Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Ĉifrado estas morala devo kaj homa rajto

Václav ZOUZALÍK – Ĉeĥio

La granda disvastiĝo de Interreto ebligis al multegaj homoj, unafoje en la homara historio, facile komuniki unu kun la alia sendepende de la fizika distanco inter ili. Kaj ŝajne ĉio bone funkcias. La Interreto ekevoluis antaŭ 30 jaroj en universitatoj, kie ne estis bezonata ajna sekurigo. Ĉiuj datumoj simple fluis tra la dratoj en plene legebla formo. Sed la publika ekuzo de Interreto videbligis la mankojn, pri kiuj la originaj kreintoj eble nur teorie pensis. Pro tio, nenio en Interreto estas fakte protektata sur la plej baza nivelo, tio estas tasko por ĉifrado: sekurigi ke nur vi kaj via kunkomunikanto (via amiko aŭ via banko, ekz.) povu legi tion, kion vi sendas kaj ricevas.

Forta ĉifrado estis dum jarcentoj nur io faka, uzata de armeoj kaj ŝtatestroj, do ĝi estas io tute nova por ordinaraj homoj. Kaj ofta demando leviĝas: Kial mi entute volus kaŝi mian komunikadon en Interreto?

En la cifereca mondo de Interreto, se vi teĥnike kapablas legi ion, vi ankaŭ kapablas ŝanĝi tion. Se vi ekzemple konektiĝas al neĉifrata vifio, oni ne nur povas legi la retejojn, kiujn vi vizitas kaj kiujn pasvortojn vi entajpas, sed eĉ instali fiprogramon en vian komputilon. Tiuj fiprogramoj estas ege diversaj: ŝtelas pasvortojn, dissendas aliajn fiprogramojn, atakas aliajn komputilojn aŭ ĉifras ĉion sur via disko kaj “petas” monon por malĉifri ĝin. Bona kialo por zorgi pri komputila sekureco (almenaŭ iomete) do estas jena: Eĉ se vi ne havas tion, kion kaŝi, via komputilo povas ataki la aliajn – viajn konatojn aŭ tute nekonatajn homojn.

Aldone, estis jam multo skribita pri amasa kolektado de informoj pri vi kaj pri viaj konatoj tra vi. Ĉu vi rimarkis kiom ofte diversaj servoj petas de vi diversajn informojn eĉ tute ne rilatajn al ilia tasko? Kaj aldone ili petas kelkajn informojn rekte de via komputilo. Tiuj informoj valoras monon.

Do bone. La ĉifrado bonas por kaŝi mian komunikadon, kiu bonas por ke mi ne endanĝerigu min aŭ miajn konatojn. Eble aperas la demando: “Sed ĉu tio ne helpas al krimuloj?” Fakte ne. Per “krimuloj” mi nun celas seriozajn organizitajn grupojn, ne “nurajn” poŝŝtelistojn aŭ stultajn batemulojn.

La baza kialo estas, ke tiuj grupoj jam uzas ĉifradon, do ajna strikta limigo de ĉifrado trafas precipe la ordinarajn homojn, kiuj poste estos neprotektataj antaŭ sia ŝtato kaj ĉefe antaŭ la krimuloj. Ĉar la krimuloj jam ne obeas leĝojn, ili kompreneble ankaŭ ne obeos la limigon de ĉifrado. Krome, organizitaj krimaj grupoj povas pagi komputilistojn por konsili al ili kiel ĉifri sian komunikadon, kiel kaŝi ĝin kaj instrui siajn membrojn uzi tiujn manierojn. Kontraŭe al tio, la ordinaraj homoj kutime ne havas tian eblon. Kiam lastatempe vi aŭ iu el viaj konatoj pagis konsiliston pri komputila sekureco?

Mi vidas la bezonon protekti sin kaj siajn konatojn en la cifereca mondo. Kaj ĉifrado estas unu el la bazaj manieroj kiel plialtigi sian komputilan sekurecon. La teĥnologio jam ekzistas kaj ne eblas ĝin forigi el la mondo. Pro tio mi opinias, ke ĉifrado estas morala devo kaj homa rajto. Espereble ĝi unufoje estos sama memkompreneblaĵo kiel ŝlosi sian loĝejon antaŭ la foriro.

Ekzemple, retumila aldonaĵo HTTPSEverywhere igas vian retumilon uzi nur ĉifratan version de pluraj retejoj aŭtomate, do ĝi malfaciligas al atakantoj vidi tion, kion vi legas kaj sendas aŭ alidirekti vin al neĉifrata versio de la koncerna retejo. VeraCrypt estas programo por krei ĉifritajn dosierujojn en via komputilo. Simile la poŝtelefona aplikaĵo NoteCipher ebligas stoki ĉifritajn notojn en via poŝtelefono. Antox kaj Antidote estas mesaĝiloj por poŝtelefonoj, kiuj ĉifras la tutan komunikadon kaj ili ne dependas de ajna centra provizanto (nek organizo nek homo).

Malfeliĉe multaj homoj vivas en landoj, kiel ekz. Ĉina Popola Respubliko aŭ Irano, kie uzo de ĉifrado estas forte limigata per leĝoj. Tiujn homojn mi kompreneble ne povas devigi malobei la leĝojn de sia lando. Tio povus gvidi ilin en eĉ pli seriozan danĝeron. Sed la aliaj ankoraŭ havas la eblon decidi mem ĉu kaj kiel protekti sin. Por tiuj funkcias la retejo cxifru.net kaj certe vi povos trovi multajn informojn ankaŭ en aliaj lingvoj.

Fina rimarko: Per “komputiloj” mi celas ne nur la “tradiciajn” komputilojn, sed ankaŭ poŝtelefonojn, modernajn televidilojn, tabulkomputilojn kaj servilojn, ĉar ili ĉiuj estas veraj komputiloj.

**

Artikolo aperigita sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0