Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Esperanto-Movado Estontecen

Adonis Saliba (Januaro 2019)

La estonteco de Esperanto ne ekzistas sen la esperantistoj.

Multaj povas tordi la lipojn pensante, ke nia internacia lingvo vivos per si mem surbaze de sia neŭtraleco kaj internacieco. Tion eblas atingi, sed lasante la lingvon al ebla postvivado, kiel muzean interesaĵon por retroviĝon en la estonteco.

Oni devas konstati aliflanke, ke Esperanto ne plu apartenas al la modeloj kreitaj de asocioj aŭ organizaĵoj, la daŭra kredo ke Esperanto dependas de ĝenerala rekono, kiel tiu de Unesko, estas ankaŭ verŝajna efika vojo por ke la homaro rekonu la neceson de Esperanto. Mi mem demandus: ĉu fakte oni volas ĝeneralan finan venkon laŭ la modelo de 1900-aj asocioj? Malgraŭ miaj favoraj pensoj pri finvenkismo, mi devas rezigni pri ĝi, kiel tuja modelo por la nuna monda daŭrigo kaj ampleksigo de la Esperanto-movado. Ĝi estas celo, ne vojo. Ni devas resurvojigi Esperanto-movadon, tiujn de UEA kaj TEJO, laŭ nia nuna socia tempo, surbaze de iu pli estontece firma modelo, por uzi ĝin en pli fruktodona laboro de la finvenkismaj esperantistoj.

Alikampe, ŝajne aperas indiko. Tio estas la Interreto, la granda frato, aŭ leviatano laŭvole. Oni devas konstati, ke nuntempe Esperanto estas ja konata kaj rekonata de multaj homoj tra la mondo. Eble multe pli ol nia cent-kaj-plusa jara laboro. Ni vidas la fenomenojn: Vikipedion, Duolingo, Guglon, ktp, kiuj permesas ke la esperantistoj inkluziviĝu tre forte en la interreta mondo. Eĉ la aperintaj interretaj kontribuoj de la tradicia Esperanto-Movado al tiu virtuala medio, kiel de LERNU.NET kaj EDUKADO.NET, favorataj de ESF, kaj la reliefa interreta firmao IKSO.NET, kiuj estis grandaj sukcesoj de la nuntempaj esperantistoj, estas malgrandaj fronte al la mondskalaj favoradoj de la gigantaj entreprenoj kiel de Guglo kaj Duolingo.

Kial Esperanto estas interesa al tiuj grandaj mondskalaj firmaoj?

Ili certe celas merkatumon. Laŭ ilia ideo, Esperanto estas certe bona alternativo. Kontraŭe ili ne investus tiom funde en tiu distribua modelo. Aldone, ili estas grandaj modifantoj de la ekonomio kaj socia vojo tra la mondo. Ili definitive ŝanĝis la modelon por Esperanto-Movada progresigo. Ili malfermis la eblojn, ke multaj finvenkigu Esperanton, adoptante ĝin kaj distribuante ĝian utilecon tra la mondo, preter la idealismaj laboroj de la esperantistoj.

Do, ili modifis nian movadon. Ni, esperantistoj, nun dependas de ili. Ĉu vi rimarkis tion? Ni apenaŭ ekzistas apartigitaj de la ekranoj. Ni jam vivas en ilia modelo de kunvivado. Oni arigas la esperantistojn kaj vivigas nian Esperantan vivon per interretaj medioj. Kaj, certe, oni multe pli vivigas nian esperantistecon laŭ interreta etiketo ol ni havis antaŭe. Pro tio, ili preparas nian komunumon por tuta virtualigo.

