Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eklaboro en la Centro por Esperanto kaj Interkulturo

Szabolcs SZILVA – Hungario

En la urbo Mazara del Vallo mi eklaboris antaŭ kelkaj tagoj kiel la unua volontulo de la nova Centro por Esperanto kaj Interkulturo. Inter miaj unuaj taskoj estis eniri la tute novan oficejon, renkontiĝi kun la direktoroj de la lokaj lernejoj, kaj ankaŭ kunaranĝi la realigon de ekspozicio pri Esperanto.

Kompreneble tiun laboron mi ne povus komenci sen la helpo de la estraro de Itala Esperanto-Federacio kaj ĉefe de Bruĉjo Kasini, kiu inter aliaj estas ankaŭ organizanto de la Esperanto-Kongreso en Italujo. Ni bone kunlaboris en la semajno por konigi al la lokuloj tiun ĉi mirindan solvon por ilia mult-kultura kaj mult-nacia urbeto.

La oficejo, kie mi devas labori, estas forprenita de la itala mafio. Nun troviĝas en tiu granda konstruaĵo sidejoj de multaj asocioj. La oficeja ĉambro estas tre luma, ideala por labori. Krom tio, staras je nia dispono ankaŭ pluraj haloj, ekz-e por okazigi lecionojn kaj prelegojn. Kelkaj prelegoj jam estas fiksitaj, ekz-e prezento de la Esperanto-movado por italoj.

Kun Bruĉjo dum la semajno ni vizitis preskaŭ ĉiujn lernejojn de la urbo. Ni renkontiĝis kun la direktoroj de la lernejoj en tempopunktoj antaŭe kune deciditaj. Tre surprizis min, ke la instruistoj estas tre interesataj, akceptemaj kaj entuziasmiĝintaj. Mi eĉ ne kuraĝis demandi Bruĉjon kiel li en la itala lingvo konvinkis ilin. Eĉ nun ridetigas min frazo de iu direktoro: “La instruisto de la angla fakte havas iom tro da laboro, do ni povas ŝanĝi kelkajn liajn lecionojn al tiuj ĉi pri Esperanto.”

Post interparolo kun la direktoroj miaj planoj por la sekva semajno konfirmiĝis. De lundo ĝis sabato dematene mi devos instrui en ses lernejoj (kaj elementaj kaj mezgradaj). Krome ni planas havi kurson ankaŭ por la laborantoj de la asociejo kaj la instruistoj de la koncernaj lernejoj.

Mi ekrakontu pri mia dua tasko por tiu ĉi semajno, pri la ekspozicio. La ĉefaj ekspoziciaĵoj estas tridek kvin tabuloj preparitaj antaŭ kelkaj jaroj. Ili skize konigas al la vizitantoj la historion, ĉefajn celojn, uz-eblecon kaj la movadon de la lingvo internacia. Prepari la ekspozicion estis io nova kaj samtempe bona sperto por mi. La ekspozicio estis sukcesega. Kun memfido mi povas aserti, ke dum la tri tagoj almenaŭ kvincent personoj vizitis ĝin. La vorto “ekspozicio” uzita de mi pli precize signifas la jenan: en la ekspozicia halo Bruĉjo gvidis grupojn po unu, rakontante pri la vera signifo de la montrataj tabuloj, dum mi instruis al alia grupo da lernantoj kaj instruistoj. Vidu, pli ol kvincent homoj eklernis Esperanton kaj eksciis pri ĝia movado dum tri tagoj! La instruistoj estis tre surpriziĝintaj pro la funkciado de la rekta-metoda instruado. La sukceson de tio ĉi montras ne nur la nombro de la homoj, sed ankaŭ ĉarma afero, kiu hieraŭ okazis: Du knabinoj ekvidis vespere, ke mi kaj Bruĉjo eniras la asociejon. Ili postkuris nin kaj petis nin tragvidi ilin tra la ekspozicio kaj instrui al ili, kiel ni faris ankaŭ al iliaj samklasanoj.