Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

“Civilizita Interreto” - Ĉu detruante la liberecon de la Reto?

Sergeo TYRIN - Israelo

La gvidantoj de Usono, Britio kaj Francio aŭdigas pli kaj pli klarajn eldirojn pri formulado de novaj reguloj, kiuj laŭimplike celos sekurigi la Reton (vd. ‘sekura krozado por infanoj’) kaj kontraŭbatali la rompadon de kopirajtoj; sed kion vere ili volas laŭpraktike?

En novembro okazos en Londono konferenco, organizata de la Brita registaro, kies celo estos nemalpli ol “diskuti normojn de akceptebla konduto en la ciberspaco” kaj “kunigi ŝtatojn por esplori taŭgajn mekanismojn por doni al tiuj normoj realan povon.” Kaj usona kaj brita gvidantoj sonas absolute seriozaj rilate al la reguligo de la Interreta spaco, dum la franca prezidento, kiu iniciatis la ‘e-G8’ (kunvenon de reprezentantoj el registaroj kaj grandaj teknologiaj kompanioj surreto-bazitaj, tuj antaŭ la G8-kunveno), klare anoncis ke tia leĝo kaj kontrolado survojas al la virtuala mondo.

La rezolucio de G8 rilate Interreton tekstis jene: la Reto ne estas aparta ago-sfero sed kroma parto de la normala mondo de leĝoj kaj reguloj; tial ĝi devas esti “inkluzivita en la pli vastan kadron de respekto al leĝoj, homaj rajtoj kaj bazaj liberoj, kaj de protekto de rajtoj je intelekta propraĵo kiu promocias la vivon en ĉiu demokratia socio profite por ĉiuj civitanoj. Kaj la kadro kaj la principoj devas havi la saman protekton en la Interreta medio, samkiel ĉie aliloke.” Por ke tio okazu, “la agado de ĉiuj registaroj estas necesa per la naciaj regularoj, kaj ankaŭ per internacia kunlaboro,” – precipe rilate al la intelekta propraĵo.

Kion tio signifas? Certe la nuna stato de la Interreto – preskaŭ en la stilo de Thomas Hobbes [tomes hobs] [legu la apartan kadron] – bezonas iom pli da sekurigaj reguloj. Tamen, ĉu la registaroj kaj la grandaj korporacioj kiuj manipulas ilin (per lobiado aŭ aliaj manieroj), povos vortumi regulojn, kiuj ne aspektos inspekteme kaj cenzure je la kosto de parol-libero? Usono, Britio kaj Francio havas certan vidpunkton rilate tion kiel devas aspekti tiuj necesaj leĝoj – ekzemple, ke iu povas esti malkonektita de la Interreto post 3 kontraŭlegaj mp3-elŝutoj – sed evidente ilin ne same imagas aliaj ŝtatoj, kiel Nederlando – kiu ĵus akceptis leĝon pri neŭtraleco de la Reto, aŭ Rusio – kie entute mankas intereso pri reguligo de la ciberspaco.

La solvo de la tri menciitaj aliroj al la problemo estas kreo de ‘virtualaj landlimoj’, kiuj apartigos la civitanojn de tiuj ĉi ŝtatoj disde la ‘kaoso’ de Reto en aliaj ŝtatoj. Per simplaj vortoj: Blokado de aliro al retejoj troviĝantaj eskter la leĝa sfero de Usono, Britio aŭ Francio.

Surbaze de batalo kontraŭ stuprado, seksperforto, hazardludado aŭ rompo de kopirajtoj, la Usona Kongreso diskutas manierojn starigi tiajn “virtualajn barilojn”, dum en Eŭropo estas konsiderata unuecigita “Granda Fajromuro” ĉirkaŭ la Ŝengena zono*. Tiuj ĉi paŝoj al “civilizita” Interreto efektive permesos filtri la pli- kaj pli-longiĝantan liston de enhavo, al kiu la registaroj ŝatos limigi la alireblon. Vi jam povas ekkapti en kiun realon tio gvidas...

La afero, tamen, estas ke la Reto prezentas realan riskon al la konstituantaj establoj – kaj registaraj kaj ekonomiaj. Ĝi estas la fekunda grundo sur kiu novaj, foje radikalaj, ideoj povas kreski; homoj kun apartiĝanta vidpunkto povas trovi unu la alian; ĉiu povas esti aŭdata; kie mono grandskale ne ludas rolon. Tio estas nova mondo, kiu estas ekster la regado de la establitaj regantaj instancoj.

La “malnovstilaj” medioj estas reguligitaj kaj efike kontrolataj, ankaŭ enhave. Kreante novan televidan kanalon aŭ gazeton oni devas sufiĉe pagi kaj subiĝi al registara cenzuro. Antaŭ la ekesto de la Interreto, homoj havis sufiĉe limigitajn eblojn organiziĝi kaj prezenti riskon al la establitaj instancoj. La Reto ŝanĝis tion; ene de kelkaj minutoj kaj kun minimuma mon-investo vi povas havi vian voĉon aŭdata (kaj mal/subtenata). Ĝi estas danĝera ankaŭ pro la fakto ke ĝi efektive tenas neniujn sekretojn kaj toleras neniujn sekretojn; registaroj tra la mondo baziĝas tro ofte sur kaŝado de informoj, kaj Interreto – kies plej fama ekzemplo estas WikiLeaks – endanĝerigas la akceptitan labormanieron.

