Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu iom fuŝa? Tamen bonetosa!

Dan Mrázek - Ĉeĥio

La plej atendita aranĝo inter esperantistaj gejunuloj de la nuna jaro jam estas malantaŭ ni. Ekde la 14a ĝis la 21a de julio en ukrainia ĉefurbo Kijivo okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiun partoprenis 311 homoj el 30 landoj. La partoprenantoj povis aŭskulti diverstemajn prelegojn, dum multaj ekskursoj promeni en la belega urbo, amuziĝi dum koncertoj, diskotekoj kaj ludoj kaj – memkompreneble konatiĝi kun novaj amikoj el interesaj landoj. Dum la ĉi-jara IJK kunsidis ankaŭ la komitato de TEJO kaj elektis novan estraron – prezidantiĝis Łukasz Żebrowski el Pollando.

En Kijivon mi alvenis kun karavano matene ĵaŭde la 14an de julio. Ni estis atenditaj de la organizintoj jam en la stacidomo, do la kongresejon ni povis atingi tute senzorge. Ni konatiĝis kun la kijiva metroo kaj ankaŭ kun “marŝrutkoj”, lokaj malgrandaj busetoj, kiuj por la urba trafiko ege gravas kaj kun kiuj ni poste renkontiĝadis ĉiutage. Por mi, laca fremda nespertulo kun grandaj valizoj, la pli ol duonhora vojaĝo per “marŝrutko” estis – kiel diri – iom malkomforta. La busetoj tre tremas kaj ne havas klimatizon. Ĝi ege utilus, ĉar en Ukrainio estis varmege. Sed, kvankam post la unua vojaĝo mi tion ne kredis, dum la semajno mi kun “marŝrutkoj” amikiĝis.:-)

Mi nun transsaltu la akceptadon (kiu fakte ekfunkciis vendrede), niajn lokiĝadon kaj esplorojn de la lokaj vendejoj, mi eĉ transsaltu la salutadon kun geamikoj, kiujn mi jam delonge ne vidis, kaj tuj mi diru pri la unuaj programeroj. Ĵaŭde posttagmeze ni enbusiĝis (en luitan komfortan buson nur por IJKanoj) kaj veturis al la urbocentro unue por la gazetara konferenco, due por la solena malfermo. Danke al la gazetara konferenco eksciis pri la IJK ĵurnalistoj kaj i.a. estiĝis belega telvid-raporto. Post la konferenco venis tempo por la solena malfermo, dum kiu estis prezentitaj ukraina folkloro sed ankaŭ moderna muziko, ukrainiaj tradiciaj muzikinstrumentoj, kaj volontuloj povis ellerni iun ukrainian dancon.

Post la fino de la programo ni revenis al la kongresejo. Laŭplane devis forveturigi nin du grandaj klimatizitaj aŭtobusoj, sed unu buso difektiĝis. Do ni havis du eblojn. Aŭ atendi ĝis la ununura aŭtobuso revenos post forveturigo de parto el ni, aŭ veturi memzorge. Kun granda parto de la homoj mi decidiĝis por la pli rapida eblo – do por la memzorga vojaĝo. Memkompreneble per marŝrutko... La vojaĝon mi preskaŭ ne memoras, ĉar mi kaptis malagrablegan kapdoloron, do tuj post la alveno kongresejen mi ekdormis kaj do maltrafis la unuan koncerton.

Ek al la prelegoj (kaj ne nur kiel aŭskultanto)

Denove mi “reviviĝis” vendrede. Tio jam estis regula kongresa tago (eĉ la akceptado funkciis!) kun interesaj prelegoj. Mi partoprenis prelegon de Veronika Poór kaj Rogier Huurman pri nova esperantlingva retradio Muzaiko. Veronika taskis al mi okazigi post ĝi prelegon kun konsiloj, kiel fari bonan intervjuon. Tio estis por mi iom neatendita, tamen post du horoj mi prelegi kapablis. Al la arto de radia ĵurnalismo estis dediĉita multe da tempo, ĉar la interesiĝantoj post mia “teoria” prelego povis praktike sperti la muntadon gvide de Johannes Mueller.

