Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Ĉu paca kolombo por Kolombio?

Juan Sebastian Q. SANTACRUZ — Kolombio

Kolombio travivas nun gravan momenton, kiu povas iĝi kerna punkto de ĝia nuna kaj estonta historio. En Havano, Kubo, reprezentantoj de la registaro kaj de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio, la timata FARK — la plej multenombra gerilanaro de Kolombio kaj la plej malnova de la mondo — konversacias por meti finon al pli ol duonjarcenta armita konflikto.

Historia trarigardo

La enan militon aŭ armitan konflikton en Kolombio oni povas spuri ĝis la Sendependiga Milito. Tiam la sendependistoj, gvidataj de Simón BOLÍVAR, batalis por liberigi la landon de la hispana regado. Tiam la Unuiĝintaj Provincoj atingis iom da libero, sed ili batalis inter si, ĉar kelkaj apogis centralisman sistemon kaj aliaj la federalisman. Tial ili perdis la malmultan liberon atingitan kaj okazis la Rekonkerado. Fine, en 1819 kreiĝis la sendependa Granda Kolombio, sed tio ne haltigis la konflikton.

La diskutoj inter centralistoj kaj federalistoj daŭris. La Bolivara revo pri unusola granda lando, la Granda Kolombio, endanĝeriĝis kaj pro tio li decidis iĝi diktatoro. Li verkis la konstitucion por la Granda Kolombio, al kiu apartenu la nunaj Kolombio, Venezuelo, Panamo, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio, kun dumviva prezidanto povanta elekti postsekvonton. La venezuelanoj kontraŭstaris la volon de Bolivaro ke la povo estu koncentrita en unu loko kaj disiĝis de la Unio, poste disiĝis ankaŭ Ekvadoro. Peruo kaj Bolivio neniam estis veraj membroj de la Unio.

Kreiĝis tiam la Respubliko de Nova Granado, kaj sekvis milito kontraŭ Peruo kaj pluraj enaj militoj. Je la jarcent-ŝanĝiĝo okazis la Milito de Mil Tagoj, kiam fine sendependiĝis Panamo disde Kolombio danke al milita apogo de Usono, kiu havis intereson krei kanalon por konekti la marojn kaj mastrumi ĝin.

Post la sendependiĝo de Panamo, kreiĝis la nuna Kolombio. Venis tiam relativa paco sub la regado de la konservativuloj, sed ne estis la fino de la konfliktoj. En 1928 laboristoj de la banano-plantejoj strikis, kaj la registaro sendis la armeon pro premo de Usono, kiu minacis invadi la landon se Kolombio ne agus por defendi la interesojn de la usonaj industrioj, kiuj sklavige regis la negocon de la banano-plantejoj. La armeo alpafis milojn da personoj, kiuj protestis pace. Tiun ĉi nigran eron el la historio de Kolombio oni povas legi en Cent Jaroj da Soleco de la nobel-premiito Gabriel García Márquez. La amasmortigado estis etendonta novajn radikojn, kio fine eksplodos dum La Perforto.

La Bogotazo

Jorge Eliécer Gaitán (Gaitano) esploris la regionon kie okazis la Mortigado de la Banano-Industrio, kaj forte denuncis la registaron pro apogo al eksterlandaj entreprenoj kaj iliaj interesoj kaj ne la popolo kolombia. Tio kaŭzis la falon de la konservativula regado en Kolombio, kiu tiam estris la landon dum preskaŭ tridek jaroj sinsekve. Li iĝis fama pro siaj deklamoj kaj denuncoj kaj baldaŭ iĝis grava kaj fama politikisto. Li iĝis parlamentano kaj poste urbestro de la ĉefurbo Bogoto, kie li enirigis multajn progresemajn disponojn.

La famo de Gaitano konsternis la konservativulojn, kiuj reakiris la povon en 1946, kiam Gaitano ne sukcesis esti la liberalisma kandidato al la prezidenteco. La partia konflikto, kiu neniam vere entute ĉesis, akriĝis kaj Gaitano gvidis protestojn kontraŭ la murdo de liberalismuloj fare de la konservativuloj. Liaj deklamoj kaj denuncoj igis Gaitano tiom impona ke li baldaŭ iĝus prezidento, lia pensmaniero jam regis la parlamenton.

La 9-an de aprilo 1948 Gaitano estis mortigita. Tiam eksplodis popola ribelo en Bogoto, kie multaj konstruaĵoj estis detruitaj, pluraj incendioj voris la urbon kaj la murdisto de Gaitano estis bate mortigita. La forpason de Gaitano, la ribelon okazigitan pro tio, ne nur en Bogoto sed en la tuta lando, oni nomas La Bogotazo.