Kial la registaroj en la demokratiaj landoj timu la sovaĝan terenon de la Reto? Ni analizu la ekzemplojn de Barack Obama en Usono kaj Geert Wilders en Nederlando. Ambaŭ gajnis popularecon grandparte danke al la Interreto, eĉ se venantaj el la establitaj “malnov-mondaj” cirkloj. Tamen, se ili sukcesis, kio baras alian, tute nekonatan kaj ne-asociigitan kun ajna establita instanco, ripeti ilian sukceson? Tion evidente ne ŝatus la ekzistantaj partioj, kie la konkuro al povo ludas la plej gravan celon, eĉ se kaŝata per belaj sloganoj.

La adeptoj de mondkoncepto laŭ kiu registaroj estu komplete diafanaj certe jubilas pro la nuna stato de la Reto, kiu redonas la povon reen al la popolo – kaj ĉi-fenomeno nur akceliĝas (vidu la ekzemplon de Araba Printempo). Tiel daŭrigante, la registaroj ne havos alian eblon ol esti 100%-e travideblaj, kaj tion ili evidente volas eviti. Indas rimarkigi aldone, ke kvankam grandskale tio estas ĝusta direkto ĉar ekzistas temoj – ekzemple, rekte tuŝantaj la sekurecon de la civitanoj – kiujn oni prefere ne publikigu, kaj tio plej veras por landoj ne troviĝantaj inter amikaj najbaroj.

Sed sufiĉas pri politiko. Ĝi ne estas la sola kiu spertas radikalajn ŝanĝojn pro la Interreto: tiu ĉi medio instigas neimageblan amasegon de kreemo, ofertante al iu ajn esprimi sin. Ĉu temas pri amatoraj filmetoj, aŭ pri elstara aŭtoro mem publikiganta sian debutan libron – la Reto alportas morton al la tradicia modelo de enhavo. Artistoj ne plu dependaj de grandaj entreprenoj kiuj popularigu ilian kreaĵon, kaj la enhav-industrio kiu daŭre kontraŭas moderniĝi laŭ la novaj konceptoj, plu perdas sian povon, kio tradukiĝas al perdo de enspezoj.

Ankaŭ la maniero aĉetumi grave ŝanĝiĝas; konsumantoj nun havas la eblon ne nur kompari produktojn kaj kostojn en la vendejoj en ilia ĉirkaŭaĵo, sed en pluraj vendejoj tra la lando kaj eĉ el la tuta mondo. La tutmondiĝo de la merkato certe havas tre pozitivan efikon sur konkurenco. Kaj ankaŭ ĉi-rilate ripetiĝas la samo: la balanco de povo transiĝas el la manoj de establitaj entreprenoj al la “simpla homo”, kaj firmaoj ne plu povas miskonduti dumlonge; la Reto ne toleras sekretojn...

Evidentaj do estas la kialoj kiuj gvidas politikistojn kaj grandajn entreprenojn limigi la liberon kreatan de la Interreto. Striktigo kaj cenzuro de Interreto laŭ kaprico de tiu aŭ alia lobianto forprenos la liberon, je kiu ni rajtas kiel homoj, kiel civitanoj, kiel konsumantoj.

Kompreneble, la trolibero kreas spacon ankaŭ por damaĝaj, kontraŭleĝaj, danĝeraj agoj – kaj kontraŭ la efektivigeblo de tiuj oni devas protekti. Evidente, necesas fini la SovaĝOkcidentan* etoson; sed tio devas esti farita saĝe kaj kun daŭre flegata respekto al la bazaj liberoj (ja garantiataj en la “reala” mondo) kaj al la kaosema naturo de ĉi-medio ofte instiganta al fruktodona kreemo. Nek disvastigo de sensencaj timigoj nek demagogio helpos la procedon.

Rimarkoj

* Traktato de Schengen [Ŝengen] estas interkonsento kiu forigas ŝtatliman kontrolon de personoj, kiuj traveturas trans ŝtatlimojn inter la traktato-ŝtatoj.
* Etoso en kiu ĉiu estas reganto de si mem kaj ĉiu difinas memstare la leĝojn kiuj aplikiĝas al si.

Fontoj

Ars technica kaj OSNews

Thomas Hobbes

Thomas Hobbes [tomes hobs] (1588 – 1679) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo kaj plej konata pro siaj politikaj filozofiaj rezonoj. Li disvolvis la fundamentojn de la eŭropa liberala penso, kaj en sia majstroverko “Leviatan” ellaboris la ideon de homa socia kunlaboro pro propraj interesoj, nome: ĉiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sekve politika potenco devenas ne de Dio, sed de la popolo; la baza ideo estas tiu de socia kontrakto, interkonsento de civitanoj – ĉu implica ĉu malimplica – pri tio, kiu regas kaj kiel.

El vikipedio

Permesilo CC BY-SA 3.0