Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO – AEJK

Paroloj de partoprenintoj

Kiel rakonti pri tiom longa projekto, pri ĝia etoso? Estis multe da preparado, da laboro, da tempo donita kaj poste... la vojaĝoj, la renkontiĝoj. Do kio pri la rezultoj? La plej bona maniero por respondi estas transdoni la parolon al niaj partoprenintoj. Ni volis “verajn respondojn” sen cenzuro, pro tio ni permesis al ili uzi la nomon, kiun ili volas (aŭ konservi anonimecon) kaj ni ne forprenis iun ajn negativan respondon.

Se vi organizis atelieron aŭ prelegon: Pri kio estis kaj kio gravis en ĝi?

Bernard GNANCADJA – Benino

Mi partoprenis tri sinsekvajn renkontiĝojn de la AEJK-projekto. Dum la IJF en Italio, mi iĝis ankaŭ trejnisto de TEJO. Tie mi organizis atelieron kaj trejnis kun Marina el Francio pri la temo “Motivado”. Ankaŭ dum la IJK en Togolando, mi orgazis atelieron kun la temo “Kontraŭ Diskriminacio” kun Jeremy Sabijumva el Burundo. Kio gravis en miaj atelieroj, estis montri al homoj kiel motiviĝi kaj motivi. Deflanke de “Kontraŭ Diskriminacio” ni montris ke ĉiuj estas egalaj.

Kouf DE SOMERO – Togolando

Dum la benina aranĝo, mi ne organizis atelieron, sed dum la IJK mi instruis mian denaskan lingvon Ewe, kiu estas parolata en la suda parto de Eburbordo, Ganao, Togolando kaj Benino. La grava parto estis ke eŭropanoj, kiuj neniam vizitis Afrikon, akiris novan konon pri tiu lingvo.

Sennaciulo – Eŭropo

Mi organizis trejnadon pri “varbado per sociaj retoj”, kiu okazis dum la IJF. Estas grava temo ĉar nuntempe nia movado disvastiĝas ĉefe unue per la Interreto. Tial ni elektis trejni esperantistojn por ke ili pli bone komprenu la gravecon de la efika uzado de sociaj retoj kaj ke ili kapablu uzi ilin bone. Mia dua teamo elektis trejni sin pri teknikaĵo, sed malbonŝance la trejnado ne povis okazi pro malsano.

Ĉu vi prezentis ion dum kulturlingva festivalo?

Bernard GNANCADJA – Benino

Jes, kun amikoj mi prezentis beninajn kutimajn vestaĵojn, kies nomoj estas Boje, Agbada kaj Djangu. Pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ni prezentis Sodabi – beninan lokan trinkaĵon. Ni ankaŭ prezentis farunon el manioko kaj bongustajn kukojn Kluiklui kaj kokata!

Joel MUHIRE – Kongolando

Mi faris koncerton (en gufujo) dum la IJK!

Kingslim Kossi EDAH – Togolando

Mi prezentis la ĉemizon nomatan Igbo-kome, farita el la ŝtofo nomata Bazin.

Kouf DE SOMERO – Togolando

Dum la kulturlingva festivalo mi prezentis palmvinon, la lokan trinkaĵon de la etna grupo Eveo. Kiel vestaĵon mi prezentis Mawa.

Rakontu iun interesan diskuton aŭ atelieron kiun vi partoprenis dum la renkontiĝo

Anonimulo – Afriko

Mi ne memoras la titolon, sed ĝi temis pri tio kiel uzi niajn fortojn por atingi niajn celojn kaj venki defiojn. Aliaj temoj, kiuj interesis min, estas “Organizado” kaj “Gvidado”.

Anonimulo2 – Eŭropo

Mi bone memoras prelegon pri geedziĝoj en iu el la afrikaj landoj. La preleganto rakontis, ke la familio de la viro sendas kvazaŭ spionon al familioj kun junaj virinoj por raporti ĉu ili estas zorgemaj pri bestoj, bone purigas kaj helpas en la domo ktp.

Joel MUHIRE – Kongolando

Tre interesis min la prelegoj pri “tempoplanado” kaj “gvidaj trejnadoj”.

Bernard GNANCADJA – Benino

Mi partoprenis trejnadon pri komunikado kaj ĝi estis interesa. Dum la trejnado estis ekzerco pri interŝanĝo inter du uloj, kiuj regas malsamajn lingvojn kaj finfine ne povis kompreni unu la alian. Tio por montri kiom gravas lingvoj por la komunikado.

Kouf DE SOMERO – Togolando

Dum la renkontiĝo mi partoprenis la atelieron de Francesco, kaj mi spertiĝis pri tio kiel aŭskulti iun kaj fari demandojn dum la aŭskultado. Vi povas rakonti iun veran vivproblemon kaj kune trakti por solvi ĝin laŭ niveloj.

Ĉu vi pensas ke la projekto permesis al vi akiri novajn kapablojn? Ĉu ili utilas al vi?

Anonimulo – Afriko

Jes, mi akiris novajn kaj utilajn kapablojn.

Bernard GNANCADJA – Benino

Mia respondo estas jes. Ĝi permesis al mi akiri novajn kapablojn. Ekzemple kiel trejni. Ĝi permesis kulturajn interŝanĝojn. Tiaj kapabloj ege utilos al mi.

Joel MUHIRE – Kongolando

La AEJK-projekto multe helpis al mi! Sen ĝi, mi maltrafus la unuan IJK en Afriko, el kiu mi ĉerpis multon kaj en kiu mi renkontis novajn amikojn. Miloblan dankon!

Kingslim Kossi EDAH – Togolando

Mi tre ŝatis la trejnadon pri publika parolado. Multon mi lernis: kiel min prepari antaŭ ol veni ĉe la publiko kaj kiel prezenti interesan prelegon. Plie mi ankaŭ notis kiel bone organizi teaman prelegon. Kiel lingvo-instruisto, tio tre gravas por mi. Mi dankas al la AEJK-projekto pro tio.

Kouf DE SOMERO – Togolando

Jes, tiu projekto permesis al mi malkovri novajn sciojn kaj kulturojn. Kaj la trejnado de trejnistoj en Benino fortigis miajn movadkapablojn kaj donis alian vidpunkton al tio kiel kunvivi pace kun niaj diferencoj.

Sennaciulo – Eŭropo

Ĉefe mi lernis kiel komuniki ideon per novaj manieroj. Mi komprenis ke ekzistas multege da rimedoj por ke la homoj komprenu mian mesaĝon kaj prenu ĝin por si. Kompreneble ili estas tre utilaj ĉar kapabligis min informi al homoj pri pluraj ideoj. Se mi nur uzus prelegon kiel manieron por instrui, mi ne sukcesus. Tamen per tiuj novaj metodoj, mi sentas ke mi havas efikajn ilojn.

Kia estis via sento ĉe la alveno al fora lando? Ĉu ĝi estis kiel vi imagis, aŭ finfine tre malsama?

Anonimulo – Afriko

Mia sento estis bona, mi miris kiam mi vidis la manieron de instruado.

Bernard GNANCADJA – Benino

Bona demado. Ne, ĝi ne estis ekzakte kiel mi imagis alveninte al fora lando. Estas malsamaj viv-kondiĉoj kaj kulturo, sed tio estis ege bona sperto por mi.

Anonimulo2 – Eŭropo

Mi supozis ke ekzistas duŝoj kaj akvo por ĉiu necesejo, sed la manko ne vere ĝenis min ĝis la malsaniĝo. Finfine mi eĉ pensis, ke la homoj ne aspektus tiom malriĉaj kiom mi imagis. Mi surpriziĝis ke ili scias tiom multe pri niaj vivkutimoj, pri la tuta mondo ktp. Mi ankaŭ imagis, ke estos ne elteneble varma vetero kaj mi sunbruliĝos. Sed estis en ordo kaj bonŝance estis multaj nuboj. Kaj estis iom malpli da kuloj ol mi imagis.