La Perforto

La liberaloj forkuris en la kamparon kaj la partia konflikto rekomenciĝis pli forte ol iam ajn. Gefratoj kontraŭ gefratoj, gefiloj kontraŭ gepatroj kaj amikoj kontraŭ amikoj. Multaj paramilitistaj armeoj kaj gerilanaroj kreiĝis, kaj la ŝtata politiko ne povis malhelpi tion; tial okazis puĉo kaj la generalo Rojas Pinillas ekregis diktatorece. Tiun epokon oni nomas La Perforto, kiu tiam jam ne plu estis partia konflikto, sed armita kontraŭstaro al la registaro. Pinilla forlasis la povon kiam kreiĝis la Frente Nacional (Nacia Fronto), kiu konsistis en tio ke liberaluloj kaj konservativuloj alternigus la povon ĉiun kvaran jaron.

La Respubliko de Marketalia — La kreo de la FARK

Pro La Perforto, kreiĝis multaj komunismaj gerilanaroj. Post la starigo de la Nacia Fronto, partoj de la lando estis sub la regado de tiuj gerilanaroj, kiuj funkciis fakte kiel sendependaj respublikoj, kaj pro tio oni nomis ilin Respubliketoj. Unu el tiuj respubliketoj estis la República de Marquetalia (Respubliko de Marketalia), kie armitaj kamparanoj estis gvidataj de Manuel Marulanda Velez (kaŝnomo de Pedro Antonio Marín), pli konata kiel Tirofijo (precizpafo), kaj Jacobo Arenas (kaŝnomo de Luis Alberto Morantes Jaimes).

La repacigado de la lando postulis nepre la malstarigon de la respubliketoj, tial la armeo per la Operacio Suvereneco (Operación Soberanía) atakis la respubliketojn kaj ekregis la areon. La komunismaj gerilanoj devis forkuri suden kaj tiam kreiĝis FARK. De post tiam, la ena milito neniam haltis, kvankam de tempo al tempo ĝi akriĝis kaj malakriĝis, aperis kaj malaperis novaj gerilanaroj, paramilitistaj grupoj kaj grupoj de banditoj. Poste venis la tempo de la drogoj en Kolombio. Tiam multaj grupoj perdis sian filozofian sintenon (komunismo, ekstremaj dekstro - maldekstro ktp) kaj iĝis nur iloj por la drogo-komercado. Tio okazis ne nur al la komunista FARK, sed ankaŭ al la paramilitistoj apogataj de la registaro.

Fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj, la ena konflikto reakriĝis pro tio. La M-19 (Movado 19-a de aprilo) en 1985 kaptis la Justican Palacon. La registaro respondis forte, atakante per tankoj la konstruaĵon. Multaj leĝaj procesdokumentoj kontraŭ drogo-komercantoj forbrulis kaj multaj personoj, inter laboristoj, juĝistoj, vizitantoj kaj gerilanoj mortis. Plej grave, kelkaj personoj, kiuj saviĝis de la pafoj kaj la fajro kaj kiuj estis registritaj fare de amaskomunikiloj kiel supervivantoj, neniam aperis poste.

M-19 lasis la armitan lukton, disiĝis kaj komencis agi politike. Rapide la nova partio gajnis la favoron de la popolo, sed mesaĝo de la konservativa registaro kaj de la narko-teroristaj komercantoj tiam estis klara: ili ne permesus ke maldekstrema kandidato iĝu prezidento. Kaj multaj liberalaj aŭ maldekstraj kandidatoj estis mortigitaj.

Aperis multaj povaj drogo-komercantoj, konataj kiel capos (ĉefoj), kiuj havis siajn proprajn armeojn kaj kiuj uzis la politikon por sia propa bono. La komercantoj atingis tiom da povo ke unu el ili eĉ ŝanĝis la konstitucion por ne esti sendita al Usono kaj pagi tie siajn krimojn. Tiuj du jardekoj (1980/1990) eble estis la plej krizaj el la historio de Kolombio.

Kvankam je malpli granda skalo, la drogoj ankoraŭ estas grava problemo en Kolombio. Post la jarmilŝanĝiĝo multaj el la malpli grandaj gerilanaroj estis malaperintaj, ĉu pro tio ke ili estis milite venkitaj (fare de la registaroj aŭ aliaj grupoj armitaj), ĉu pro tio ke ili perdis povon aŭ pro tio ke iliaj anoj estis ensorbitaj de aliaj grupoj.

Ĉu jam temp’ está por paco?

