Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Eta historio de la scienco

Rogener PAVINSKI – Brazilo

Konata kuracisto esperantista, ricevinte sciigon ke Kontakto pritraktos la temon homeopatio kaj alternativaj kuracmetodoj, skribis al ni iom tiel: “Mi nenion povas verki pri homeopatio ĉar ĝi ne kuracas, ĝi estas pseŭdoscienco”. Nu, mi do faras alian demandon: Kio do estas scienco?

“La plej granda malamiko de la scio ne estas la malscio, sed la iluzio de la scio”. Stephen W. Hawking (1942-2018)

Eble multaj homoj ne ĝuste konas la signifon de la vorto. En la buŝo kaj el la plumo de kelkaj, ŝajnas ke la vorto “scienco” akiras alian signifon. Ordinaraj homoj povas tremi antaŭ ĝi, kvazaŭ ĝi estus la vorto de Dio mem (kvankam la scienco mem ne pruvis ĝian ekziston – nek ne-ekziston...). Ĉu scienco egalas al vero? Ĉu la nunaj sciencaj metodoj kaj malkovroj estas netuŝeblaj reguloj gravuritaj en ŝtono; ordono de iu dio, kiu diras: “Jen estas la scienco, per kiu vi estu la portanto de la vero”? Ni iom esploru tion.

*scienc/o *

1 Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio:

2 Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj k scioj pri difinita fako:

3 Kolektivo de la diversaj sciencoj, kontraste kun ĉio, kio ne estas esprimebla per ciferaj leĝoj

*Laŭ reta PIV

Nun, jam pli bone sciante tion, mi volas reliefigi du sciencajn novaĵojn, kiuj aperis lastatempe:

40 jarojn post la kondamno, la ŝoka revelacio: la butero estis senkulpa

Dum jardekoj, la sciencistoj gurdadis ke la vegetalaj oleoj estas pli bonaj por la koro ol la butero. Nun, reviziante malnovan esploron, oni malkovris ke tio ne tre ĝustas.*

* www.bmj.com/content/353/bmj.i1246

Interstico*, la “nova organo” de la homa korpo, kiun la scienco ĵus malkovris.

Ĝi ĉiam estis tie, sed nur per nova moderna teknologio, la sciencistoj povis finfine ĝin identigi: spaco plena je kavoj plenigitaj per likvaĵo, ekzistanta inter la histoj de nia korpo. Grupo el specialigistoj klasigas ĝin kiel novan organon de la korpo.*

* http://www.bbc.com/portuguese/geral-43577663

*Libera traduko el la angla interstice (eta spaco inter objektoj)

La unua novaĵo diras ke dum 40 jaroj la oficiala scienco faris eraran kaj malĝustan nutradan preskribon, kiu tre verŝajne miskondukis homojn damaĝi sian sanon. La dua indikas ke ĝis nun tiu “nova” organo, kiu ĉiam ekzistis sed ne estis priatentata, simple ne estis konsiderata en la medicino. Gravas kompreni ke scienco ne egalas al vero, ĉar la vero – nun filozofie – eble nur dependas de la vidpunkto. Sed en nia epoko, kelkaj homoj anstataŭgis sian fidon je religioj per nova dio nomata Scienco.

La scienco naskiĝas el la eraroj

La franca antropologo Yvens Coppens asertis: “Se la scienco estus glaciinsulo, ĝiaj konfirmitaj rezultoj estus la reliefa superakva pinto, dum preskaŭ la tutaĵo subakva estus la amasigitaj eraroj”. Tamen la historio montras nur la sukcesojn kaj forgesas pri la eraroj. Ofte en scienco aperas kvazaŭreligiaj dogmoj. La sciencistoj mem, homoj kiel ni, estas ankaŭ influeblaj de la ideoj de sia tempo, de siaj edukado kaj kulturo kaj ĉefe de siaj aprioraj ideoj.

Kiam la malnovaj pensuloj el Grekio, kiel Platono kaj Aristolelo komencis fari trafajn kaj akrajn demandojn, kaj ĉefe, malfermi ilin al diskutado, tiam naskiĝis la scienco. Kaj ĝi naskiĝis plena je stultaĵoj. Inter la obstinaj trompoj troviĝis la tiama “certeco” ke la orbitoj de la planedoj devus havi perfektan cirklon – eraro, kiu hantis la astronomion dum 2 mil jaroj. Aristolelo akceptis la ideon (surbaze de siaj esploroj pri 500 specioj) de la spontanea kreado – bestoj, kiuj povas naskiĝi sen genero, sed rekte el la grundo, akvo ktp.

En la libro Je pense, donc je me trompe (Mi pensas, do mi trompiĝas), la ĵurnalisto Jean-Pierre Lentin skribas ke Aristotelo estis ja geniulo kaj postlasis verkojn pri diversaj temoj. Liaj ideoj, ĉu ĝustaj ĉu malĝustaj, postvivis senkonteste dum dek kvin jarcentoj. En la 18-a jarcento, en la plej gravaj universitatoj, ĉiuj eraroj iĝis netuŝeblaj veroj. La ĵus naskiĝinta scienco jam faris sian unuan mispaŝon: la devigan eraron.

Poste, en la 19-a jarcento, kiam oni estis fine liberigitaj de influoj el religioj, filozofioj kaj politiko, la scienco floras, sed fine, la dogmo renaskiĝas ene de ĝi. En 1887 la franca kemiisto Macellin Berthelot skribas tion, kion Vittet nomas “La plej stulta frazo ĉiam”: “Por la scienco, la mondo ekde nun ne havas misteron”. Pro simila aroganteco, du el la plej grandaj malkovroj tiamaj – la atomo kaj la ĉelo – riskis morti tuj ĉe la naskiĝo.

“Se mi povus, mi malaperigus la vorton atomo el la scienco”, skribas en 1826 Jean-Baptiste Dumas, la plej influipova kemiisto tiam. Berthelot dum 25 jaroj kvazaŭ diktature sufokas esploradojn pri atomoj. La plej gravaj moŝtuloj lasas sin konvinki, kontraŭvole, nur ĉirkaŭ 1910. En biologio, la ĉela teorio havis similan kontraŭforton. Ĝia plej forta kontraŭulo estis Auguste Comte, paradokse, unu el la gepatroj de la pozitivismo, la filozofio de la triumfa scienco. Laŭ li, tiu “fantasta teorio” estis nur modo, lanĉita de esploristoj ravitaj de la iluzioj de la mikroskopoj. Krome, laŭ Comte, la ĉela teorio inspiriĝis en danĝeraj demokrataj idealoj kaj la ideoj pri “ĉela socio” nin kondukos al anarkio! Nekredeble!

“La celo de la scienco ne estas trovi la veron, sed serĉi la veron, eĉ se parta kaj tempa”. Waldo Vieira (1932-2015)

La rasisma scienco

Dum la tuta 19-a jarcento la scienco estas rasisma kaj plenkonscias pri tio. Ĝi firme kredas ke ekzistas homaj rasoj kun malsamaj kvalifikoj. Oni akceptas la naturan, biologian kaj denaskan superecon de la blankuloj super ĉiuj aliaj. Danke al tio, antropologoj, psikologoj, kuracistoj kaj ĉiuj esploristoj de la naturaj sciencoj prezentas mirindan akumulaĵon de misaj kalkuloj, malgravaj malkovroj kaj trompaj evidentaĵoj.

En 1866, John L. H. Down aperigas artikolon, kiu tuj famiĝis: Observoj pri etna klasado de la stultuloj. Laŭ li, la mensaj malfortuloj grupiĝas en familioj, kies fizikaj trajtoj kaj moralaj malvirtoj estas similaj al iuj “malsuperaj rasoj”, kiel etiopoj, malajoj, mongoloj...

Dek jarojn poste, Cesare Lombroso – ofte citita kiel specialisto en krimaj procesoj – kredas pruvi per komparoj, ke krimuloj estas homoj, al kiuj revenis trajtoj de la praulaj simioj. Ironie, kiam la biologiaj sciencoj komencis mem rifuzi tiujn absurdajn teoriojn kaj trompajn datumojn, la nazismo ilin alproprigas kaj levas ilin al statuso de murdaj dogmoj. Hitlero povas apogi sin sur cent jaroj da sciencaj eraroj.

