Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

HISTORIO

Fajra bato de Vezuvio

Olga ŜILAJEVA - Rusio

Italaj vulkanologoj proponis teorion, laŭ kiu la loĝantoj de Pompejo mortis ne pro malrapida sufoko, sed pro forta ondo de ardaj vulkangasoj.

Pompejo estis unu el la tri urboj de la Antikva Romio en la Golfo de Napolo en la imperiestra provinco Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, Italio). Pri la erupcio de la vulkano Vezuvio, kiu en la 79-a jaro (p.K.) neniigis Pompejon, la homoj aŭdis multon, sed scias ne ĉion. De jaro al jaro aperadas novaj interesaj eltrovaĵoj kaj faktoj. Do kion sume sciencistoj scias hodiaŭtempe?

Dum longa tempo la loĝantoj de Pompejo vivis en la konvinko, ke Vezuvio estas estingiĝinta, kaj ili ne dediĉis atentemon al avert-signaloj. Ili ne rilatigis tiujn al la aktiveco de Vezuvio. Ili kutimis al etaj ektremoj de la tero kaj erupciaĵoj de gaso el Vezuvio. Kiel ni nun komprenas, ĉi tiuj eventoj atestis pri avanco de magmo al la supraĵo kaj pri ebla baldaŭa erupcio de la vulkano.

Tagmeze la 5-an de februaro de la jaro 62 la loĝantoj de Pompejo neatendite ekaŭdis timindan rumoron. Poste, fortaj terskuoj okazis unu post la alia. Kelkloke aperis profundaj abismoj, en unu el ili trafalis eĉ ŝafaro el 600 ŝafoj. En la urbo ruiniĝis temploj, portikoj kaj loĝkonstruaĵoj, en ruinojn transformiĝis eĉ riĉaj vilaoj. Iomete trankviliĝinte post la terskuoj, la loĝantaro revenis al sia hejmo, kaj la roma senato eldonis specialan dekreton por rekonstruado de la urbo. La pompejanoj, eĉ ne suspektante ke la plej danĝera okazo baldaŭ venos, rekonstruadis domojn, okupis sin pri vendado, ĝuis ripozon en olivaj arbaretoj apud Vezuvio, kiu neniel montris sian vekiĝon. Tiutempe la premo interne de la vulkano kreskis...

La fama katastrofa erupcio de Vezuvio komenciĝis la 24-an de aŭgusto (nun sciencistoj opinias pri oktobro) de la jaro 79. Je la unua horo post la tagmezo la loĝantoj de Pompejo denove eksentis terurajn terskuojn. Ien malaperis akvo el putoj. Poste la tero ektremis, la maro ekondiĝis tre terure. Sed subite ĉio kvietiĝis...

Nur bestoj kaj birdoj antaŭsentis katastrofon. Hundoj bojis, blekis kaj ĵetiĝadis en gregejoj bovoj kaj ŝafoj, ĉevaloj fosis la teron per la hufoj. Ĝis tiu momento, kiam la vivo transformiĝos en teruran morton, restis jam kalkuleblaj minutoj...

La urbo mortis matene de la sekva tago je la sepa kaj duono. Dum la erupcio el la ĉielo faladis cindro kaj pumiko, kiuj finfine superŝutis la domojn ĝis tegmentoj, kaj eĉ ombris la sunon kvazaŭ estas krepusko. Komence el la ĉielo faladis stonetoj (iliaj ampleksoj estis de pizo ĝis juglando) kaj poste — nur cindro. Entute la urbo enteriĝis sub 7-8 metroj.

Poste pluvis kaj la pluvo transformis la cindron en malpuraĵon, kiu por longa tempo kovris la domojn kaj homkorpojn. Iom post iom la korpoj putris, sed tiu spaco, kiun ili iam okupis, restis malplena interne de firma vulkana malpuraĵo. La vulkancindro, kiu kovris la urbon, perfekte konservis la konstruaĵojn kaj objektojn kaj tiel ebligis al ni ekkoni la aspekton de mezgranda urbo de la Antikva Romio kaj la vivon de ĝiaj enloĝantoj.

La lokon, kie situis Pompejo, sciencistoj eltrovis nur en la 17-a jarcento. En la jaro 1777 oni unuafoje trovis ne nur skeleton, sed ankaŭ spuron de la korpo sub ĝi. Sed nur en la jaro 1864 Giuseppe Fiorelli [Dĵuzepe Fjoreli] elpensis kiamaniere oni povos restaŭri la aspekton de mortintoj. Frapinte supraĵon kaj trovinte kavon, kiu restis post la putrado de la korpo, arkeologoj faris malgrandan truon kaj plenigis ĝin per gipso. La gipso fariĝis muldaĵo, kiu ekzakte reproduktis la antaŭmortan pozon de la pompejano.

Tiamaniere estis restaŭritaj centoj da homaj korpoj. Iufoje oni povas ankaŭ ekrigardi la hararanĝojn, faldojn de la vestoj de mortintoj kaj eĉ iliajn mienojn. Dank’ al tio ni povas sufiĉe detale bildigi la lastajn minutojn de la vivo de la granda urbo. Jen mastro forkuris, lasinte kortiston por ke li gardu la havaĵon. Jen avo, brakumante katon, ekdormetis surbenke apud la pordegoj de la propra domo kaj mortis surloke. Jen apud preĝejo petis almozon almozulo — bonkorulo donis al li monerojn kaj novajn ŝuojn, sed li ne sukcesis surmeti ilin... En la kazerno por ĉiam restis du gladiatoroj: ili ne povis movi sin, ĉar ili estis alforĝitaj al muro, sed kial kune kun ili mortis bela junulino? Ĉi tie, verŝajne okazis iu romantika historio, kiun ni neniam scios. Sur la vojo, kiu kondukas for de la urbo, falis senforte kelke da forkurantoj. En iu domo oni forgesis ĉenitan hundon, la kompatinda besto grimpis supren tra cindro kaj pumiko kiom permesis la longo de la ĉeno, sed tutegale mortis. Timindajn historiojn pri pompejanoj, kiuj por ĉiam rigidiĝis en la 79-a jaro oni povas priskribi tre kaj tre multe.

Tradicie sciencistoj suspektas, ke la morto de ĉiuj loĝantoj de la urbo Pompejo estis longa kaj suferiga: ili inhalis cindron, kiu transformiĝis en iliaj pulmoj en cementon. Tamen antaŭ nelonge grupo da vulkanologoj el Napolo prezentis tiun teorion kiel dubinda. La vulkanologoj rimarkis, ke la mortintaj loĝantoj de Pompejo ne baraktis, ne agoniis, ne kaptis aeron per la buŝo — ilin unumomente mortigis forta ondo de ardaj vulkangasoj, kiu aperis post la forĵeto de la ŝtona kapsulo el la ŝtopfermita kratero (kiam la premo de la vulkangasoj en la magmo superis la firmecon de la minaĵoj).

Laŭ datumoj de sciencistoj, Vezuvio en la 79-a jaro forĵetis unu post la alia ses lafofluojn. La temperaturo de la lafofluoj estis ĉ. 250-300 °C kaj la rapideco 104 km/h.

Sciencistoj trovis restaĵojn de pompejano, kiu mortis sidante en necesejo. Tiu fakto estas la plej konvinka pruvo de la teorio pri la morto de la pompejanoj unumomente pro forta ondo de ardaj vulkangasoj - kiu en stato de asfiksio iros en necesejon?

En 1997 Pompejo enskribiĝis en la liston de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo.