Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Daŭripova Evoluigo

Guillaume Nénuphar Francio

Daŭripova evoluigo (DE) estas la koncepto, pro kiu mi esperantistiĝis antaŭ sep jaroj. Dum longa tempo la ligo inter ambaŭ aferoj estis tre forta en mia koro. Pro tio, mi ne sukcesis vortumi ĝin! Prefere mi silentis ol provis klarigi tion. Mi dum pluraj jaroj pripensis la aferon kaj fine trovis simplan manieron komprenigi, kiel Esperanto bone respondas al kvin gravaj necesigoj de DE kaj pro entuziasmo mi eĉ verkis muzikan spektaklon pri tio!

Esperanto + 100

Frapa ekkonscio

Antaŭ kelkaj jaroj mi ricevis kiel vangofrapon la informon laŭ kiu la homaro verŝajne estas malaperonta pro la detruo de sia propra vivloko kaj elĉerpo de siaj vivrimedoj. Mi tuj ekinteresiĝis pri ĉio samtempe: Unue pri la ŝajne plej grava afero, la klimatŝanĝo, sed ankaŭ pri la malapero de la trinkebla akvo, pri la erodo de la vivaĵaro kaj la detruo de ĉiuj naturaj ekvilibroj. Tridekjaraĝe, mi subite vere ĉion komprenis: “Nia domo estas brulanta kaj ni rigardas aliloken”. Tion pravege diris la eks-prezidento de mia lando, Jacques Chirac (Ĵak Ŝirak), en 2002, okaze de la 4-a pintkonferenco pri medio kaj evoluigo, en Johanesburgo (Sud-Afriko). Tiu frazo iom heroigis sian dirinton pro sia aŭdaco kaj klarvidebleco. Bedaŭrinde, dirinte ĝin, nia kara prezidento tuj ekrigardis aliloken. Unuafoje, politikulo aplikis sian diraĵon!

Koncerne min, de tiam, mi ne vere kapablas rigardi aliloken, eĉ se mi ĉesis obsedati de tio. Tiam, mia tute normala reago estis: serĉi solvon. Kaj mi tre rapide trovis. Mi aliĝis al la esprimo de la Unuiĝintaj Nacioj: Daŭripova evoluigo (DE).

La naskiĝo

Laŭdire, tiu esprimo aperis unuafoje en la raporto “Nia komuna estonto”*, kies verkadon prezidis Gro Harlem Brundtland, tiama ministro de Norvegujo.

Tiu raporto aperis en 1987 (ekzakte cent jarojn post tio, kion vi scias!) kaj ĝi starigas tre bonan bilancon pri la planeda situacio rilate al la loĝantaroj, la nutra sekureco, la vivaĵaroj kaj vivlokoj, la energio, la industrio, la urbigo, la paco. Kaj ĝi kuraĝigas ĉiujn naciojn adopti DE-on, kiun ĝi difinas tiel ĉi (traduke de la franca versio):

Daŭripova evoluigo estas evoluigo, kiu kontentigas la bezonojn de la nuno sen malprofiti al la kapablo de la estontaj generacioj kontentigi la siajn. Du konceptojn entenas tiu nocio:

La lanĉo

De 1972, ĉiujn 10 jarojn, Unuiĝintaj Nacioj organizas Pintkonferencon pri la medio kaj evoluigo. Jen la listo de urboj en kiuj ĝi okazis/os.

1972 – Stokholmo (Svedujo)

1982 – Najrobo (Kenjo)

1992 – Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)

2002 – Johanesburgo (Sud-Afriko)

2012 – Rio-de-Ĵanejro (ree Brazilo!)