Sed ne nur pri ĵurnalismo okazis prelegoj. La kongrestemo estis “Daŭropova evoluo – nova koncepto por la homaro”, kaj ĉar ni estis en orient-kristana lando, dum alia prelego oni povis konatiĝi kun iu mirakla ikono.

Amuziĝo bezonatas

Ne eblas viziti Ukrainion kaj ne gustumi lokajn trinkaĵojn (nu, ni diru eĉ drinkaĵojn). Por ke ĉiu povu havi tiun ĉi sperton, vendrede vespere la kongresa drinkejo proponis senpagajn bierojn kaj vodkon. Iuj do trinkis, iuj drinkis, poste oni povis amuziĝi dum diskoteko, dum ludoj... Nu, venis ordinara vespera programo.

Se mi parolas pri ludoj, ne eblas ne mencii la homlupan ludon, kiu estas unu el la plej ŝatataj ludoj inter esperantistoj. Ĉiutage (fakte ĉiunokte) atakis malgrandan vilaĝon la homlupoj kaj simplaj vilaĝanoj devis defendi sin. Sed ankaŭ la homlupoj ne volis morti, do iam okazis, ke la vilaĝanoj ne estis sukcesaj kaj pri la venko ĝojis homlupoj. Amantoj de la ludo ofte “homlupumis” ĝis ege malfruaj noktaj (aŭ jam preskaŭ fruaj matenaj) horoj.

Sed laboro ankaŭ necesas

Ne ĉiuj povis ĝui nur amuzon dum la kongreso. Iuj venis ankaŭ por labori. Tiuj “kompatinduloj” estis la komitatanoj de TEJO aŭ iliaj anstataŭuloj. Sabate antaŭtagmeze okazis la unua laborkunsido. Oni taksis la pasintan jaron kaj pritraktataj estis ĉefe temoj, kiel plividebligi TEJOn kaj Esperanton. Eksonis ideo membrigi landajn organizojn en naciajn konsiliojn de junularo kaj pliriĉigi la Esperantan kulturon. Kaj kio estis la ĉefa – estis elektita nova estraro de TEJO. Jen la novaj estraranoj:

Prezidanto: Łukasz Żebrowski

Ĝenerala sekretario: Paulína Kožuchová

Kasisto: Alisa Nikitina

Informado: Sergeo Tyırin

Aktivula trejnado: Nico Huurman

Landa agado: Petra Smidéliusz

Eksteraj rilatoj: Michael Boris Mandirola

Kongresoj: Tina Tišljar

Tiom da lingvoj ekzistas en la mondo!

Dimanĉe ni profunde konatiĝis kun la urbo. Ĉar ne eblas vidi dum unu posttagmezo ĉion el la urbo kun ĉ. 5 milionoj da enloĝantoj, ni estis dividitaj je pluraj paralelaj ekskursoj. Kaj ĉiu ekskurso estis specialiĝinta pri io alia – iu pri preĝejoj, iu je pri, iu pri memoraĵoj... Ĉiu povis elekti, kio lin aŭ ŝin plej multe interesas.