Kingslim Kossi EDAH – Togolando

Mi ŝatus ke la venontan fojon, la partoprenontoj de la projekto estu elektitaj laŭ siaj lingvaj scipovoj, por ke poste ili estu kapablaj sperti kaj transdoni la konojn akiritajn. Ĉar kiam oni ne havas rimedojn instrui multajn homojn, oni devas instrui al tiuj, kiuj povas poste helpi aliajn. Tiel multaj junuloj profitos. Tamen estis bonega projekto kaj mi dankas al tiuj, kiuj pensis pri ĝi kaj subvenciis ĝin. Mi povas certigi ilin ke estis tre fruktodona projekto, ĉefe en Afriko. La IJK en Afriko estis rezulto de longa kaj malfacila klopodo. La IJK en Aneho, la plej historia urbo de Togolando, markis novan epokon en la Afrika junulara Esperanto-movado. Vivu IJK! Vivu AEJK! Vivu nia Junulara Esperanto-movado!

Sennaciulo – Eŭropo

Mi ne sentis ke mi iris al iu fora lando. Mi vojaĝis al mia hejmo, mi estis en Esperantujo. Mi rimarkis ke same en Castione della Presolana kiel en Aneho mi estas inter amikoj. Mi ne sentis min inter malkonatuloj. Mi ne neas ke la vetero malsamis, ke la lokanoj en Aneho estis ŝokitaj kaj volis foti sin kun mi ĉar mi blankas (krome mi estas el Hispanio kaj ne el la norda Eŭropo) aŭ ke la lingvo ne estis la sama sed tio, kio gravis, ke ni estas homoj, ne ŝanĝiĝis. Ni bonŝancis esti inter esperantistoj, inter samideanoj.

Ĉu laŭ vi la projekto estis bona? Kion vi konsilus por iu estonta projekto?

Anonimulo – Afriko

La projekto estis bona, sed la afero pri vizoj malkuraĝigas. Prepari la vojaĝon dum longa tempo kaj aŭdi ke vi ne havas vizon je la lasta minuto, estas malkuraĝiga.

Anonimulo2 – Eŭropo

Laŭ mi, estis tre bona projekto, mi multe spertiĝis, estis bona ejo, bona etoso. Ne tiom bonis la manĝaĵoj, precipe kiam duono malsaniĝis, sed la organizantoj bone reagis. La tuttaga ekskurso estis dubinda, ĉar tro longa vojo por ne tiom indaj celoj.

Bernard GNANCADJA – Benino

La projekto por mi estas tre bona kaj mojosa. Ĝi permesis kulturajn interŝanĝojn. Ĝi montras kiel labori sukcese en teamo, tio jam estas bona sperto. Mi konsilus plian kunlaboron por iu estonta projekto.

Kouf DE SOMERO – Togolando

Ĝenerale, la projekto estas bona, sed male al junaj eŭropanoj, ni vojaĝas malfacile tra la mondo, ni havas vizproblemojn kaj mi ŝatus ke tiuj estu solvitaj por permesi al ni ĉiuj ĝui la eventon ie ajn.

Kingslim Kossi EDAH – Togolando

Ĉi tiu projekto permesis al mi partopreni en miaj unuaj internaciaj renkontiĝojn, malgraŭ la fakto ke mi esperantistiĝis en 2005. Fakte kiam mi instruas Esperanton al homoj, dirante al ili ke ĝi helpos ilin dum internaciaj renkontiĝoj, Ili ofte min demandas, ĉu mi mem jam tion spertis. Mi devis diri “Ne”. Sed nun, mi fiere diras “Jes”! Tio estas danke al la AEJK-projekto. Do en mian Esperantan vivon venis nova sento kaj tra miaj pensoj iras novaj revoj.

Sennaciulo – Eŭropo

Mi povis profiti multege de la projekto ĉar mi povis malkovri homojn el malsamaj kulturoj kaj ĉefe ĉar mi komprenis ke la mondo estas multe pli granda ol mia proksima spaco. Mi konstatis ke samideanoj troveblas ĉie. Malgraŭ tio, mi konsilus pli da organizo, pli da strikteco. Ŝajnis ke la miksado de la unua IJK en Afriko kun la trejnado malhelpas la realigadon de la trejnado en Aneho. Tamen mi pensas ke pli gravis tie la malsano ol la manko de laboro.