Ni atingas nun la 20-an jarcenton, kun la “grandaj sciencaj malkovroj” rilate al sano kaj kuracado. Por tio ni devas tamen momente forgesi ke dum la dua mondmilito en la koncentrejo de Auschwitz, la germana farmacikompanio Bayer uzis la prizonulojn tie kiel kobajojn por testi medikamentojn, plurfoje kun fatalaj rezultoj. Ankaŭ en Usono la industrio utiligis prizonulojn por testi medikamentojn ĝis 1974. Sed pri la etiko de la farmaciindustrio ni traktos poste. Ni nun iomente studos la “pseŭdosciencon” homeopatio.

La memoro de la akvo

En 1988 la franco Jacques Benveniste faris grandan bruon ĉe la scienca komunumo per malkovro ke la akvo havas memoron. Kun sia teamo li mezuris la efikon de alergiiga substanco en ĉelkulturo, en preparaĵoj diluitaj simile al la homeopatiaj. Tiom diluitaj ke ĉe la fino apenaŭ restas eĉ unu sola molekulo de la substanco kaj eĉ tiel tiu akvo daŭre kaŭzas alergiajn reakciojn.

La malkovro de Benveniste, mondkonata alergiisto, faris tiom da bruo ke la revuo Nature decidis sendi komisionon por plu esplori. Oni ripetas la esploron kaj la rezultoj koincidas, poste per alia metodo, en kiu la esploristoj ne scias en kiuj ujoj troviĝis la preparaĵoj antaŭ ol mezuri: la rezultoj estas negativaj. La raporto en Nature estas senindulga, oni masakras lin kaj asertas ke la antaŭaj pozitivaj rezultoj estas iluzioj. Tamen nur tiu komisiono kaj neniu alia montris specifajn erarojn en la esploroj, nek proponis alternativajn klarigojn.

Benveniste daŭre insistas pri sia hipotezo, samkiel la kontraŭuloj malakceptas ĝin. Tamen lia esplora departemento estis fermita jarojn poste, pro tio ke la instituto, kiu dungis lin, asertis ke lia esplortemo estas taksata kiel ne interesa aŭ produktiva.

Malgraŭ tio tamen foje aperas novaj publikaĵoj pri la temo. Nova esploro publikigita en 2001 en la revuo Inflammation Research (Inflamaj Esploroj) alportis novajn elementojn favorajn al la teorio de Benveniste. “Oni ne povas tute forĵeti la laboron de Benveniste”, diras Martin Chaplin, kemiisto en la Universtitato de Southampton. “Sed nuntempe oni timas publikigi ion ajn pri la temo, ĉu favore aŭ kontraŭe”, li asertas.

Li ankaŭ mencias kiel ekzemplon la biologon Gregor Mendell (1822-1884), kiam la scienco sukcesis determini iun fenomenon (ĉi-kaze la genetikan heredecon), sed devis multe atendi ĝis la kompreno pri la mekanismoj, kiuj tion ebligis.

Oni ne forgesu ke, precipe, la celo de ĉiuj sciencaj esploroj rilate al drogoj estas la monprofito, farmacian kompanion ne interesas financi longajn kaj kostajn esplorojn se oni ne antaŭvidas profiton per ilia komercado. Krome, sciencistoj asertas ke la granda premo por “produktado” malinstigas al novaj esploroj kerne de la universitatoj.

Kio estas pura akvo?

La profesoro pri fiziko en la Universitato de San-Paŭlo, Alvaro Vanucci, asertas ke la plejmulto de la personoj – inkluzive la sciencistojn de pluraj studkampoj – ne scias ke la substanco “akvo” ne povas esti konsiderata simple kiel la molekuloj H2O sen reciproka interago iel ajn. Fakte, tiu molekulo estas ege polara kaj kreas arojn el malsamaj formoj, kiuj profunde ŝanĝas siajn fiziko-kemiajn ecojn.*

* Ball P. – “Water - an Enduring Mystery”, Nature 452 (2008) 291-292, Stillinger F. H. – “Water Revisited”, Science 209 (1980) 451-457.

La grupiĝon de akvaj molekuloj, formitan per ligoj inter la hidrogenaj atomoj, oni nomas clusters, en la angla. Ĝia konsisto estas dinamika, kun molekuloj enirantaj kaj elirantaj ĉiujn sekunderojn. Malgraŭ tiom da movo, la makro-strukturo de la grupiĝoj konserviĝas.

