Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de vilaĝa kuracisto

Kiel kuracisto en malgranda vilaĝo dum pli ol dudek jaroj mi spertis amason da kuriozaĵoj. La plej proksima hospitalo estis en sufiĉe malproksima granda urbo, do tute ne konvenis sendi vilaĝanojn al la specialisto pro malgravaj aferoj. Tiamaniere mi neoficiale spertiĝis pri multaj medicinaj branĉoj: mi agis kiel traŭmatologo, pediatro, gerontologo, ginekologo, seksologo, psikologo, kaj eĉ konfesprenanto — kiam multaj homoj jam ne multe vizitis la preĝejon. Kompreneble, mi ne povis solvi la plej gravajn malsanojn de tiuj specialaĵoj, sed mi ja elturniĝis pri la plej kutimaj negravaj misfunkcioj.

Malgraŭ ke mi forte fidas je la scienca metodo, ni kuracistoj ĉiam sciis, ke sanigo ne estas nur kemia reakcio al piloloj. Fine, homaj estaĵoj estas pli ol provo-tubo, ĉu ne? Pro tio, sen forgesi la farmakologian helpon, mi ĉiam atentis ankaŭ la animon de la pacientoj. Aŭskulti ilin estas la unua tasko de konscia kuracisto kaj kiel eble kuraci ankaŭ la animon estas nia rolo en la landa saniga sistemo. Tio ŝajnas pli temporaba, sed finfine estas investo: ju pli oni klopodas sanigi samtempe kaj la korpon kaj la animon, des malpli ili ree malsaniĝas.

Tamen, ne ĉiam tio funkcias kiel mi antaŭpensis. En la vilaĝo loĝis tri maljunaj fraŭlaj fratinoj, kiuj tiom ŝatis mian atenteman “sistemon”, ke ili tri ĉiutage — jes, ĉiutage — vizitis min. Ĉar ilia sano estis sufiĉe bona, ili permesis, ke mi atentu pli urĝajn kazojn antaŭ ili. Fakte, ili havis nenian farendaĵon ĝis la tagmanĝo, do kutime ili pasigis la matenon en la atendejo. Ne necesas diri, ke tiu loko estis unu el la plej gravaj el la vilaĝo en konkurenco nur kun la kafejo. Do, kiam estis ilia vico, la tri fratinoj eniris mian oficejon kaj paroladis. Kutime temis pri duboj, ekzemple: “ĉu estas normala afero, ke mi sentas iom da doloro en miaj kruroj fine de la tago?” kaj mia respondo estis kutime laŭ la sokrata metodo: “kara, kiom aĝa vi estas?” kaj ŝi komprenis. “Mi povas recepti pomadon por viaj kruroj, se vi volas”, mi asertis, sed ŝi respondis “Ne, ne, tute ne, ne estas tiel grava doloro...”. Kaj pli-malpli tiel okazis la ĉiutagaj vizitoj — jes, ĉiutagaj — de la tri ĉarmulinoj.

Tamen, tre surprizis min, ke unu tagon, nur du el la fratinoj venis al la kuracejo. Mi tuj demandis: “kio pri via fratino? kial ŝi ne venis?”, kaj unu el la du respondis: “ho, ŝi ne fartas tre bone hodiaŭ.” Tiaj ili estis.