Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Diskriminacio en Harry Potter

Clarissa Lohr – Germanio

Kadre de la ĉeftemo “Minoritatoj kaj diskriminacio en fikciaj universoj” mi prezentas kelkajn pensojn pri la diskriminacio en la mondo de Harry Potter. Kreita de la brita verkistino J.K. Rowling, Harry Potter estas literatura serio de fantaziaj aventuroj, kiu konsistas el sep libroj kaj ekde la lanĉo de la unua volumo, “Harry Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj” en 1997, ĝi gajnis grandan popularecon kaj havis komercan sukceson en la tuta mondo – proksimume unu miliardo da kopioj en pli ol 67 lingvoj. Ĝi generis filmojn, videoludojn, inter aliaj komercaĵoj.

Unue ni donu pli klaran difinon de la temo. Oni ja povas distingi inter: 1) Diskriminacio ene de la fikciaj universoj, t. e. kiamaniere la roluloj en la fikcia universo diskriminacias aliajn rolulojn en la fikcia universo mem (en-universa diskriminacio). 2) Diskriminacio fare de la fikcia universo aliaflanke, t. e. kiamaniere la verko diskriminacie aŭ stereotipe prezentas la rolulojn laŭ iliaj agoj kaj personecoj (ekster-universa diskriminacio). Kvankam ambaŭ demandoj estas interesaj, la enhavo de ĉi tiu artikolo pritraktos nur la unuan, la en-universan diskriminacion.

Progresema sorĉistsocio?

Pripensante la ecojn, pro kiuj oni tipe diskriminacias en la realo, kiel sekso aŭ etno, oni rimarkos ke la plejparto el ili ŝajne ne diskriminaciindas en la sorĉistsocio de Harry Potter. Aliaj kutime diskriminaciataj grupoj preskaŭ tute forestas en ĝia universo; ekzemple la ununura certe samseksema rolulo en la universo estas Albus Dumbledore, kies samseksemo estas kanona*, kvankam ne menciita en la libroj. Ankaŭ la religio ne havas tre gravan lokon en la vivo de la roluloj de Harry Potter, kaj pro tio religiaj konfliktoj kaj religiaj minoritatoj ne aperas. La seksemeco kaj religio de la plejparto de la roluloj tute ne estas priparolataj, kaj laŭ diversaj vidpunktoj tia manko de konfliktoj aŭ igas la librojn pli progresemaj (ĉar almenaŭ neniu diskriminaciatas pro tiaj ecoj), aŭ malpli progresemaj (ĉar la nemencio de nekutimaj ecoj igas la legantojn pensi pri la kutimaj malsamseksemo kaj kristanismo). Tamen, la dua argumento, kiu kritikas la mankon de klaraj religiaj kaj seksemaj minoritatoj, estas ekster-universa, ĉar temas pri reagoj ene de la legantaro. Sendepende de la (mal)progresemo de la libroj, ni povas konstati ke laŭ nia scio, en-universa diskriminacio pro religio kaj seksemeco ne ekzistas por la roluloj en Harry Potter.

* En la fan-subkulturo oni kutime uzas la anglan vorton Canon por distingi la verajn, oficialajn faktojn de iu fikcia universo de tiuj, kiuj estis aldonitaj fare de ne-aŭtoritatoj kiel la fanoj (Fanon). Ekzemple, en la universo de Harry Potter, ĉiuj informoj de la verkistino mem estas konsiderataj Canon (ne nepre nur informoj el la libroj, sed ekzemple ankaŭ diraĵoj el intervjuoj). Male, la informoj el la filmoj ne estas konsiderataj tiaj.

Fantasta rasismo

Aliaj specoj de ecoj, pri kiuj oni primokas homojn en la realeco, ŝajnas esti primokindaj ankaŭ por la sorĉistoj malbeleco kaj malriĉeco. Oni klaĉas pri dikeco (i. a. de Vincent Crabbe, Gregory Goyle, Molly Weasley kaj Dudley Dursley), malbelaj dentoj (de Hermione Granger) kaj la malriĉeco de la familio Weasley. Simile al la reala socio, tiuj estas pretekstoj por facile primoki iun, kiun oni malŝatas pro aliaj kialoj: La roluloj uzas tiajn insultojn nur por siaj malamikoj, kaj tiu malamikeco baziĝas sur konflikto, kiu kaŭzas la ĉefan diskriminacion en la socio de Harry Potter. Kompare kun tio, kion TvTropes* nomas fantasta rasismo*, la aspekto aŭ financa stato ŝajnas malgravaj kaj insultoj pri tio estas nur aldona atako. La mono de la patro de Justin Finch-Fletchley aŭ la profesio de la gepatroj de Hermione Granger imponas al neniu, ĉar ili estas mugloj (homoj sen ajnaj magiaj povoj). Sorĉistoj prefere ne estu malbelaj, sed multajn homojn oni eĉ ne konsideras sorĉistoj – aŭ homoj.

* TvTropes estas anglalingva vikio, kiu kolektas kaj disvolvas elementojn kaj konvenciojn trovatajn en ĉiuj specoj de fikciaj verkoj.
* [anglalingve] http://tvtropes.org/pmwiki/pmwiki.php/Main/FantasticRacism

La antaŭjuĝoj al mugloj kaj muglodevenaj sorĉistoj okazigas la unuan potencperiodon de Voldemort, kaj la opreso de la ne-homaj gigantoj igas tiujn aliĝi al la armeo de Voldemort. Sirius Black, Lucius Malfoy, Voldemort kaj Barty Crouch erare subtaksas la kapablon de la domelfoj kaj pro la aroganta sorĉista sinteno, centaŭroj kaj koboldoj ege malfidas kaj malŝatas homojn. La taŭga reago al la danĝero de homlupoj, laŭ la sorĉistaj publiko kaj ministerio, evidente estas simple forpeli tiujn personojn el la socia vivo, for al iu solejo malproksime de la homoj. Eble tiuj nerealaj diskriminiciataj grupoj – gigantoj kaj duongigantoj, mugloj, skviboj kaj muglodevenuloj, elfoj, koboldoj, centaŭroj kaj homlupoj – estas la kialo, pro kiu oni trovas sufiĉe malmulte da reala diskriminacio en Harry Potter. La fantasta rasismo anstataŭas la realan rasismon kaj tial, tiu tre maltolerema, antaŭjuĝema socio foje ŝajnas preskaŭ progresema.

Se plejparte gravas la magio kaj la pureco de la sango, eble ne tiom gravas, ĉu oni estas ina aŭ vira. Oni nepre estu sorĉist-devena, sed male, oni ne nepre estu eŭrop-devena. La kvoto de etnaj minoritatoj kiel Lee Jordan, Dean Thomas, la ĝemeloj Patil kaj Angelina Johnson plus la ankaŭ eŭrop-devenaj eksterlandanoj kiel Seamus Finnigan bone reprezentas la averaĝan nacian devenon en Britio. Neniu krom Onklino Muriel de la familio Weasley mencias iujn naciajn aŭ rasismajn antaŭjuĝojn.

Virinoj

La sorĉista socio estas ankaŭ iom malpli patriarka ol nia. En la familioj Malfoy kaj Weasley, la gepatroj laboras laŭ la tradiciaj roloj, sed la instruistaro de Hogvarto estas duon-ina, duon-vira. Jam en 1798 ekoficis sorĉistino kaj estas multaj aliaj kapablaj, potencaj inoj en la rakonto. Tre elstaraj, laŭ mi, estas Bellatrix Lestrange – ĉefa Mortmanĝanto, plej proksima kaj plej konfidata de Voldemort – kaj Dolores Umbridge, kiu ŝajnigas esti tipe ina, ĝentila, tetrinkema kaj amikiĝema, sed fakte estas tre ambicia, senskrupula kaj avidas potencon. Certe, tia “intrigema-sed-ridetanta” maliculo estas tipa por inoj, tial Umbridge ne facile povus esti anstataŭita de iu vira karaktero kaj tial iel reprezentas stereotipon pri inoj, sed kontraŭe al aliaj tiaj roluloj, ŝi ne nur celas influon, sed dolorigon. Kaj Bellatrix Lestrange kaj Dolores Umbridge estas ege sadistaj kaj ŝatas vundi kaj turmenti homojn. Pro la ofta foresto de Voldemort en la rakonto, ili ankaŭ estas la ĉefaj kaj plej danĝeraj kontraŭuloj de Harry. La personoj en la universo de Harry Potter aŭ admiras aŭ timas ilin, sed neniu mencias, ke virinoj en tiaj pozicioj maloftas. La ina sekso de Bellatrix Lestrange kaj Dolores Umbridge neniam gravas dum la interagoj kun aliaj roluloj.

Handikapuloj

Finfine, en la universo de Harry Potter ekzistas ankaŭ roluloj, kiuj similas al handikapuloj, nome viktimoj de cerb-damaĝa magio kiel Gilderoy Lockhart kaj Frank kaj Alice Longbottom aŭ aliaj alienuloj kiel Ariana Dumbledore. Eĉ tiujn oni ne vere primokas en la libroj, kaj la tuta klaĉado pri Ariana estas pro tio, ke oni ne scias pri ŝia malsaneco kaj oni pensis, ke ŝi estas skvibo. La nuntempe multe diskutata ideo de inkludo de handikapuloj en la ĉiutagan vivon ŝajne ankoraŭ ne alvenis en la sorĉistan socion, ĉar oni forprenas tiujn homojn al malsanulejoj – tamen, nekontrolebla handikapulo kun magiaj kapabloj eble estas iomete pli danĝera ol handikapuloj en la realo.

Nia reala mondo

Konklude, la reale ofte diskriminiciataj ecoj havas diversajn malsamajn ekvivalentojn en la mondo de Harry Potter: foje personoj kun tiaj ecoj apenaŭ aŭ entute ne aperas (religiaj minoritatoj kaj samseksemuloj), foje personoj kun tiaj ecoj tute ne estas diskriminaciataj (virinoj, etnaj minoritatoj, eble ankaŭ handikapuloj), kaj foje tiaj personoj ja devas suferi kelkajn malafablajn komentojn (malbeluloj, malriĉuloj), sed nur kiel pretekston por esprimi multe pli profundan fantastan malamikecon. Kontraŭe, la diskriminacio pro tiu granda fantasta malamikeco estas unu el la plej gravaj temoj de la libroj. Ĝi anstataŭas la “realan” diskriminacion, kiu estas uzata metafore por esprimi ĝeneralajn diskriminaciajn problemojn, sendepende de la ecoj de la viktimoj, kaj tial, certe havas rilaton al nia reala mondo.

Parte aperigita en Kune 2013/6