Oni povas konsideri ke post la pretigo de iu homeopatia kuracilo, la “modifita” akvo (post grupiĝo en specifan strukturon) povas influi (kelkfoje treege forte) biologian korpon. Samkiel pri la genetika heredeco, oni povas konsideri la eblon ke ekzistas iu nekonata mekanismo, kiu povos eble klarigi en pli konvinka maniero ĉiujn observojn jam faritajn pragmatike.

La placeba efiko

Multaj alopataj kuracistoj kaj esploristoj pensas ke la rezultoj de la homeopataj preparaĵoj ŝuldiĝas al la placeba efiko. La defendantoj de homeopatio asertas ke la placeba efiko ne sufiĉas por ekspliki la bonajn rezultojn prezentitajn en fakaj verkoj, kie oni montras ke ĝi efikas ankaŭ en bestoj, plantoj kaj “en-vitraj” testoj.

Tamen, se la placeba efiko sufiĉus por ke alopatoj preteratentu kaj ataku homeopation, kion ili diras kiam oni malkovras ke kontraŭdeprimiloj, la oficialaj industriaj drogoj, havas nur minimuman avatanĝon kompare kun placeboj?*

* https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/25213159

Kion faras la industrio kaj la kuracistoj pri la informo ke 70% el la personoj, kiuj konsumas tiujn samajn kontraŭdeprimilojn, ne prezentas la simptomojn de sufiĉe grava depresio, kiu pravigus la uzon de tiuj drogoj?* Eble vi faros mem la ligon, kiam vi scias nun ke 70% el la kuracistoj, kiuj kreis la kriteriojn de la 5-a eldono de la Manlibro por Diagnozo kaj Statistikoj de Mensaj Perturboj (DSM-5), konata kiel “La Biblio de Psikiatrio”, havis financajn ligojn kun farmaciaj entreprenoj.*

* http://www.dailymail.co.uk/health/article-3024604/More-two-thirds-people-taking-antidepressants-NOT-actually-depression-Doctors-discover-not-meet-official-criteria.html
* http://abcnews.go.com/Health/MindMoodNews/dsm-fire-financial-conflicts/story?id=15909673

Oni nun rajtas (iom naive) demandi: Se placeboj tiel efikas, ĉu ne estus interese profunde esplori tiun fenomemon por eble kuraci en alternativa maniero pli sana, anstataŭ fabriki pliajn drogojn? Dume sciu ke la vendado de kontraŭdeprimiloj en la lastaj jardekoj kreskis ĉirkaŭ 400%-e...

La originoj de la inversa medicino

Fine de la 19-a jarcento, la kuraca instruado estis tre demokratia en Usono. La naturaj terapioj estis grandnombre instruataj kaj praktikataj kune kun la alopatiaj kuracmetodoj, kiuj utiligis kirurgion kaj preskribis medikamentojn. Tiam, du usonaj miliarduloj, Andrew Carnegie (1835-1919), magnato de la ŝtalo, kaj John D. Rockefeller (1839-1937), magnato de la petrolo, interesataj de la fabrikado de drogoj, finance mendis esploron pri la Medicina Edukado en Usono kaj Kanado ĉe la edukisto Abraham Flexner (1866-1959).

La rezulto estis la “raporto Flexner”, aperigita en 1910, kiu publike rekomendis ke ĉiuj medicinaj, dentistaj kaj flegistaj lernejoj, kiuj instruas naturajn metodojn, devus esti fermitaj; la malgrandaj lernejoj devus malaperi kaj ĉiu instruado devus koncentriĝi en universitatoj; ĉiu kuracista kaj similaj profesioj devus esti bazitaj sur biomedicino; Pasteur devus esti la paradigmo, kun emfazo sur mikrobiologio kaj farmakologio; al nigruloj devus esti malpermesate lerni kuracadon.

Kun tiu raporto, adoptita de la landa estraro, la farmaciaj kompanioj astronome prosperis. La universitatoj en aliaj landoj, ĉefe en Latin-Ameriko, iom post iom, ricevinte financojn el la Rockefeller-fondaĵo, reformulis siajn metodojn sekvinte la raporto de Flexner. Nuntempe en la universitatoj, la kuracistoj estas instruataj kiel preskribi medikamentojn, kiujn fabrikas la industrio.

Nia nuna situacio

En sia libro Malpermesita Scienco (originale en la portugala Ciência Proibida), la ĵurnalisto Salvador Nogueira skribas: “La nocio, laŭ kiu ni povus fidi la sciencon, rompiĝas antaŭ multmiliarda industrio, kiu ne kaŝas la intencon ke ni pli kaj pli konsumu pilolojn, ĉu ni fakte bezonas ilin aŭ ne. Kiu utiligas maletikajn rimedojn, kiel manipulado de esploroj, subaĉeto de kuracistoj kaj la minaco ĉesigi financajn investojn al tiuj, kiuj kuraĝas montri problemojn pri novaj drogoj, kiel jam okazis plurfoje”.

Oni kun fiero parolas pri la atingoj de la farmaciaj kompanioj rilate al novaj medikamentoj, sed verdire la industrio privilegias la esplorojn kaj disvolvojn de drogoj nur por malsanoj, kiuj afekcias la riĉan popolon, kiu povas pagi por ili. Por la sanproblemoj, kiuj afekcias 90% el la mondo, estas investitaj malpli ol 10% de la mono por esploroj.

Kiam Matthieu en sia artikolo “Homeopatio ne funkcias” asertas ke ĝenerala malbona kono de scienco estas la ĉefa kaŭzo de la vasta uzado de homeopatio, ĉu li ne devus ankaŭ same atribui al ĝi la neracian vastan uzadon de drogoj/medikamentoj, kiu okazas proporcie en duono de la tutmonda konsumo? Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, tio okazas en kvanto, daŭro aŭ kosto pli altaj ol la bezonataj. Ne hazarde la merkato por la farmaciaj kompanioj kreskadas, malgraŭ la ekonomia feblo en aliaj sektoroj. Ĝi kreskas inter 10% kaj 16% jare. Nur en Brazilo la industrio enspezis 20 miliardojn da dolaroj en 2017. Kaj Brazilo estas nur la 8-a merkato en la mondo.

Jen la moderna medicino, kiun ni havas en 2018. Sano iĝis nur plia profita puto en la ĉeno de la kapitalismo. Malsanoj estas ŝanco por riĉiĝi. Se ili ne ekzistas, oni kreas ilin per siaj specifaj drogoj. Por la farmaciindustrio, kiu regas la sansistemon, kaj al kiu la universitatoj kaj kuracistoj apartenas, la malsanuloj iĝis nur ciferoj kaj datenoj anstataŭ veraj homoj.

Do, kial tiom da kritikoj kontraŭ aliaj esploroj kaj esploristoj, kiuj ne enkadriĝas en la plej akceptata sistemo? Ĉu alopatoj komencos bruligi la homeopatojn kiel oni faris al sorĉistinoj antaŭ jarcentoj? Ĉu la reganta sistemo eble timas perdi ion, aŭ ĉu eble la industrio ne antaŭvidas facilan monprofiton per disvendado de homeopatiaj medikamentoj, okaze ke oni finfine pruvas ilian efikon? Aŭ ĉu eble estos iom malfacile spekulacii per ili, kiel faris ekz. la farmacia industrio Valeant, kiu akirante alian kompanion kun ekskluziva drogo por senkuraca malsano, subite altigis ĝian koston je 800%?*

* https://www.marketwatch.com/story/valeant-is-being-sued-under-racketeering-law-over-drug-price-hikes-2016-08-29

Malfacilas por mi kredi ke la alopatoj – ofte tamen nur senkonscia parto de la sistemo – celas nur nian bonan sanon akre kritikante naturajn kaj alternativajn kuracmetodojn, kiam ekz. promesplena substanco, kiu povus kuraci kanceron, estas flankelasata el la esploroj, simple ĉar ĝi ne povas esti proprigita de la industrioj? *

* https://www.vanguardia.com.mx/curadelcancerbloqueadaporlasfarmaceuticas%28entrevistaconelnobeldemedicinarichardjroberts%29-731485.html

“Nova scienca vero ne triumfos rezulte de la konvinkiĝo de la kontraŭuloj kaj de ilia ekiluminiĝo, sed ĉar iam tiuj oponantoj mortos, kaj nova generacio, familiarigita kun la nova vero, ilin anstataŭos”.

