Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VARSOVIA VENTO - FACILA

Rangel Gotardi

La 101-a elsendo de Varsovia Vento havas 5 mezume 30-minutajn partojn, en kiuj oni pritraktas okazintajn kongresojn, muzikon kaj ĉi-foje ankaŭ poezion! Miguel Fernández voĉ-legis la soneton, kiun li esperantigis el la hispana lingvo, “Mi ne responsas”, vorto, kiun mi lernis per nia kara radio. Mi neniam atentis pri poezio en mia denaska lingvo, sed en Esperanto mi admiras ĝin kaj eĉ lernemas pri tio. Se vi ŝatas la temon, nepre aŭskultu.

Mikaelo Lineckij parolis detale pri la malfacila situacio en Ukrainio. Mi ne ŝatas malĝojajn temojn, tamen ĉi tiu meritas atenton. Uzi Esperanton por koni la opinion de la lokanoj, sen la influo de amas-komunik-iloj, estas interese.

Se la muzika flanko de nia movado interesas vin, estas por vi longa inter-parol-ado kun la muziko-grupo Amplifiki, per kiu vi povas lerni de ĝiaj anoj pri la historio de la grupo. Mi ne sufiĉe konis ilian muzikon, tial mi ŝatis ke por mi ĉiuj informoj estas novaj.

Laste kaj plej grave: tio, kio plej kaptis mian atenton, estis sendube la filmeto de la hispana kant-ist-ino María Villalón, farita en la 73ª Hispana Kongreso de Esperanto, en kiu ŝi kantis tradukitan version de sia muzik-aĵo “La lluvia” (La pluvo)! Laŭ mia opinio, ĝi estis bonege tradukita, ĉar ĝi esprimas per senerara teksto tion, kion esprimas la originala versio. Ŝajne ne nur mi havas tiun opinion, ĉar oni jam vizitis ĝin pli ol 6 mil fojojn ĉe Youtube. Tiom da vizitoj ja estas multege por Esperantaj filmetoj!

GLOSO:

Responsi: Respondeci