Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Du vojaĝantaj anĝeloj

Tradukis: Akbar F. ABKENAR - Irano

Du vojaĝantaj anĝeloj dum vojaĝo atingis la hejmon de riĉaj ge-edzoj kaj decidis resti unu nokton tie trankvile. La riĉaj geedzoj akceptis ilin sed maldolĉe kaj malvarme regalis ilin. La riĉaj geedzoj malgraŭ la luks-ega gast-ejo, donis al ili malbonan ĉambron en kelo por tranokti. Ili ne donis eĉ manĝ-aĵon al siaj gastoj. Kiam la anĝeloj pret-igis sin por dormi sur malmola kaj malvarma planko de la kelo, tiam la maljuna anĝelo ekvidis trueton sur la muro. Tiu komencis kovri la trueton. La juna anĝelo mire demandis: Kial vi ekkovras la truon?! Ĉu ĉi tiu familio estis afablaj al ni?! La maljuna anĝelo respondis: Neniam estas tiel, kiel ŝajnas la aferoj!

Tiu nokto pasis. En la posta mateno, la du anĝeloj for-lasis tiun familion, daŭr-igis sian vojaĝon kaj vespere atingis la hejmon de malriĉaj geedzoj, kiuj estis tre afablaj kaj gastemaj. La malriĉaj geedzoj varme bonvenigis la gastojn. Ili dividis sian malmultan manĝaĵon kun la vojaĝantoj. La malriĉaj geedzoj donis al la gastoj sian propran ĉambron kaj liton.

Tiu nokto pasis. En la mateno, la malriĉaj geedzoj estis plorantaj. En la farmo, ilia bovino estis mortinta. La vend-ado de la bovina lakto estis ilia nura fonto de enspezo.

La juna anĝelo kolere demandis la maljunan anĝelon: Kial vi ne malpermesis ĉi tiun okazon? La antaŭa familio havis ĉion, tamen vi helpis ilin kaj riparis tiun muron, sed ĉi tiuj geedzoj havas malmulte, tamen dividis tiujn malmultaĵojn kun ni; kaj vi permesis, ke ankoraŭ ilia bovino mortu? Ĉu tio estas justa?!

La maljuna anĝelo respondis: Unue, neniam estas tiel, kiel ŝajnas la aferoj. Due, kiam ni estis en la kelo de la riĉaj geedzoj, mi ekvidis tra la trueto de la muro, saketon plena je oro. Kiel vi scias, ili estis tre avidaj kaj malbonkoraj. Do, mi fermis la trueton kaj kovris la oron, por ke ili neniam povu vidi ĝin. En la pasinta nokto, kiam ni dormis sur lit-aĵoj de la malriĉaj geedzoj, la Morton venis por kun-porti kun si la malriĉan edzinon, kaj anstataŭ ŝi, mi donis tiun bovinon al la Morto. Do, neniam estas tiel, kiel ŝajnas la aferoj, kaj ni ordinare komprenas la realon, kialojn kaj signifojn de la aferoj malfrue.

Vortaro

anĝelo: spirita estaĵo, meza inter Dio kaj homo

farmo: bieno uzata por plantado kaj rikoltado

luksa: multekosta, ornamriĉa

malgraŭ: malpro.

ripari: rebonigi, iel kompensante

kelo: subtera ĉambro, uzata por konservi aĵojn aŭ kiel loĝejo