Max Planck (1858-1947)

Pseŭdoscienco?

Tio, kion mi faras per ĉi tiu artikolo, estas ekzerco de malkredemologio, kio estas scienca esploro libera el kredoj, mistikecoj aŭ fido. Estas invito por ke vi havu vian propran sperton anstataŭ kredi. Ne nepre la oficiala scienco estas libera je kredoj. Ĉu vi mem iam vidis propraokule atomon aŭ mem mezuris la lumrapidecon? Se ne, tio signifas ke certagrade vi havas fidon en la homoj, kiuj tion faris.

Pri homeopatio, mi vere ne estas ĝia apoganto, mi uzis ĝin nur unufoje en la vivo, kaj eĉ senkonsterne akceptas ke ĝi povas ja tute ne funkcii. Sed mi ne povas simple fermi la okulojn kaj nei la eblon ke ĝi ankaŭ povas funkcii, des pli kiam Nobel-premiitaj sciencistoj kiel Luc Antoine Montagnier, franca viruso-specialisto, malkovris la Aidosan viruson, kaj Brian Josephson, emerita profesoro de la Universitato en Cambridge, daŭre insistas pri la temo.* Josephson eĉ asertas ke multaj sciencistoj hodiaŭ suferas pri “patologia nekredemo”, tio estas, ili havas nesciencan sintenon, kiu estas enkorpigita de la deklaro “eĉ se ĝi estus vera, mi ne kredus ĝin.” Konstante nei, anstataŭ esplori la eblon, kiel okazas nun, ŝajnas al mi granda eraro. Ni ĉiuj meritas havi sanan vivon sendepende de la industrioj.

* https://www.huffingtonpost.com/dana-ullman/luc-montagnier-homeopathy-taken-seriously﹍b﹍814619.html

Kompreneble, la nuntempa alopatia medicino havas mirindajn solvojn, ĉefe por kirurgio kaj urĝaj situacioj. Mi neniam rifuzos akceptiĝi en hospitaloj, kiel kompreneble mi jam faris, se necese. Tio, por kio mi pledas, estas ke ni devas rehavi la senton de respondeco pri nia propra sano kaj ne transloki ĝin al la apotekoj. “Kuraco” laŭ mi enhavu ankaŭ la signifon “prevento”. Nun, ĉio estas kialo por preni pilolon, ĉu kontraŭ kapdoloro, ĉu por dormi pli trankvile, kaj poste por labori pli efike. Ni fariĝos socio, kiu voras drogojn.

Se sano estas nia unua kaj ĉefa baza neceso por havi bonan vivon, kial oni ne instruas al ni sanan vivkonduton, ekzemple en lernejoj? Sed male, la socio, la merkato kaj industrio instigas nin al malbona sinnutrado kaj al la penso ke medikamentoj sanigos nin. Ja 70% de la elspezoj de la Brazila Publika Sansistemo devenas de la zorgo kun malsanoj, kiuj povus esti traktataj nur per la ŝanĝo de vivstilo.

Imagu la homaron post unu aŭ du jarcentoj. Ĉu ni ne rigardos al la nuno kun la sama miro kaj surprizo pri nia nescio, samkiel ni rigardas nun niajn prasciencistojn de la unua parto de la artikolo? Se vi dubas pri tio, simple relegu la du novaĵojn komence de la artikolo.

Kiom foje oni ĝis nun aŭdas de spertaj lingvistoj ke Esperanto estas morta lingvo, ke ĝi estas artefaritaĵo ne utila k.s.? Kaj malgraŭ tio, tiuj, kiuj ĝin uzas, bone scias pri ĝia efikeco. Tio, kion ni aŭdas aŭ legas el spertuloj, ne nepre estas la vero. Gravas havi kritikemon. Kun Matthieu mi konsentas pri tiu punkto: ne blinde kredu iun ajn. Ankaŭ ne kredu min. Faru vian propran esploron. La vero mem spertita havas pli da valoro ol la vero de aliaj.

“La humileco kaj la kritikemo devus, kompreneble, regi senĉese kaj ĉie, kaj la ideala sciencisto, atenta, devus la tutan tempon atendi surprizojn, sed laste, ĉu ne estas komfortige scii ke la sciencistoj estas homoj kiel ni?”

Yves Coppens (1934-)

Bibliografio: