Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

La mono ŝanĝas homon

Rie Nadia Kondo – Pakistano

Mi loĝas en Pakistano, kiu estas malriĉa lando kun multaj almozuloj. Eble en evoluintaj landoj oni pensas: “Homoj en subevoluaj landoj estas ja malriĉaj, sed ili estas puraj kaj bonkoraj.” Tio estas tamen iluzio. Verdire, nia koro ne riĉiĝas, se al ni mankas materia kontenteco.

En mia infaneco, mia patrino ofte diris: “La mono ne estas grava por establi feliĉan familion, amo ja estas grava”. Oni ĉi tie diras: “Sufiĉa vivrimedo - deca vivmaniero”.

Kiam mi laboris en Japanio kaj havis regulan enspezon, mi ĉiumonate kontribuis per fiksa sumo al internacia NRO, kiu laboras en Pakistano helpante malriĉajn infanojn el kvartalaĉoj, ĉar dum longa tempo mi interesiĝis pri la problemoj, kiuj okazas en subevoluaj landoj; malriĉeco, malbona eduksistemo, manko de higieno kaj deviga geedziĝo. Pro mia justema trajto, mi pensis ke mi devus fari ion por helpi homojn, kiuj estas en pli malfacila situacio ol mi; tio estu Noblesse oblige (eo: nobeleco devigas).

Sed tuj post kiam mi transloĝiĝis en Islamabadon, Pakistano, mi estis priŝtelita. Ĉar mi devis atendi longe por malfermi mian bankkonton, mi tiam havis sufiĉe grandsuman monon en mia ĉambro. La policanoj ne enketis serioze, eĉ male, ili nenion faris kiam mi estis batita de suspektatoj en la policejo. Tio estis nekredebla!

Kompreneble mi ne volas diri, ke ĉiuj pakistananoj estas avidaj, sed dum mia unujara restado en Islamabado mi multfoje havis malagrablajn spertojn rilate al mono, kaj preskaŭ ĉiuj amikoj de mi el fremdaj landoj havas sperton esti priŝtelitaj aŭ prirabitaj ĉi tie. Pakistana amiko mia diris: “Ne fidu homojn ĉi tie”. Tio ege ekfrapis min, ĉar mi kredis, ke la homa naturo estas bona, kaj ke la plimulto estas bonuloj.

Homoj ĉi tie ekscese deziras esti respektataj, kaj ili kredas, ke riĉiĝi estas la unusola rimedo por gajni respekton. Homo, kiu estas honesta kaj havas bonan karakteron ne estas respektata, se li estas malriĉa. Certe, en aliaj landoj la homoj ankaŭ aspiras honoron, monon kaj altan socian rangon, sed mi sentas ke en Pakistano oni havas nur unu celon, kaj ĝi estas gajni monon. Eble vi sentas ke mi tro kritikas, sed certe miaj pakistanaj amikoj konsentus pri mia opinio. La mono povas tute ŝanĝi la karakteron de homo. Se oni ne estas finance senzorga, ili ne povas havi kvieton, kaj ili deziras parvenui, eĉ vundante alian (kompreneble estas esceptoj).

Estas mizere, sed mi komprenas ke sem sufiĉa materiala provizaĵo oni ne povas koni tion, kio moralo estas. Bedaŭrinde, mi sentas tion forte dum mia vivo en Islamabado. La mono povas ŝanĝi la karakteron de homoj – bone, aŭ malbone.