Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Cifereca mono:

Bitmono aĉas. Ĉu Nova Stelo indas?

Robert Nielsen – Irlando

Valuto sen elspezo estas kiel aŭto sen benzino. Se homoj neniam uzas ĝin, ĝi malsukcesas kiel valuto kaj nur estas ponzi-skemo (financa piramido) por riĉiĝi senlabore. Sub ĉiu artikolo pri bitmono ĉiam estas la samaj komentoj. Homoj bedaŭras ke ili ne jam aĉetis bitmonerojn kiam la prezo estis malaltega, ĉar se ili farus, nun ili estus riĉaj. En ĉiu bitmono-babilejo la konsilo ĉiam estas “konservu” kaj oni preskaŭ neniam vidas diskutojn pri homoj, kiuj elspezis bitmonerojn. Ĉi tio estas strangega, ĉu ne? Kia valuto malkuraĝigas uzon?

Kiom ajn la prezo, bitmono estas monaĉo.

Homoj ofte debatas ĉu io subtenas la prezon de bitmono aŭ ĉu ĝi nur estas ŝajno? Male al aliaj valutoj, ne estas iu ŝtato aŭ centra banko, kiu subtenu ĝin, sed teorie la bitmona ekonomio (la homoj kaj la vendejoj, kiuj elspezas bitmonerojn) subtenas la valoron. Sed la problemo estas ke tiu ekonomio apenaŭ ekzistas. Nur iomete da vendejoj uzas bitmonon kaj eĉ ĉe tiuj, apenaŭ iuj klientoj iam aĉetas ion per bitmono. Pro la deflacio de la valuto, nenio instigas la elspezon de la mono, fakte la bitmona ekonomio punas elspezon.

La subtenantoj de la mono ofte propagandis ke ĝi estas valuto rapida kaj senpaga. Ili kredis/esperis ke ĝi anstataŭos la tradiciajn sistemojn por interŝanĝi monon ĉar laŭ ili, la kotizoj estis tro altaj kaj oni devis atendi tro longe. Eĉ estis troigita parolado pri “bitmono por la senbankuloj” kun la espero ke malriĉuloj, kiuj ne havas bankkontojn uzos bitmonon (ĉi tiu espero neniam havis logikon).

Kelkaj el la plej grandaj uzantoj de bitmono ĉesis akcepti la monon ĉar la problemoj estis tro grandaj. Steam (la populara komputil-luda vendejo) kaj Stripe (la kreditkarta kompanio) ambaŭ ĉesis akcepti bitmonon pro la altaj kotizoj kaj longaj atendtempoj. La plej hontiga (aŭ amuza, laŭ via plaĉo) estis kiam eĉ konferenco por promocii bitmonon rifuzis akcepti pagojn per bitmono. Kiam eĉ la plej fortaj subtenantoj ne uzas la monon, tiel evidentas ke ĝi havas tre seriozajn problemojn.

La komunumo de bitmono jam bone konas ĉi tiujn difektojn, sed la plano de la mono malhelpas solvon. Subtenantoj fanfaronas ĉar la sistemo estas malcentra kaj neniu mastrumas ĝin, sed ĉi tio signifas ke neniu povas ripari la difektojn. Alia grava problemo de bitmono estas ke ĝi uzas vastan kvanton da energio. Oni taksas ke bitmono uzas tiel multe da energio kiel mia lando.

Iuj diras ke bitmono havas problemojn sed la blokĉeno vere valoras. Sed honeste, blokĉeno estas solvo serĉanta problemon. Post naŭ jaroj neniu malkovris utilan uzon por ĝi, plejparto de la proponoj ne utilas aŭ jam ekzistas. Iu defendas bitmonon dirante ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ bezonas tempon por kreski kaj evolui. Sed ĝi ekzistis dum naŭ jaroj, kio estas longega en interreta tempo. Homoj ne bezonis naŭ jarojn por lerni ke retmesaĝoj utilas. Kiom pli da tempo bitmono bezonas?

