre probable mi estas la lasta homa estulo sur la tero. Tamen, malgraŭ ke la demando estas memevidenta – kiu legos ĉi tiun tekston krom mi mem? – mi ne kapablas ne skribi.

Kompreneble mi devus komenci per la jena klarigo – al kiu? – sur la Tero okazis terura elekstermonda atako, kiu mortigis la homaron. Sed dum tiu agreso, pro eksperimento, mi hazarde troviĝis ene de speciala maŝino konstruita de mia universitato kaj certe la unika izola sistemo de tiu aparato protektis min kaj, bedaŭrinde, malfacile alia homo estis en la samaj kondiĉoj dum la hombuĉado.

Tiu elekstertera fiago mortigis nek bestojn, nek plantojn, ankaŭ ne difektis ilojn kaj maŝinojn. Do en la unuaj tempoj, elektro kaj pura akvo troviĝis ĉie. Tiel mi povis profiti ĉion: manĝaĵojn, aŭtomobilojn, laboratoriojn, komputilojn kaj eĉ interreton. Tamen, kiam io difektiĝas, neniu krom mi povas ripari ĝin, kaj mi ne kapablas ĉion solvi. Pro tio, en mia ĉirkaŭaĵo preskaŭ ĉiutage nova ilo malfunkcias kaj tio, iom-post-iom, vualas mian regionon per malgaja dekadenca bildo.

Vivi sola en la mondo havas problemojn kaj tiasence mi luktas kontraŭ mi mem por ne fali en sovaĝecon. Oni devas klopodi konservi la bonajn morojn. Pro tio mi kombas kaj razas min ĉiutage, malgraŭ ke neniu – krom mi mem per duonrompita spegulo – vidas min, kaj veturante per aŭto tra la senhoma urbo, mi ĉiam uzas la blinkilojn por indiki, ĉu la veturilon turnos dekstren aŭ maldekstren, ĉar mi konscias, ke se oni komencas malobservi tiajn bazajn kutimojn, ĉio povas degeneri en pelmela ĥaoso kaj tiam tre facile ekestas sanga revolucio kun katastrofa rezulto.

Aliflanke, oni povas kompreni, ke mi ŝatus trovi alian eblan supervivanton – ĉefe supervivantinon – ĉar en mi miksiĝas la baza persona neceso trovi kunulinon kun la supera rasa respondeco savi la homaron. Mi eĉ pensis, ke se mi trovus tiun novan Evan, mi, kiel nova Adamo, povus enkonduki Esperanton kiel duan mondan lingvon por ĉiuj. Por ĉiuj niaj eventualaj filoj, kompreneble. Eta fina venko, sendube.