Tiu de 1992 en Rio plej gravis pro siaj longeco kaj enhavo. Ĝi estas konsiderata kiel la lanĉo de DE. Ĝi estigis la Agendon 21, agadplanon por la 21-a jarcento, kiu detale prezentas la farendaĵojn por korekti la vojiron de la homaro. La Agendo 21 estas aplikenda al ĉiuj nacioj, aplikinda al ĉiuj urboj, aplikebla al ĉiuj entreprenoj, asocioj de la mondo. Tiu sama pintkonferenco estigis ankaŭ la faman Deklaracion de Rio 92. Estis ambicia kaj promesplena konferenco. Multaj homoj kredis, ke la homaro tute ne plu estos sama post ĝi! Nu, ja okazis ŝanĝoj sed multe pli humilaj kaj malrapidaj ol atendite. Tamen, tiu konferenco restas referencaĵo en la historio de DE. Pro tio, oni eĉ datas la sekvajn konferencojn ne laŭ la krista sed laŭ la DE-a kalendaro: oni ne diru 2002 kaj 2012 sed Rio+10 kaj Rio+20!!

Kio Daŭripova evoluigo estas kaj kio ĜI ne estas

Antaŭ ol pli precize prezenti la DE-koncepton, gravas forigi el nia menso la malĝustajn ideojn, kiujn multaj homoj havas pri ĝi. Ni do pririgardu tion, kio DE ne estas.

Ne nur protekti la naturon

Plej gravas kompreni, ke DE tute ne nur temas pri tio flegi la naturon. Temas pri vera politika koncepto, laŭ la origina kaj nobla difino de politiko. Centre de la DE-aj prizorgoj estas ne arboj, ne abeloj, nek riveroj. Estas la homoj. Kaj daŭripovo havas neniun sencon se ĝi ne enradikiĝas en la nuno. Tio plej gravas. La Esperanta elekto de la (francdevena?) vorto “daŭripova” por traduki la anglan sustainable estas laŭ multaj homoj bedaŭrinda ĉar ĝi tro substrekas la zorgon pri estonteco kaj maltro valorigas la nunon. Tro ofte, oni konsideras nur la unuan frazon de la difino de la raporto Brundtland rilatan al la ontaj generacioj, kaj tiel plimallarĝigas la koncepton al simpla celo lasi sufiĉe da naturaj fontoj, por ke la ontaj generacioj povu vivi almenaŭ same kiel ni nun. Nu, estas tiel ke nun 80% el la homaro vivas laŭ maltaŭgaj kondiĉoj, kaj ke la daŭripovo tute ne celas daŭrigi tian situacion! Do laŭ mi, malĝusta vorto! DE estas koncepto pri interhoma solidareco laŭ la tempo sed ankaŭ laŭ la spaco. Pro tio, kelkaj konsideras DE-on kiel mikson inter du ĉefaj prizorgoj: ekologio kaj (internacia) solidareco. Ni do povus diri, ke ĝi baziĝas sur la koncepto pri interdependeco inter ĉiuj nunaj kaj ontaj vivaĵoj, homaj sed ne nur.

Gandhi diris: “Malriĉeco estas la plej granda polufonto.” Ekzemple, ni neniam malhelpos homojn fortranĉi kaj forbruligi la arbaron, tiom longe dum ili ne havos bonajn vivkondiĉojn, kiel Luiz Inácio Lula Da Silva, eks-prezidento de Brazilo, diris. Tio estas memkomprenebla, mi ne detalu la aferon. Sed ni tamen pririgardu la eventon pli grandskale. Unu el la celoj de la senarbarigo de Amazonio estas pligrandigi la produktadon de sojo por nutri la bovojn kiujn manĝas la eŭropanoj interalie. (Francio estas unu el la plej bonaj klientoj de Brazilo rilate al sojo, kaj francoj kredas ke ili manĝas francdevenan viandon ne genmodifitan). La produktado de tiu viando kaŭzas la suferon de:

Krome oni

Mi aldonu, ke per la nutraĵo kiun oni donas al bestoj por viande nutri kelkajn (riĉajn) homojn, oni povus vegetare nutri dekoble pli da homoj. Do kiam oni parolas pri senarbarigo de Amazonio, oni parolas pri ekologia kaj socia katastrofo, kies kaŭzoj estas sociaj kaj kulturaj: kial eŭropanoj subite iĝis tiel viandvoremaj ke ili ne povas mem nutri siajn bestojn laŭ bonaj kondiĉoj, bezonas detrui eksterlandajn pejzaĝojn kaj suferigi povrulojn? La respondo devas esti afero de psiko-soci-sciencistoj.