Kaj nun mi saltu al la lundo la 18a de julio. Ĝi estis dediĉita al lingvoj. Dum tiu tago estis diversaj prelegoj pri kulturoj kaj landoj kaj posttagmeze okazis Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF), dum kiu estis en paralelaj prelegoj prezentitaj diversaj lingvoj. Oni povis aŭskulti ekzemple pri la lingvoj japana aŭ arpitana (minoritata lingvo en Francio, Svislando kaj Italio) kaj tre interesa estis prelego de Stephen Cobb el Usono, kiu pripensis, kial la angla lingvo iĝis internacie uzata lingvo kaj ĉu ĝi taŭgas por tio. Ni estas ĉe Esperanto-kongreso, do la rezulto estas klara: Kvankam la anglalingvaj kulturoj estas ekonomie kaj milite la plej sukcesaj (precipe pro tio, ke tiuj kulturoj meritis pri disvastigado de la homaj rajtoj), kaj kvankam la angla lingvo relative facilas, tamen ĝi por la internacia komunikado ne taŭgas. Se oni volas paroli en ĝi altnivele, por la plejparto de la fremdalingvanoj tio ne eblas, preskaŭ ĉiuj eraras. La vere internacia lingvo bezonas havi fonetikan transskribon, ĝi devas esti sen komplikaĵoj, ĝi devas esti regula, facile lernebla, tamen samkvalita kiel naturaj lingvoj – kaj tio do estas Esperanto.

Ne eblas IJK sen koncertoj

Kongresanoj tion ne sciis, sed interesa estis ankaŭ la mardo. Tiam mi havis vivan telefonalvokon por Ĉeĥa Radio pri la IJK. Do eĉ la ĉeĥaj geaŭskultantoj eksciis, ke en Kijivo okazas kongreso de junaj Esperantistoj. :-)

Mi ankoraŭ ne menciis koncertojn. Ili okazis ĉiuvespere kaj precipe ili estis bardaj – ekzemple koncertis Ĵomart kaj Nataŝa aŭ Paŭlo Moĵajev. Sed ankaŭ rokemuloj ne enuis. Per siaj kantoj la kongresantojn dancigis Martin Wiese, Platano (el Pafklik) kaj memkompreneble ne povis manki koncerto de JoMo. Ĝuste li koncertis marde vespere kaj por siaj ravitaj favoruloj li devis aldoni multajn kromajn kantojn.

Ĉiu renkontiĝo havas sian finon. Bedaŭrinde

Sed venis merkredo la 20a de julio, kiu estis la lasta tuta tago de la kongreso. Tradicie tio estis rekonebla dum la Internacia Vespero. Dum ĝi prezentiĝis ĉiuj, kiuj volis, kaj montris al la kongresantoj ion el diversnaciaj kulturoj. Dum la programo adiaŭis kun ni la organizintoj de la kongreso kaj la kongresa flago estis transdonita al Akiumi Okabe, kiu alportos ĝin al Japanio. Ĝuste tie, en la urbo Tenri, okazos la 68a Internacia Junulara Kongreso venontjare.

Dum la vespero ĉiuj sentis, ke alproksimiĝas la momento de adiaŭo. La nokta diskoteko daŭris ĝis la mateno kaj pro tio multaj ekdormis nur por momento. Kaj ĵaŭde venis la fino. La fino de restado inter aro da homoj, kiuj malgraŭ la deveno el diversaj anguloj de la mondo, ĉiuj estis amikemaj. Tamen ili ĉiuj restos en la mensoj kaj koroj de ĉiuj, kiuj la 67an IJK en Ukrainio partoprenis.

Iuj restis ankoraŭ kelkajn tagojn por ĝui postkongresajn programojn aŭ en la Esperanto-insulo en Kijivo, aŭ en la Velura Sezono en Jalto, iuj veturis al Kopenhago por partopreni la Universalan Kongreson, sed multaj jam devis reveni hejmen en sia lando.

La 67a Internacia Junulara Kongreso apartenas al la pasinteco. Certe ĝi longe restos en niaj rememoroj. Kvankam estis iuj fuŝaĵoj aŭ fuŝaĵetoj (ekzemple ke dum la tuta kongreso ni ne povis lavi nin en varma akvo), la kongreso al mi ege plaĉis. La organizintoj meritas grandan dankegon kaj kun ĉiuj geamikoj (kaj novaj kaj malnovaj) mi deziras renkontiĝi se ne en la venonta IJK, do certe iam ĉe iu alia E-aranĝo! Ĝis tiam!