Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EL ĈINIO

La revo de simpla kamparano

MA LI - Ĉinio

Yan Hucheng (Jan Huĉeng) estas prezidanto de la Bioteknologia Akcia Kompanio de Nanyang en la Henan-provinco de Ĉinio. Li iam laboris kiel provizora instruisto en vilaĝa mezlernejo, kaj en la 1980-aj jaroj ekproduktis manĝeblajn fungojn. Nun li posedas entreprenon kun areo de pli ol 30 mil kvadrataj metroj, kaj per tiu entrepreno, kiu produktas miksitan sterkon, post multjara penado, li realigis la revon foriri el la iama malriĉeco, sed por tio li enplektis sian tutan vilaĝon en la strebo.

10 skorpioj kontraŭ unu kajero

Yan Hucheng naskiĝis en 1962 en la vilaĝo Miaogou en la Henan-provinco. Kiam li havis 4 jarojn, lia patro forpasis, lia patrino reedziniĝis al alia homo, dum li kaj lia pli juna fratino vivis ĉe siaj geavoj. “Tiam miaj geavoj estis maljunaj. Jam estis malfacile por ili vivteni nin, tamen ili subtenis min viziti lernejon”, Yan diris. Por malpezigi la ŝarĝon de la geavoj, ĉiutage post la lecionoj li iris sur la monton proksime de la vilaĝo por kapti skorpiojn (kiuj valoras kiel besta medikamenta materialo). Tiam oni povis ŝanĝi unu kajeron kontraŭ 10 skorpioj. Dum la dek kelkaj jaroj, kiam li lernis en element- kaj mezlernejoj, li persiste kaptadis skorpiojn kaj kolektadis kuracherbojn en libera tempo kaj en ferioj. Per tio li subtenis sian lernadon kaj diplomiĝis en la supera mezlernejo kun tre bonaj rezultoj.

Yan diras: “En la infaneco mi jam konsciis la gravecon de la scio por individua kreskado kaj havis revon viziti lernejon.” Sed kiam Yan preparis sin por partopreni en la eniraj ekzamenoj de universitato, li devis forlasi sian revon pro malriĉeco.

“Tiam la geavoj maljuniĝis kaj la pli juna fratino ankoraŭ vizitis lernejon. Hazarde mi havis ŝancon labori kiel provizora mezlerneja instruisto kun subvencio de 7 juanoj monate — tiam oni povis vivteni du kamparanojn per tiu ĉi sumo)”. Rememorante, ke li ne partoprenis en la eniraj ekzamenoj de universitato, Yan Hucheng diras, ke kvankam estis bedaŭrinda afero por li ne partopreni en la ekzamenoj, la 7 juanoj gajnitaj ĉiu-monate donis grandan helpon al lia familio. Li diras, ke nur se oni havas revon en la koro kaj penadas por realigi ĝin, oni certe havos belan estontecon.

Oni riĉigu ne nur sin mem, sed ankaŭ samvilaĝanojn

En la jaro 1978, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj ekonomia pordomalfermo, Yan Hucheng rezignis pri sia laboro kiel provizora instruisto kaj fariĝis individua entreprenisto.

“En la jaro 1985 mi fariĝis “persono posedanta 10 mil juanojn”. Ĉiu-jare mi povis gajni kelkdek milojn da juanoj per vendado de sojo kaj kolektado de kuracherboj. Kvankam mi riĉiĝis, tamen mi ne ĝojis en la koro, vidante ke miaj samvilaĝanoj ankoraŭ ne riĉigis sin”, Yan Hucheng diris: “Mi ekpensis, kiel mi povos riĉigi la samvilaĝanojn per mia penado.”

“Iufoje, kiam mi transportis kolektitajn kuracherbojn al la Fujian-provinco, mi rimarkis, ke la loka industrio de manĝeblaj fungoj estas tre vigla. En mia hejmloko oni vendis lignon kiel hejtaĵo. Je tio, venis al mi bona ideo — preni la lignon vendatan de samlokanoj kiel materialon por produkti la manĝeblajn fungojn kaj gvidi la samlokanojn planti manĝeblajn fungojn por riĉiĝi.” En la jaro 1988 li iris al la Instituto de Fungoj en la Fujiang-provinco por lerni la rilatan teknikon.

En la sekvanta jaro, Yan Hucheng senpage trandonis al siaj samvilaĝanoj fungsemojn kaj la teknikon pri la plantado. Li subskribis kontrakton pri aĉetado de fungoj kun la samvilaĝanoj. Tiel la produktejo de fungoj estis establita, kaj Yan Hucheng unuafoje fariĝis entreprena jura persono.

“De la jaro 1989 ĝis 1994, sub mia gvido la nombro de kamparanaj familioj en Xichuan-provinco, kiuj plantis manĝeblajn fungojn, superis 2700 kaj en ĉirkaŭaj provincoj superis 4 mil. En la fino de la jaro 1994 pli ol 7 mil familioj riĉiĝis dank’ al plantado de manĝeblaj fungoj.” Vidante, ke samlokanoj sin riĉigis, Yan Hucheng tre ĝojis.

Sed post la jaro 1994, Ĉinio komencis multe disvolvi forstumadon kaj ekatentis pri la protektado de akvo kaj tero. Tiam Yan Hucheng konsciis, ke daŭra disvolvo de manĝeblaj fungoj konfliktas kun la politiko de la ŝtato pri disvolvo de forstumado. Ĉar la materialo de fungbastonoj por planti manĝeblajn fungojn estas lignopecetoj, kaj farado de la fungbastonoj bezonas grandan kvanton da ligno. Kvankam la eksporto de la manĝeblaj fungoj al Tajlando, Koreio, Japanio kaj Singapuro povis alporti grandan profiton al samlokanoj, konsiderante la ekologian medion, kiu estis iom post iom detruata, li sentis, ke la ŝtataj interesoj estas pli gravaj ol la individuaj. Pro tio li decidis ĉesigi la plantadon de manĝeblaj fungoj kaj serĉi alian riĉigan vojon.

Post merkata enketado, Yan Hucheng decidis planti zingibrojn, kiuj estis tre malabundaj en la kuracherba merkato de Ĉinio. Li iris al la Nankina Instituto de Plantoj, diris al rilataj personoj sian ideon kaj enkondukis teknologiojn pri plibonigo de sovaĝaj dioskoreaj zingibroj kontraŭ 1,8 milionoj da juanoj. Kulturinte plantidojn de zingibroj en la planta bazo de Xichuan li refoje senpage trandonis ilin al siaj samlokanoj kaj subskribis kun ili rilatan kontrakton. Nelonge poste, la planta areo de zingibroj atingis 400 mil muojn (15 muoj = 1 hektaro).

“En la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento domoj el adoboj ne plu videblis en la vilaĝoj Maotang, Xihuang, Siwan, Jingguan kaj Dashiqiao de la Xichuan-provinco. Ili estis anstataŭigitaj de vicoj kaj vicoj da etaĝ-domoj” Yan Hucheng diris, ke sub lia gvido, dek kelkaj miloj da kamparanoj sin liberigis de la malriĉeco per plantado de manĝeblaj fungoj kaj dioskoreaj zingibroj.

Fotoj de Shi Gang