Ne starigi senmovan harmonion

Cetere DE ne estas priskribo de senmova harmonia situacio. Ĝi estas sekvenda procezo por ŝanĝi niajn pens- kaj vid-manierojn de fakaj al sistemaj. Tio signifas, ke oni ne plu konsideru apartajn fakojn, sed oni konsciu ke ĉio estas interligita kun ĉio. Ĉiu ago havas konsekvencon al io alia. Ekzemple, kiam oni produktas ion, oni konsideru ne nur la kostojn de la materialo kaj de la homfontoj por produkti ĝin. Oni konsideru ankaŭ la influon al la sano de la naturo kaj al la bonfarto de la laborantoj antaŭ, dum kaj post la produktado. Precize, tio signifas: neniam forgesu, ke iu ajn produktaĵo estas onta rubaĵo. Kiu produktas ĝin, tiu respondecas pri ĝia postuza malapero, kaj tion devas antaŭplani. (Ankaŭ la principo pri respondeco tre gravas al DE.) Oni nomas tion: vivcikla analizo.

Jam la ekzemplo ĵus vidita rilata al la senarbarigo montras pliampleksan vidmanieron, sed mi tuj donu eĉ pli simplan ekzemplon kun plastosakoj. Ĝis nun, oni konsideris ilin tre oportunaj, ĉar ili ja estas tiaj, se oni rigardas nur ilian uzeblecon en nia ĉiutaga vivo. Sed, se ni pensas, ke, por produkti ilin,

nu, jam oni ŝanĝas sian rigardon al la reala oportuneco de tiu aĵo, ĉu ne?

Ĉu mi aldonu, ke

Konklude, kion ni ĵus faris? Ni simple plilarĝigis nian rigardon al plej malgrava objekteto kaj nia takso pri ĝi pasis de oportuna al maloportuna! Jen efiko de la sistema pensmaniero.

Unu el la plej trafaj frazoj de la DE-a teoriaro estas: “Pensu tutmonde, agu viaronde”. Ĝi estas plej klara komprenigilo de la sistema aliro kaj de la universala interdependeco.

Ne verda kreskigo

Fine, mi substreku, ke DE ne estas verda ekonomia kreskigo, ĉar pri ekonomia kreskigo, DE nenion diras, aŭ pli ĝuste diras: “Ĉiu lando mem taksu ĉu ekonomia kreskigo bonas por ĝi aŭ ne.” Tiusence, DE plimildigas la konkludon de la Roma Klubo. Fondita en 1968, la Roma Klubo estas asocio de sciencistoj, kiuj avertis pri la limoj de la kreskigo (titolo de ĝia unua libro, eldonita en 1972, la jaro de la unua pintkonferenco pri medio kaj evoluigo). Tamen, oni konsideras, ke DE sufiĉe nutriĝas el la laboro de la Roma Klubo.

Rilate al tio, mi opinias, ke plej taŭgas la vorto “evoluigo”, elektita por traduki la anglan development. Nu, verdire, ĝi estas malĝusta traduko sed malpli erariga vorto, laŭ mi! La vorto “disvolviĝo”, kiu eble pli ĝuste tradukus development, ja enhavas ideon pri kreskigo. La vorto evoluigo sonas pli nature, ĉar ĝi temas pri tio sekvi la naturan procezon ĉu kreske, ĉu malkreske, ĉu stare, sed kun la konscio, ke ni estas parto de ĝi kaj do havas influon sur ĝi. Tion plej bone bildigas la sufikso -ig.

Ĉu tripiliera aŭ kvinbranĉa koncepto?

Ni do vidis, ke al DE gravas nocioj pri medio, sed ankaŭ socieco, ekonomio kaj kulturo. Ofte oni prezentas la ĉi-suban skemon, kiu tre faciligas la konceptadon de la afero.