Kvankam la interna milito malakriĝis, ankoraŭ la landon ne regas paco. Multfoje oni faris intertraktadojn por forlasi la armilojn, sed ili neniam plene sukcesis. Tamen, laŭŝajne, tiuj ĉi traktadoj en Havano estas malsimilaj. Neniam antaŭe ambaŭ partoj de la konflikto atingis tiom kiom nun. La jam pli ol dujara diskutado travivis gravajn kaj malfacilajn momentojn, kiel kiam generalo de la armeo estis kaptita de FARK laŭ strangaj cirkonstancoj. La generalo eniris en ruĝan zonon (kie la ĉeesto de la gerilo estas tre forta) vestita kiel civilulo kaj sen la sekureca taĉmento.

Supozeble tre bone trejnita generalo neniam devus fari tion. Multaj duboj aperis, ĉu la malamikoj de la konversacioj kun FARK sendis tien la generalon por esti kaptita? Ĉu la intertraktadoj daŭrus post tio? Dum la proceso, multaj dubis ĉu FARK ankoraŭ regas sur ĉiuj gerilanoj de la lando, sed la generalo estis rapide liberigita kaj tiel montris la malon, kaj la volon atingi pacon.

Alia grava momento estas freŝdata. Ankoraŭ la afero ne estas tute prilumigita sed FARK atakis la armeon, mortigante dek unu soldatojn, kvankam supozeble ili deklaris pafhaltadon. Tuje la bombardadoj kontraŭ la gerilo rekomenciĝis, ĉefe pro la premo de tiuj, kiuj malapogas la konversaciojn en Havano. Novaj duboj aperis: ĉu devas ekzisti limdato por la konversacioj? Se jes, kio povos okazi se post la limdato la traktado pri paco ankoraŭ ne estos subskribita?

Malgraŭ ĉio, oni jam parolas pri la pretigado de la lando por la postkonflikta epoko, kiam la mono povos esti investita ne en la milito, sed en edukado kaj publika sano i.a. Ekonomie tio portus multe da avantaĝoj, oni parolas pri la duobligo de la Malneta Enlanda Produkto dum la sekvantaj ok jaroj post la atingo de paco. Multaj esperoj estas en la konversacioj, kaj pro tio oni reelektis la nunan prezidenton. La paco, kiu estas revo por multaj generacioj de kolombianoj, kiuj ne konas ĝin, ŝajnas pli proksima ol iam ajn.

Resumo el la militoj en Kolombio dum la periodo 1808-1933 (el Vikipedio)

Milito

Daŭro

Partio 1

Partio 2

Rezulto

Hispanamerikaj sendependigaj militoj

1808-1829

Ĉilio

Peruo

Granda Kolombio

Respubliketoj

Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata

Unua meksika imperio

Hispana Imperio

Venko de la sendependistoj.

Kreado de novaj ŝtatoj en Ameriko.

Intercivitana milito inter apogantoj de centrema ŝtato kaj federacia ŝtato

1812-1814

Federaciistoj:

Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado

Respubliko de Tunja

Libera Ŝtato de Antjokio

Libera Ŝtato de Kartageno

Centremistoj:

Libera Ŝtato de Kundinamarko

Federaciista venko

Milito grandkolombia-perua

1828-1829

Granda Kolombio

Peruo

Status quo ante bellum

Milito kolombia-ekvadora

(Milito de Kaŭko)

1832

Respubliko de Nova Granado

Ekvadoro

Subskribado de la Traktato de Pasto

Milito de Superuloj

1839-1842

Nova Granado

Superuloj

Novgranada venko

Kolombia intercivitana milito de 1851

1851

Konservativa partio

Liberala partio

Liberala venko

Kolombia intercivitana milito de 1854

1854

Konstituciaj fortoj

Melista-aj ribelantoj

Venko de la konstituciistoj

Kolombia intercivitana milito de 1860

1860-1862

Granada Konfederacio

Konservativa partio

Suverena Ŝtato de Kaŭko

Liberala partio

Liberala venko

Starigo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio

Kolombia intercivitana milito de 1876

1876-1877

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio

Liberala partio

Konservativa partio

Liberala venko

Kolombia intercivitana milito de 1884

1884-1885

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio

Konservativa partio

Liberala partio

Konservativa venko

Kolombia intercivitana milito de 1895

1895

Konservativa partio

Liberala partio

Konservativa venko

Milito de la Mil Tagoj

1899-1902

Naciista partio (1899-1900)

Kolombiaj konservativuloj (1900-1902)

Andradistoj

Ekvadoraj konservativuloj

Liberala partio

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Venezuelo

Ekvadoro

Nikaragvo

Gvatemalo

Konservativa venko

Milito kolombi-perua

1932-1933

Kolombio

Peruo

Status quo ante bellum

Ratifikado de la Traktato Salomón-Lozano de 1922

Status quo ante bellum — sama stato kiel antaŭ la milito