Tamen, oni ne scias propradire, kien ni iras, tamen nia rapideco en la esperantista mondo multe ampleksiĝis, laŭ mi, sen kiu ajn kontrolo. Ni fariĝis uzantoj de Esperanto, forgesante niajn antaŭajn motiviĝojn por resti laborantaj pri nia internacia lingvo. Nia nura sekura sidloko en tiu lumrapida vojaĝo tra interretaj vojoj, estas la lingva uzado. Ni ne plu foliumas librojn, ni okulumas la ekranajn tekstojn. Tamen, ni nepre memoru, ke ni estas homa grupo kaj por tiuj, kiuj daŭre kredas, “zamenhofaj esperantistoj”. Aŭ ĉu vi jam fariĝis elektrona produktaĵo aŭ robota lingva uzanto?

Por mi, vidante tiun scenejon, ni jam finvenkis laŭ la modelo de la pasinta jarcento. Ni eĉ ne imagus, antaŭ 20-30 jaroj, tiun furoran sukceson, kiun Vikipedio, Duolingo kaj Guglo portis al ni.

Kion fari?

Bone, por rezisti en la “bongusta” movado, tiu movado de esperantistoj kun “interna ideo”, ni, daŭre zamenhofaj esperantistoj, devas aparte labori, por kribri niajn esperantistojn el la mondo de aŭtomataj lerniloj. Ni ankoraŭ estas homoj de karno kaj ostoj. Ni, laŭ la elektronikaj ondoj, devas surfadi por trovi niajn “sentoplenajn” esperantistojn. Mi ne parolas pri niaj amosentaj renkontoj kaj kongresoj, pri nia hobieca fizika movado, sed minimume pri niaj ciferigitaj amikecaj kontaktoj. Ni devas trovi homecon en nia virtualaj laboroj por Esperanto. El la ekranoj povas eventuale ŝpruci fizikaj homaj kontaktoj, kiuj multe plezurigas nin.

Ĝuste pro tiaj motivoj, mi trovis vojon en la Brazila virtuala movado por daŭre labori por Esperanto. Mi kreis miajn laborajn bazojn en tiuj motoj: “amikeco motivas esperantismon”; “volontula laboro valorigas la homecon”; “nur esperantistoj faras esperantistojn”; “lernu instruante”, “polemiko apartigas la homojn”. Ĉi-lasta estas tre malfacile sekvenda devizo en niaj fulmaj tempoj de interreto, tamen la plej detrua por daŭra esperantisteco de la polemikuloj.

Elpensante tiujn ideojn, iomete empirie, mi venis al la ideo pri establigo de “Programo Mia Amiko”, kie nia laborgrupo instruas Esperanton al portugallingvaj interesatoj surbaze de pretaj interretaj metodoj (duolingo, lernu, ktp) kaj uzante la elementojn de “amikeca voluntulado”, “valorigo de lernantoj kiel intruistoj”, “media interrilatado: fejsbuka, vacapa, instagrama, ktp”. Konkrete, ni parigas la enskribitajn virtualajn lernantojn kun monitoroj. Niaj monitoroj relative bone posedas la lingvon. Ni ne volas lingvecajn harfendantojn de la lingvo, ili mizere instruas Esperanton. Aliflanke, la monitoroj plejparte ne venas el la tradicia fizika movado, sed jam de la interreta movado. Per PMA, ni refortigas nian Esperantan kulturon kaj ĝian historion. Individuskale, ni kontrolas pli intense la progresadon de niaj lernantoj, sendante al ili valorigajn mesaĝojn pri iliaj sukcesoj en la lernado. Ni donas al ili liberajn alternativojn inter la metodoj, sed kontaktas ilin persone por kontroli la prononcadon, helpi en la duboj kaj ankaŭ por pli amikiĝi al ili. Ni valorigas la homajn kontaktojn. Ni volas prepari esperantistojn, ni volas havi esperantistojn. Ni ne volas simplajn lingvajn konantojn.

Post 7-jara laboro, ni sentas, en la Programo Mia Amiko, ke nia sukceso estas relative bona, sed instrui Esperanton ne estas facila tasko. Tamen, laŭ mi, ni trovis vojeton por daŭre esperantiste labori por Esperanto en ĝia vojaĝo al la estonteco.