[FORIGITA: foto: DE.jpg]

Videblas en tiu ĉi desegnaĵo, ke DE baziĝas sur tri pilieroj, kiuj estas: MEDIO, SOCIECO kaj EKONOMIO. Laŭ tiu maniero agi (ĉu kadre de ŝtatestraro, entrepreno, komunumo, asocio, universitato, lernejo aŭ eĉ familio), oni ĉiam certiĝu, ke neniu el tiuj tri prizorgoj estu flankenmetita. Oni konsideru ilin ĉiujn samtempe por ĉiu homa projekto.

Kaj al tiuj tri pilieroj estis baldaŭ aldonitaj du novaj neeviteblaĵoj, pri kiuj oni ne scias ĉu konsideri ilin kiel kvaran kaj kvinan pilierojn aŭ kiel bazon, aŭ kadron... Nu kiel ajn estu, ili tute fuŝas nian belegan menstrafan skemon! Sed neniu neas ilian gravecon! Temas pri:

Miaopinie, se oni aldonus ilin al la skemo de daŭripovo, tiu fariĝus... kvinbranĉa stelo!

Esperanto kaj DE

Kiam mi ekinteresiĝis pri DE, mi legis la fundamentajn librojn pri ĝi, en kiuj mi plezure malkovris, kiel dirite, ke la ekologia krizo estas ne nur ekologia, kaj ke la proponitaj solvoj por ĝi estas ne nur ekologiecaj sed ankaŭ sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj. Mi malkovris, ke nia tuta maniero kunvivi estas pripensenda kaj pripensata. Kaj mia plezuro atingis sian plej altan punkton kiam mi legis, en la akordo de la NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO-oj) la jenan instigon*:

“Entuziasme kontribui en la transiro de artefaritaj baroj, ĉu politikaj aŭ religiaj, celante krei universalan homaran nacion. Ni proponas la adopton de Esperanto kiel universalan lingvon kaj rekomendas, ke la NRO-oj partoprenu en ĝia disvastiĝo”.

Mi tuj konkludis, ke Esperanto estas la lingvo de DE kaj tuj eklernis ĝin. Iom poste, mi rimarkis, ke DE-agantoj, ne vere scias pri Esperanto. Mi surpriziĝis pro tio. Sed mi des pli surpriziĝis malkovrante, ke esperantistoj ne scias pri tiu teksteto, tiom grava al mi! Kaj ĉar mi ne kapablis retrovi ĝin en la libro kiun mi ne plu mem havis, ĉiuj homoj ĉirkaŭ mi sukcesis kredigi min, ke mi simple sonĝis pri ĝi. Dum pluraj jaroj, mi do pensis, ke mi lernis Esperanton pro sonĝo, ke ĝi estas la lingvo de DE! Sed en la UK 2011, en Kopenhago, mi renkontis la esperantiston Alvaro Motta, kiu sciigis al mi, ke la teksto ekzistas kaj ke mi ne estas tute freneza! (Mi ne certas, ĉu mi ĝuis la novaĵon.)

Ni ŝuldas tiun tekston al la esperantista (brazila) teamo, kiu laboregis kune kun 1500 NRO-oj okaze de la konferenco de Rio 92, ĉefe kondukate de Ursula Grattapaglia, ankaŭ estrarano de la lernejo Bona Espero. Dankegon Ursula, pro tio esperantistigi min!

Nun, mi daŭre asertas, ke Esperanto estas la lingvo de DE, ĉar ĝi strebas estigi kunlaborajn internaciajn projektojn, deziras plimallongigi la ligojn inter popoloj, deziras vivigi kunparoladon inter la homoj de la planeda vilaĝo (la fama Aristotela agoro je tutmonda nivelo), konsideras, ke ni bezonas bonan tutmondan registaron, kaj fakte DE estas ja devena de Unuiĝintaj Nacioj, en kiuj estigi efikan diskuton inter malsamlingvanoj sen forviŝi la kulturan diversecon estas malfacila celo sen uzi Esperanton.

