Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu Esperantaj individuaj iniciatoj destiniĝas al senkontinuiĝo?

Wendel Pontes

La malgrandeco de la Esperanta movado multfoje koncentras en malmultaj aktivuloj diversajn taskojn kaj projektojn. Estas multe da farendaĵoj, kaj malmulte da laborantoj disponeblaj. Pro tio, se vi volas specifan servon en Esperanto, kaj neniu ĝin faras, eble vi mem devas spertiĝi kaj oferi. Tio estas pozitiva rilate al la fakto ke tio povas esti individua stimulo por fari neekzistantan aferon, aŭ malpozitiva se ĝi elmontras ĉiujn limigojn kaj seniluziigas nin pri nia tiom dise parolata bunteco kaj diverseco. En ĉiuj movadoj, plendi pro manko de io estas pli facile ol labori por forigi la mankon.

Sed kiam la laboron tenas nursola entuziasmulo, ĉiuj jesas kaj ofte donas moralan apogon. Li dediĉas grandan parton de sia tempo kaj energio por oferi tiun servon – eventuale kun iom da financa kompenso, kiam bonŝanca – kaj daŭre persistas en tiu persona agado, ĝis la forto, entuziasmo kaj financa rimedo elĉerpiĝas. Aŭ eventuale kiam li konstatas, ke lia agado ricevas malpli da apogo ol li volas. Lastatempe, mi observis ke bonegaj individuaj iniciatoj estis ĉesigitaj, kaj mi volas iom paroli pri tio.

La unua ekzemplo estas “La Hodiaŭa Ĵurnalo”. Mallongan historion pri ĝi vi trovas en la blogo Esperanta Retradio. Resume, la modesta provo publikigi retan ĵurnalaspektan periodaĵon kiuj arigas diversajn tekstojn el multaj fontoj, iom post iom fariĝis tre konata. La iniciato alvenis de la brazila junulo Rafael Lima, kiu helpe de la rusa lingva revizianto Andrej Pechonkin kaj de efika reta dissendado, fariĝis facile konata. Kun pli ol 400 eldonoj, la ĵurnalo ankaŭ furoris. Ĉiuj originalaj fontoj estas skrupule citataj kaj ĝi estas ankaŭ ilustrita. Rafael mem respondecas pri la dissendado kaj certe ĉiuj aliaj necesaj prilaboroj. Sed ekde februaro 2018, la ĉiutaga publikigo ĉesis. Mesaĝoj en Facebook de konstantaj legantoj ekaperis por scii kio okazis al ĝi, do aperis artikolo en Esperanto-Retradio por klarigi la kialon de la malkontinuigo. La teksto montras ke ne nur privataj, sed pormovadaj novaj prioritatoj akumuliĝis sur la ŝultroj de la juna esperantisto: li fariĝas kontribuanto de la neoficiala blogo UN esperante, kaj la Esperanta versio de Global Voices. Aldone, li fariĝis unu el la kunlaborantoj por traduki la grandskalan projekton Esperanto-Kuriero de Unesko. Denove, la grupa iniciato fariĝis pli grava ol la individua laboro komencita de li.

La dua ekzemplo kiun mi volas priparoli estas tiu de alia brazilano: Flávio Rebello. Tamen lia iniciato estas iom polemika, kaj mi nur supraĵe parolos pri tio kio okazis: Flávio Rebello kreis, ĉirkaŭ la jaroj 2000, la retan kaj buntan portalon Ĝangalo.com. Ĝi promesis esti la plej moderna kaj dinamika informriĉa retpaĝaro de Esperantujo, kaj li estis sukcesa, sed post iom da tempo, eble li ne vidis la esperatan eĥon de sia originala kontribuo. Kun manko de subtenantoj kaj laborantoj, la portalo Ĝangalo.com trovis sian malkontinuiĝon. Flávio Rebello apartiĝis de Esperantujo kaj post kelkaj jaroj reaperis kun la aŭdaca propono krei ekskluzivan Esperantan televidkanalon, nomata ITV (Internacia TeleVido), kiu elsendus ĉiutagan esperantlingvan programaron. Li komencis la projekton kaj por plivastigi ĝin li planis vojaĝojn tra diversaj landoj en Eŭropo por trovi subtenantojn. Evidente li ne kolektis la kontentigan monsumon, kaj la ĝermo de ITV kiu ekaperis malkontinuiĝis. Flávio Rebello kabeis definitive.

Ŝajne la malmultaj aktivuloj kiuj sindediĉas al tiuj ardaj kaj tempelĉerpaj individuaj projektoj iom post iom trovas pli allogajn kaj komunajn laborojn, kiuj laŭ ilia kompreno estas multe pli gravaj ol iliaj propraj iniciatoj. Eble pli organizita teamo gajnas kun la alveno de tiom talentaj kaj laboremaj homoj, tamen por la diverseco estas iom da perdo. Mi ne dubas, ke tiuj personaj projektoj estas pli laboratorio ol efektive longtempa agado. Ĉiuj rajtas ŝanĝi, kaj inkluzive ŝanĝi siajn prioritatojn. Ĉiuj cititaj individuaj provoj formis parton de la esperanta historio kaj havis potencialon je pli longa kontinuado. Evidente neniu volis, ke ili ĉesu, ĉar la proponoj estis bonaj kaj havis la apogon de la komunumo (eĉ se tiu apogo ŝajne ne estis tiom granda ol estis dezirate). Mi pensas, kun iom da pesimismo, ke aliaj individuaj iniciatoj ankaŭ trovos sian finon baldaŭ, pro seniluziiĝo aŭ ŝanĝo de prioritatoj de la proponantoj. Se ni havus pli da aktivuloj, tiuj ege bonaj projektoj certe ne perdus siajn ĉefantaŭenigantojn.