Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

PAĜOJ EL LA PASINTECO

Antaŭ 50 jaroj aperis en Kontakto...

“Ĉiam estas interese rigardi en la vivon de pasintaj generacioj pere de dokumentoj postlasitaj. Per oficialaj dokumentoj, personaj leteroj aŭ tiamaj gazetoj, oni povas lerni multon (...)” – skribis Daniel Kane, TEJO-aktivulo el Aŭstralio, en la artikolo “Paĝoj el la pasinteco”, aperinta antaŭ 50 jaroj en Kontakto (1965:4, p. 9–10). Li priskribas la enhavon de la unuaj numeroj de la unua aŭstralia ĵurnalo, The Sydney Gazette (el 1803), kiu tiam estis freŝe eldonita fotoreprodukte.

Ankaŭ ni rigardu en la malnovajn numerojn, sed de nia revuo. Kiuj temoj antaŭ duonjarcento estis gravaj por la junularo? Pri kio raportis tiam Kontakto kaj kiun rolon ĝi plenumis en la movado? Humphrey Tonkin, la fondinto kaj tiama redaktoro, en “Kelkaj vortoj de la redaktoro” (1965:2, p. 10) skribis optimisme sed kredeble ne troige: “Kontakto ne estas ‘ankoraŭ unu gazeto’. Ĝi fundamente malsimilas ĉiujn aliajn Esperanto-gazetojn laŭ enhavo kaj prezento. Tiuj enhavo kaj prezento trovis ĉie laŭdojn. La prestiĝo kiun la revuo gajnis por la esperantista junularo interne kaj (precipe) ekstere de la Esperanto-movado estas nekalkulebla. Tiu prestiĝo estas kompreneble kontribuo al la prestiĝo de Esperanto mem”.

Sur la paĝoj de tiu sama numero troviĝas artikoloj pri Barbara Krafft, aktorino el Pollando, pri la malsato kiel monda problemo, pri la miltrezistado kiel lukto por paco kaj pri la Programo por Junaj Volontuloj de la nederlanda registaro, kadre de kiu junaj nederlandanoj povis helposervi en Zambio, Ebura Bordo kaj Niĝerio.

Unu tutan paĝon okupas mesaĝo de René Maheu, ĝenerala direktoro de Unesko (1961–1974), direktita al la tutmonda junularo okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro (1965), tre atentata de la tiama Esperanto-movado. Li alvokis la junularon sin dediĉi al internacia kunlaboro, kiu estas “kaj neceso kaj idealo”: “Sed bonvolu ne miskompreni min. Mi ne petas ke vi forlasu tiujn taskojn kiujn vi transprenos de via familio, via kariero, via lando. Mi nur petas ke vi memoru, kiam vi plenumas tiujn taskojn, ke vi ankaŭ apartenas al pli granda familio, pli vasta vivo kaj pli larĝa komunumo, kiu estas la homaro”. Kaj li finas la mesaĝon jene: “Vi atingos plenkreskon dum periodo de teknologiaj mirakloj. Via generacio ĝisiros la stelojn, sed pleje mi deziras ke vi ĝisiru la Homon, ke vi estimu kaj ŝirmu, en vi kaj en aliaj, la homecon”.

Jam en tiuj tempoj oni parolis pri “Energio en ekologio” (1965:4, p. 7–8). La artikolo de P.J. Newbould, docento pri botaniko, unue aperis en la Londona gazeto The Listener kiel represo de lia radioprelego en BBC. La aŭtoro atentigas, ke “la rapidega pligrandiĝo de la monda loĝantaro kreos krizon en la rilato de la homo al lia natura medio. Eble ĝi jam tion faris. Tio esprimiĝos ne nur en manko de nutraĵoj sed ankaŭ en la maniero laŭ kiu homo detruas la agrablan medion en kiu li vivas”. La lecionon, kiun donis Newbould, la homaro ne lernis ĝis nun: “La pluvivo de la homo dependas de lia kapablo prizorgi kaj utiligi siajn naturajn rimedojn, tio estas, lia natura medio”.

En Kontakto 1965:2 troviĝis loko ankaŭ por la testo “Ĉu vi estas vera internaciisto?”. Respondinte (“sincere”!) la dekkvinon da demandoj oni povis kontroli la rezulton: “Se vi gajnis malpli ol 20 poentojn, ni proponas tujan edukan programon, laŭ kiu vi akiru atlason, aniĝu al internaciema organizo – kaj legu Kontakton iom pli profunde!”. Tio validas ankaŭ kvindek jarojn poste.

Kaj se viaj gepatroj ne lasus vin aboni Kontakto, procedu kun ili saĝe. Eble helpos vin la artikolo “La arto kunekzisti kun gepatroj”, verkita de iu pseŭdonima Junulo (1965:4, p. 13–14).

Kribris: Paweł Fischer-Kotowski