Kaj mi fakte konsciiĝis pri tio, ke Esperanto kontentigas kvin punktojn plej gravajn al DE-agantoj. Jen ili:

  1. Esperanto ebligas pli efikan ekonomion rilate al la lingvinstruado kaj al la funkciado de ĉiuj interkulturaj organizaĵoj,

  2. Esperanto estas demokrateca komunikilo pro sia facileco. Ĝi ebligas pli facilan partoprenon de la homoj en la decidoj faritaj sur interkultura nivelo.

  3. Esperanto faciligas egalecon pro sia neŭtraleco.

  4. Esperanto faciligas bonan tutmondan regmanieron.

  5. Esperanto faciligas valorigon kaj intermikson de ĉiuj kulturoj.

Ili estas la kvin daŭripovaj branĉoj de Esperanto, kiel mi montras en la aparta kadro.

La kvin sencoj de Esperanto

Tio estas la titolo de spektaklo, kiun mi verkis en la franca lingvo. En la franca, same kiel en la angla kaj kelkaj aliaj lingvoj, tiu titolo enhavas ludvorton*, kiun Esperanto bedaŭrinde ne ebligas pro sia granda precizeco! Sed ne gravas, ĉar tiu spektaklo celas unue ne-esperantistojn. Ĝi detalas tiujn kvin punktojn komunajn al Esperanto kaj al DE. Inter du punktoj, mi kantas esperantigitan faman kanzonon. Amikoj miaj italigis la tekston kaj mi parkerigis ĝin por prezenti la spektaklon okaze de bonega internacia kongreso pri daŭripovo kaj imago, nome Sferracavalli*, organizita pasintaŭguste, en Lizzano (Licano), Italujo. Mi ŝategis fari tion kaj la renkontiĝon mem. La spektantoj ŝategis aŭdi pri Esperanto kaj Esperanton en kanzonoj konataj de ili (mi elektis ĉefe italajn kanzonojn). Ili multe alparolis min poste, dum la kongreso kaj scivolis pri Esperanto. Ni havis bonegajn diskutojn kaj mi ĝuegis paroli pri Esperanto en la itala! (Mi ne suspektis tian kapablon mian!)

Tiu spektaklo laŭ mi estas bona okazo kunigi ne nur Esperanton kaj DE-on sed ankaŭ esperantistojn kaj ne-esperantistojn en la spektejo, ĉar ĝi estas kaj en Esperanto kaj en la loka lingvo. Mi eble aldonos subtekstojn, por ke ĉiuj komprenu ĉion. Tiu spektaklo ankaŭ estas okazo por la organizantoj de E-aranĝo partnerumi kun lokaj DE-aj asocioj. Mi opinias ke niaj aranĝoj ofte tro diskretas kaj ne sufiĉe ebligas renkontiĝon inter esperantistoj kaj lokaj homoj. Ŝajnas al mi, ke la esperantistaro, kiu kunvenas en iu urbo dum kelkaj tagoj ne sufiĉe lasas sian spuron! Mi intencas traduki tiun spektaklon ankaŭ al la angla, hispana, portugala kaj nederlanda helpe de esperantistaj amikoj. Sed tio estas laborego, ĉar mi ĉiufoje devos parkerigi novan version de la spektaklo, ĉar mi ne sufiĉe regas tiujn lingvojn por kapabli improvize rakonti ĉion! Sed restas multe da tempo, tio certe estas longdaŭra projekto... kaj certe daŭripova!

Rimarkoj

* Vi facile trovos libere legeblan anglan kaj francan versiojn ĉe interreto, tajpante: Our common future aŭ Notre avenir à tous.
* Legu la anglan version ĉi tie (14-a paragrafo): http://www.stakeholderforum.org/fileadmin/files/Earth﹍Summit﹍2012/Ethical﹍Commitments﹍to﹍Global﹍Ecological﹍Posture﹍and﹍Behaviour.pdf
* La franca vorto sens signifas kaj sentumon kaj inteligenton. La titolo “les cinq bons sens de l’Espéranto” rilatas do al la evidentaj kvalitoj de la lingvo kiel ĝiaj perceptkapabloj.
* http://www.sferracavalli.com/