Do, tiel mi kredas ke kiom ajn estas la prezo de bitmono, tute ne gravas. Kiel valuto ĝi aĉas kaj malsukcesas. La prezo povas esti iom ajn, sed se neniu elspezas ĝin, valute ĝi malsukcesis. Tio ne signifas ke bitmono estas senutila, la plejparto de la homoj traktas ĝin kiel investo kaj por aĝiotado. Se oni aĉetis bitmonon nur pro esperoj de riĉeco, enordas, sed ne ŝajnigu ke ĝi estas la valuto de la estonteco.

Post ĉi tiuj konstatoj, la nuntempa granda kresko de ciferecaj monoj pensigis min: Esperanto estas internacia lingvo, ĉu ni bezonas internacian valuton?

Kial ni bezonas valuton?

Fakte la internacieco de Esperantujo jam malfaciligas uzon de nacia valuto. Ekzemple, ĉe la Universala Kongreso, venas homoj el 60-70 landoj kun multegaj malsamaj valutoj. Estas vere malfacile por la organizantoj regi tiom da valutoj kaj se estus nur unu, tio multege pli faciligus la aferon. Ĉiuj perdas monon pro la monŝanĝaj kotizoj, do se estus internacia valuto ĉiuj ŝparus monon.

Ĝi ankaŭ povus subteni kreemajn esperantistojn. Verkistoj, muzikistoj, filmistoj povus ricevi donacojn per simpla butonklako. Se ni havus nian propan valuton, oni ne bezonus kontroladon de bankoj aŭ longegan atendon de la UEA-konto. La plej bona parto estas ke oni povus sendi eĉ etajn sumojn, ekzemple nur 10 elcendojn (aŭ eĉ 1). Ĉi tiuj “pagetoj” povus subteni kaj interligi nian komunumon.

Honeste, alia bona kialo por krei valuton simple estas mojoseco. Ĉu ne estus mojose se ni havus nian propran monon? Kio estas Esperanto – lingvo kun flago, himno kaj valuto. Ĝi povus veki intereson el la ekstera mondo kaj allogi novajn homojn. Ĝi estus ekzemplo de la tutmondeco de Esperanto kaj la kunlaboremo de la komunumo.

Nova Stelo

Estas longa historio de multaj provoj krei valuton por Esperantujo. En 1907, oni kreis Spesmilon, kiu strebis esti internacia banksistemo, sed ĝi malaperis post la unua mondmilito. Inter 1947 kaj 1993 ekzistis la Stelo, kiu strebis esti internacia valuto kaj solvi la problemojn, kiujn mi jam menciis. Ili volis havi komunan monon por pagi por revuoj kaj kongresoj. Do mia ideo simple estas nova versio sed ĉi-foje Interreta. Oni povus nomi ĝin la “Nova Stelo”.

Fakte dum Esperantaj junularaj kongresoj jam ekzistas “valuteto”. Dum la pasinta JES, la drinkejo akceptis nur “Stelo”-ojn – plastajn ĵetonojn kun fiksita interŝanĝa valoro. UEA preskaŭ havas jam sian propran banksistemon – la UEA-kontoj – sed ĝi estas pra-sistemo. Imagu se oni plibonigus la UEA-kontojn por ke oni povu rapide sendi kaj ricevi monon per via poŝtelefono?

Jam ekzistas ĉirkaŭ 1 500 ciferecaj valutoj (kaj tiu ĉi numero rapide kreskas) kaj unu jam havas Esperantan nomon: Monero havas Esperantan nomon, sed 99% de la uzantoj ne scias aŭ eĉ konas Esperanton, do la nomo estas la sola konekto. Ĉu indas aliĝi al jam ekzistanta valuto kaj konverti ĝin al Esperanta mono? Mi ne konsentas ĉar la plejparto de la homoj, kiuj aĉetas ciferecan monon, nur revas pri riĉeco, ili prifajfas la valuton. Mi ne volas krei valuton nur por riĉiĝi, mi volas krei iun kiu vere utilas al la komunumo. Fakte ĉifromono enhavas multajn problemojn, kiel tiuj de bitmono, kiuj maltaŭgigas ilin por uzo en Esperantujo.

Kiel la valuto funkcius?

Por eviti tiujn problemojn, mi proponas ke nia valuto havu centran bankon, preferinde UEA aŭ/kaj TEJO. Por eviti spekuladon, preferindas ke la prezo estu nemovebla aŭ almenaŭ tre rigida, verŝajne ligita al iu granda valuto kiel la eŭro aŭ dolaro. La centra banko povus facile krei pli da moneroj por pligrandigi la kvanton da mono laŭ la bezonoj de la valuto. Se la prezo estas tro alta, ili vendus pli por malaltigi la prezon kaj certigi ke la valuto estas stabila.

Mi ŝatus ke la valuto estu tute nespekulebla; se iu profitas per aĉetado kaj vendado de la valuto, tio estus eraro. Nur estu unu oficiala vendejo de la valuto (eble la retejo de UEA aŭ TEJO) kaj ni povus eĉ malebligi la vendadon de ĝi. Se oni aĉetu, oni elspezu en Esperantujo aŭ sendu al aliaj esperantistoj. Ĝi povus esti enspezo por UEA kaj TEJO, kiuj certe bezonas financan helpon.

Aliaj ĉifromonoj uzas blokĉenon, kio estas publika librotenado. Sed ni ne bezonas tion. Mi ŝatas mian privatecon. La blokĉeno ankaŭ estas tre malefika ĉar ĝi bezonas multege da komputila energio por konfirmi pagojn kaj krei novajn monerojn. Aliaj ĉifromonoj devas pagi homojn por konfirmi pagojn aŭ per novaj moneroj aŭ per transakciaj kotizoj. Pro tio, la pagoj de bitmono estas malrapidaj kaj multkostaj.

Multaj ciferecaj valutoj ne havas komunumon aŭ kialon por uzi ilin. Ili estas kvazaŭ solvoj serĉantaj problemojn. Esperantujo estas speciala ĉar ni jam havas komunumon kaj jam havas kialon kaj bezonon por internacia mono. Oni povus facile informi milojn da homoj per blogoj, jutubaj filmetoj kaj gazetoj.

Kiel oni uzus la valuton

Mia ideo estas ke homoj povu ŝanĝi nacian valuton al la “Nova Stelo” ĉe la retejo de UEA aŭ TEJO. Per ĉi tiu mono, oni povu pagi la kotizon al iu kongreso, la abonon al revuoj, aĉeti libron aŭ muzikon ktp. Ĉe kongresoj, oni povus aĉeti bieron aŭ ion alian ĉe la vendejoj. Tial preferindas ke estu iu poŝtelefona apo por facile sendi la monon. Aŭ eble se mi simple diros mian kodon (kiel la UEA-konto) kaj la vendisto povus aŭtomate elpreni la monon de mia konto. Poste mi povus danki kaj subteni esperantistojn, kiuj verkas interesajn artikolojn, per donaco. La valuto estus tute stabila kaj ĉiuj povus facile kaj senpage sendi monon.

Bedaŭrinde mi scias tute nenion pri programado aŭ la teknikaĵoj de ciferecaj valutoj. Mi petas ke programistoj kontaktu min por diskuti la eblon de mia ideo. Kiuj estas la eblaj problemoj, kostoj, teknikaĵoj? Ĉu ĉi tio estas bona ideo? Ĉu indas krei nian propran valuton? Eble ĉi tio estas frenezaj neatingeblaj ideoj, sed ĉiuj novaj inventoj unue nur estis frenezaj ideoj, ĉu ne?

**

Artikoloj adaptitaj el: https://teokajlibroj.wordpress.com